Pazifaa grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La pazifaa grupo estas videbla en centro-malalto.
Diagramo montranta la inklinaciojn de la anoj de la pazifaa grupo en funkcio de la grandaj duonaksoj. (la ruĝaj cirkloj montras la diametrojn de la lunoj)

La pazifaa grupo estas grupo da naturaj satelitoj de Jupitero kies retrogradaj orbitoj estas similaj. Tiu grupo ricevis sian nomon de Pazifao, plej granda satelito de la grupo, kiu entenas 87% el ties maso.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Malsame al la ananka kaj al la karmea grupoj, la pazifaa grupo estas tre disa, rilate al la orbitaj inklinacioj (144,5° al 158,3°). Eble tio signifas, ke la grupo estas tre malnova, kaj dispersiĝis dum la tempo; efikoj de orbita resonanco povus esti perturbintaj la orbitojn. Laŭ iaj studoj, Sinopo (luno) ne estus ano de la grupo, kaj estus sendepende kaptita.

La grupo eble formiĝis pro diseriĝo de kaptita asteroido. Tia kapto necesas ke kaptota objekto perdu sian kinetan energion [1]. Oni hipotezis, ke estinte la jupitera atmosfero multe pli vasta ol hodiaŭ, bremsis, kaj eĉ diserigis preterpasantajn asteroidojn.

Malsamecoj de koloro inter objektoj (Pazifao estas griza, dum Kaliro kaj Megaklito estas pale ruĝaj)[2] pensigas pri deveno pli malsimpla ol simpla diseriĝo pro alfrapo.

Ĉar Pazifao, ĉefa ano de la grupo, konservas almenaŭ 87% el la maso de la tuta grupo, kaj 99% se Sinopo ne estas grupano, oni povas taksi, ke la kaptita asteroido ne multe disireĝis.

Orbitaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La pazifaa grupo anigas retrogradajn lunojn kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 144,5° kaj 158,8° rilate al la jupitera ekvatoro kaj discentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.

La "kerno" de tiu grupo entenus: Pazifaon, Sinopon, Kaliron, Megakliton, Aŭtonon, Eŭridomo kaj Spondeon. Laŭ iaj studoj, ĝi entenus nur Pazifaon kaj Megakliton[3].

S/2003 J 23, Hegemono, Cileno, S/2003 J 4, Aedo kaj Koreo eble estus aliaj anoj.

Listo[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj orbitaj ecoj de la eblaj anoj de la pazifaa grupo. La orbitoj de tiaj satelitoj estante perturbataj de aliaj satelitoj kaj planedoj, ĉi-tiuj valoroj estas por la epoko de:

la 6-a de marto 2006 koncernante Kaliron kaj Koreon;
la 27-a de oktobro 2007 koncernante Pazifaon kaj Sinopon;
kaj la 14-a de julio 2004 koncernante la ceterajn.
Nomo Granda duonakso[4]
(km)
Grando
(km)
Orbita periodo[4]
(Tago)
Inklinacio[4]
rilate al la ekliptiko
Discentreco[4]
S/2003 J 23 22 739 674 2 700,54 148,850° 0,3931
Aedo 23 044 196 4 714,66 160,482° 0,6012
Kaliro 23 215 007 8,6 722,62 139,850° 0,2582
Eŭridomo 23 230 879 3 723,36 149,324° 0,2582
Sinopo 23 368 614 38 729,80 153,976° 0,2685
Cileno 23 396 289 2 731,10 140,149° 0,4116
S/2003 J 4 23 570 810 2 739,29 147,176° 0,3003
Hegemono 23 702 532 3 745,50 152,506° 0,4077
Pazifao 23 912 238 60 755,42 143,028° 0,3303
Spondeo 24 252 648 2 771,60 154,373° 0,4432
Aŭtono 24 264 466 4 772,17 151,058° 0,3690
Koreo 24 345 115 2 776,02 137,372 0,1951
Megaklito 24 687 260 5,4 792,44 150,398° 0,3078

Kiel por ĉiuj retrogradaj lunoj, IAU rizervas (anglalingvajn) nomojn finiĝantajn per "e" por la pazifaaj grupanoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]