Peĥorka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peĥorka
Peĥorka apud Kraskovo
rivero • protektata areo de Rusio
Bazaj informoj
Longeco 42 km
Akvokolekta areo 513 km²
Fluo
Fonto norde de Balaŝiĥa
Enfluejo Moskva
Geografio
Trairataj urboj Balaŝiĥa, Ĵeleznodoroĵnij, parte Moskvo
vdr

Peĥorka (ruse Пехо́рка) aŭ Peĥra (ruse Пехра́) estas rivero en Moskva provinco kaj Moskvo, maldekstra alfluanto de rivero Moskva. Ĝia longo estas 42 km, akvokolekta baseno okupas 513 km2.

Peĥorka havas fonton je 1,5 km norde de urboparto Lukino (Balaŝiĥa) en apudmoskva parto de nacia parko Alka Insulo. Ĝi fluas tra la urboj Balaŝiĥa kaj Ĵeleznodoroĵnij, urbotipaj loĝlokoj Tomilino kaj Kraskovo industria kvartalo de moskva distrikto Nekrasovka. Peĥorka alfluas al rivero Moskva apud urbo Ĵukovskij.