Paweł Edmund Strzelecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paweł Strzelecki)
Paweł Edmund Strzelecki
Persona informo
Paweł Edmund Strzelecki
Naskiĝo 20-an de julio 1797 (1797-07-20)
en Poznano
Morto 6-an de oktobro 1873 (1873-10-06) (76-jaraĝa)
en Londono
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Lingvoj anglapola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo vd
Familio
Dinastio Q106580438 vd
Patro Franciszek Oksza-Strzelecki vd
Patrino Anna Nalecz-Raczynska vd
Profesio
Okupo esploristo • geologoĵurnalistosciencisto • meteologo • geografo • vojaĝisto • filantropomalkovrinto vd
Laborkampo geologiogeografiovojaĝopedologiomineralogiometeologioetnografiofilantropio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paweł Edmund STRZELECKI ([ˈpavɛw ˈɛdmunt stʂɛˈlɛt͡skʲi] ; naskiĝis la 20-an de julio 1797 en Głuszyna, mortis la 6-an de oktobro 1873 en Londono) estis pola esploristo, geografo kaj geologo. Li naskiĝis en Głuszyna, tiam vilaĝo sude de Poznano, skribe menciita jam en 1331, kiu nur en 1942 iĝis suda urboparto de Poznano, pole nomata Poznań. Krome eblus precizigi ke li naskiĝis kvar jarojn post kiam Prusio konkeris la urbon kaj regionon, kaj oficialigis la germanlingvan urbonomon Posen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro Franciszek Strzelecki devenis verŝajne de la vilaĝo. La patrino nomiĝis Anna Raczyńska. Li studis geografion kaj geologion en Heidelberg kaj Edinburgo.

De infanaĝo li revis pri vojaĝoj. Post malfeliĉa enamiĝo li estris grandajn bienojn de la princo Franciszek Sapieha, kolektante kapitalon por planataj vojaĝoj. En la jaroj 1812-1816 malaperis de la familia domo kaj estis hazarde trovita en Krakovo de lia pli aĝa frato Piotr, revenanta de Napoleonaj militoj.

Post la morto de Franciszek Sapieha en 1829 Strzelecki ricevis grandan bienon, kiu poste permesis al li plurjarajn vojaĝojn tra la tuta mondo. Estas fontoj, kiuj indikas, ke li forlasis Pollandon timante reprezaliojn post malvenko de la novembra ribelo kontraŭ la Rusa Imperio.

En 1834 li entreprenis de Liverpool sian 9-jaran vojaĝon ĉirkaŭ la mondo. Kadre de ĝi:

En Aŭstralio li esploris la plej altan montaron de la kontinentoGranda Disiganta Montaro, kaj ĝian plej altan pinton nomis omaĝe al gvidanto de la insurekcio de Kościuszko.

Sud-oriente de la montaro li malkovris lokon nomatan de si Gippsland. Ankaŭ montriĝis, ke malkovrita de li valo Latrobe abundas en lignito , nafto kaj oro. Strzelecki prilaboris detalan kaj la unuan precizan geologian mapon dee Novsudkimrio kaj Tasmanio.

Oktobre 1843 revenis al Eŭropo, du jarojn poste en Londono eldonis sian sciencan libron pri Aŭstralio: „Fizika priskribo de Nova Suda Kimrio kaj la Tero de van Diemen”. En 1853 membriĝis al The Royal Society of London.

Strzelecki mortis en Londono pro kancero kaj estis entombigita en la tombejo Kensal Green. En 1997 liaj cindraĵoj estis translokigitaj al Poznań.

Memorigoj kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Monumento de Paweł Edmund Strzelecki en Jindabyne

En Aŭstralio la nomon de Strzelecki havas montaro, du montoj, lago, rivero kaj urbeto.

  • Strzelecki-montaro (Strzelecki Ranges) – Viktorio
  • Strzelecki-monto (Mount Strzelecki) – 636 m s.m. – Norda Teritorio
  • Strzelecki-pinto (Strzelecki Peak) – 756 m s.m. – Flinders-insulo
  • Strzelecki-rivero (Strzelecki Creek) – longa je 190 km - Suda Aŭstralio
  • Strzelecki-dezerto (Strzelecki Desert) – okcidente de la lago Eyre
  • La Naturrezervejo Strzelecki (Strzelecki Regional Reserve) ene de Strzelecki-dezerto
  • La urbeto Strzelecki
  • En norda Kanado troviĝas Strzelecki-golfo
  • Paweł Edmund Strzelecki estas ankaŭ patrono de la 26-a Skolta Teamo de Lodzo kaj la 3a Skolta Grupo de Siemianowice

Krome en 1840 la Monto Kosciuszko, kiun Paweł Edmund Strzelecki grimpis kiel unua persone konata individuo (sendube iuj nekonataj indiĝenaj lokuloj antaŭis lin), laŭ peto de Strzelecki ricevis sian nomon honore al la pola nacia heroo Tadeusz Kościuszko.

En 1997 la Nacia Banko de Pollando eldonis kompleton de moneroj, kiuj memorigis pri la ducenta naskiĝdatreveno de Strzelecki.

En 2002 en Perth kreiĝis la asocio de poloj Mount Kosciuszko, kies celo estas popularigi kaj Strzelecki, kaj liajn meritojn je geografiaj esploroj en la teritorio de Aŭstralio. Ĝi estas ankaŭ unu el sponsoroj de la tutaŭstralia konkurso National History Challenge.

En 2004 estis organizita esplorvojaĝo laŭ la spuroj de Paweł Edmund Strzelecki. Dum 2 monatoj ĝiaj partoprenantoj trairi pli ol 15 mil kilometrojn serĉante nomojn kaj lokojn ligitan kun la fama polo. Raporto pro la vojaĝo estis publikigita en la pola versio de la revuo National Geographic (marto 2005).

Kiel elstara vojaĝanto kaj esploristo, Strzelecki estis honorigita per altklasaj anglaj medaloj kaj aliaj honorigoj.

  • en 1846 Reĝa Societo de Londono aljuĝis al li la medalon Gold Founder's Medal
  • en 1849 li estis honorigita, kiel unu el la unuaj civiluloj, per Ordeno de la Bano
  • en 1860 la Universitato de Oksfordo nomumas lin honora doktoro de civila juro
  • en 1869 la reĝino Viktoria honorigis lin per la titolo Kavaliro de la Ordeno de s-taj Mikaelo kaj Georgo

Bibliografia[redakti | redakti fonton]

  • Irena Gieysztorowa: Polscy podróżnicy (Polaj vojaĝistoj), [en:] „Wkład Polaków do kultury świata” (Kontribuo de poloj al la kulturo de la mondo), redakto: M. Krępiec, Lublin 1973
  • Lech Paszkowski: Sir Paul Edmund de Strzelecki. Reflections of his life Melbourne, Australian Scholary Publishing, 1997
  • Wacław Słabczyński: Paweł Edmund Strzelecki. Pisma wybrane (Paweł Edmund Strzelecki. Elektitaj skribaĵoj) PWN Warszawa 1960

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]