Pazifao (luno)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Pazifao.
Pazifao
Natura satelito de Jupitero (VIII)
Aliaj nomoj Jupitero VIII[1]
Historio
Malkovrinto Philibert Jacques Melotte[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
27-a de januaro 1908[1]
Reĝa observatorio de Grenviĉo[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 912 238 km[2]
Discentreco 0,33026
Klinangulo 143,028° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 755,42 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 60 km (averaĝe)
Maso
- Denso
3 × 1017 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Rotacia periodo  ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~124 K (averaĝe)
Albedo ~0,04[2] (hipoteze)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 17[2]
v  d  r
Information icon.svg


Pazifao estas neregula satelito de Jupitero. Ĝi estas la plej granda retrograda satelito de Jupitero

Enhavo

Malkovro [redakti]

Ĝin malkovris Philibert Jacques Melotte la 28-an de februaro 1908[3] en la Reĝa observatorio de Grenviĉo. Ekzameno de fotografiaj platoj permesis retrovi fotojn de ĝi de la 27-a de januaro. Tamen ne estis certe, ke estus ĉu jupitera satelito ĉu asteroido: ĝi ricevis la numeron[4] 1908 CJ.

Nomo [redakti]

La 7-an de oktobro 1975, IAU aprobis[5] ke ĝi ricevu la nomon Pazifao, (greke; Πασιφάη: Pasifae)[6] laus la nomo de Pazifaa, reĝino de Kreto, edzino de Minoo kaj patrino de Minotaŭro.

Ecoj [redakti]

La grando kaj maso de Pazifao (60 km kaj 3 × 1017 kg) estis proksimume kalkulitaj laŭ ĝia videbla magnitudo, 17; hipotezinte ke ĝiaj denso kaj albedo havus valorojn de 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.

Laŭ ĝia infraruĝa spektro kaj ĝia koloro (griza), Pazifao povas esti rigardita kiel asteroido (aŭ fragmento de asteroido) kaptita de Jupitero.

Orbito [redakti]

Pazifao estas la ĉefa ano de la pazifaa grupo, al kiu ĝi donas sian nomon. La retrogradaj orbitoj de la satelitoj de tiu grupo havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, kaj klinecojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. « Note on the Newly Discovered Eighth Satellite of Jupiter, Photographed at the Royal Observatory, Greenwich » (angle)
  4. La nuna sistemo de maldaŭra nomo ne tiam ekzistis.
  5. IAUC 2846: N Mon 1975 (= A0620-00); N Cyg 1975; 1975h; 1975g; 1975i; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
  6. Angle, ĝi recevis la nomon de Pasiphae, laŭ sugesto de J. Blunck, (pli malfrue oficialigita) kiu proponis, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e", (tio, kiu neeblas en esperanto).

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   pole Pazifao, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
Ekstera ligilo   angle Pazifao (angla versio)
Ekstera ligilo   france Pazifao kaj la eksteraj jupiteraj lunoj
Ekstera ligilo   france Pasiphae (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
Ekstera ligilo   germane La pazifaa grupo (el "Projekto Luno")