Peŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pest [peŝt] estis hungara urbo ĝis 1873, unu el la 3 fondintoj de Budapeŝto. Nuntempe oni uzas "Pest", kiel sinonimo de la ĉefurbo. Historie ĝi estis longe kvestora libera reĝa urbo. Geografie Pest estas urboparto de Budapeŝto en la maldekstra bordo de Danubo. Administre Pest konsistas el 16 distriktoj, kiel submunicipoj.

Pest en 1684, dume Buda estas sieĝita

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉedanuba parto de Pest, fone Monto Gellért videblas
Inundo en Pest en 1838

.

La romianoj havis tie fortreson Contra-Aquincum, en verko de Ptolemeo la loknomo aperis kiel Πέσσιον (Pession), sed vera urbo evoluis dum la hungara dominado. La unua hungara mencio pri Pest okazis en 1148. Ĝi havis tiutempe defendan muron, tamen la tataroj en 1241 faris ruina la urbon. Dum dominado de turkoj la urbo malevoluis. Pest estis longe nur malgranda frato de Buda. La abrupta evoluo okazis en la 19-a jarcento, spite tion, ke en 1838 granda inundo forviŝis Pest-on. Ankaŭ la revolucio okazis tie, kaj ne en Buda en 1848. Dum la revolucio jam oni uzis la unuan konstantan ponton al Buda, tiel la 2 urboj estis duoblaj urboj. Ili unuiĝis kune kun Óbuda en 1873.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Teatro Hungara de Pest en 1837
Konstruaĵo tiam nomata Redout en Pest laŭ la Danubo
Ĉedanuba parto de nuntempa Pest
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famuloj de Pest (urbo).

Nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Statistiko[redakti | redakti fonton]

En la 12-an de aŭgusto 2013 la serĉilo trovis 848 trafojn pri "Pest (urbo)".

Fontoj[redakti | redakti fonton]