Pax Ottomana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pax Ottomana (laŭlitere "la Otomana Paco") estas esprimo uzita por priskribi la ekonomian kaj socian stabilecojn havitajn en la konkeritaj provincoj de la Otomana Imperio, kiu, ĉe la pinto de la potenco de la Imperio dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj, validis por teroj en Balkanoj, Anatolio, la Proksima Oriento, Nordafriko kaj Kaŭkazio.

Ĝi estas preferita aparte de historiistoj kaj verkistoj kiuj tenas pozitivan vidon de otomana regado por substreki la pozitivan efikon de otomana regado sur la konkeritaj regionoj. Ili komparas ĝin favore kun malstabileco antaŭ la otomana konkero kaj kun la periodo post Unua Mondmilito, kiam nur Anatolio kaj Orienta Trakio restis sub turka regado.

La esprimo estas latinaĵo derivita de la pli ofta Pax Romana, "la romia Paco".