Pazigrafio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pazigrafio, larĝasence, estas uzado de ideografio por internacia komunikado. Trafiksignoj, ISBN-kodo, internacia kodo de biblioteko, ktp. estas praktikaj ekzemploj de uzo de pazigrafio. Sed, ĝenerale, oni nomas pazigrafio iom strukturitan komunikilprojekton, lingvon skribeblan, sed ne necese paroleblan.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pazigrafioj, uzante nur simbolojn, ne dependas de iu lingvo, ĉar oni povas legi ilin en ajna lingvo. Tia sistemo ekzistis jam de kelkmil jaroj en la ĉina civilizo en la formo de la ĉina skribo. Tiu estis, kaj daŭre estas, vaste uzata kiel skriba interlingvo inter parolantoj de neinterkompreneblaj dialektoj kaj lingvoj en orienta Azio. Ek de kiam okcidentanaj intelektuloj eksciis pri tio, aperis provoj krei similan sistemon por la okcidenta civilizo. Jam la filozofiaj lingvoj de la 17a jarcento, ekzemple la Reala Karaktero de John Wilkins (1668), estis inspiritaj de la ĉina skribo.

En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj ekestis la plej multaj pazigrafiaj projektoj, kiel la pazigrafio de Maimieux, aprobita de la franca Conseil des Anciens (Senato) 1798, novaj estas ĉiam kreataj, ekz. Videlingo surbaze de Esperanto en 1992.

Same kiel ĉe planlingvaj projektoj ĝenerale oni povas dividi pazigrafiojn laŭ maniero de ilia ekesto aŭ laŭ deveno de la materialo, kiun ili uzas. Ekzistas do aprioraj pazigrafioj, konstruantaj siajn signojn laŭ divido de homaj scioj en certajn klasojn kaj subklasojn, kiuj ricevas respektivajn simbolojn. Tiaj sistemoj estas finpretaj, oni do apenaŭ povas aldoni novajn nociojn sen ŝangoj en la tuta sistemo.

Kiel ekzemplojn de aprioraj pazigrafioj oni menciu "Graphische Sprache" de Carl Haag el la jaro 1930. Li karakterizas sian provon kiel "apartigon de pensado disde lingvo pere de nocia skribo". La bazaj elementoj de lia nocia konstrusistemo estas klasoj fizikaj, psikaj, historiaj ktp. Por bazaj nocioj li uzas grafikaĵojn, ekzemple kvadrateto signifas aĵon, trianguleto konduton, cirkleto personon, kruceto bonon, horizontala streketo malbonon. "Translingua Script" de E. Funke (1956) estas cifera pazigrafio: la vortprovizo dividiĝas en 35 grupojn, la unuopaj nocioj estas signitaj per ciferoj kaj iliaj kombinaĵoj, ekzemple 9 = korpo, 9.1 = homa korpo, 9.2 = ostoj, 9.6 = korpaj funkcioj. Interesan grupon de aprioraj pazigrafioj formas tiuj, kiujn oni volas uzi por interkompreniĝo kun eksterteranoj, ekzemple Lancelot Hogben (aŭtoro de projekto Intergloso) kredas, ke eksterteranoj konas numerojn. Matematikisto Hans Freudenthal publikigis en 1960 projekton "Lincos" (Lingua cosmica), por ebligi kosman interkomprenighon helpe de radiosignaloj.

Aposterioraj (aŭ "empiriaj") pazigrafioj baziĝas sur nocioj esprimitaj per vortoj kaj vortgrupoj, ĉerpante do el lingva materialo. Ili abundas en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Unu el la plej bonaj kaj detalaj oni opinias "Safo" de André Eckardt (1947), inspiritan per ĉina skribo. Ĝi havas 180 bazajn signojn por la plej gravaj nocioj de ĉiutaga vivo. La nociaro estas kunmetita respektante la strukturon de eŭropaj lingvoj, i. a. gramatikajn kategoriojn. Tial al bazaj signoj aldonighas kromsignoj (ekz. al granda streko kromstreketo) por indiki pluralon, kazon, preteriton, imperativon ktp. Ekzistas ankaŭ miksaj formoj de aprioraj kaj aposterioraj pazigrafioj.

Praktika uzo[redakti | redakti fonton]

La sola pazigrafia projekto, kiu atingis praktikan signifon, estas la Blisa skribo, kreita de Charles Bliss (1949). Unue, tiu sistemo ricevis ne pli da atento ol la antaŭaj pazigrafioj, inspiritaj de la ĉina skribo kaj intencitaj por internacia komunikado. Ek de 1971 ĝi trovis tamen alian aplikon en multaj landoj, unue en Kanado, nome kiel komunikilo por handikapuloj kiuj ne kapablas regi ordinaran lingvon.

Ekzemploj de pazigrafioj[redakti | redakti fonton]