Peŭcedramedoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Striita peŭcedramo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Peucedramidae
Wolters, 1980
Genro: Peucedramus
Henshaw, 1875
Specio: P. taeniatus
Konserva statuso
{{{image_width}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Dunoma nomo
Peucedramus taeniatus
(Du Bus de Gisignies, 1847)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Peŭcedramedoj (Peucedramidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj, subordo Kantbirdoj, kun la unusola specio Striita peŭcedramo (Peucedramus taeniatus), en unu genro Peŭcedramo (Peŭcedramus).

La Striita peŭcedramo (Peucedramus taeniatus) antaŭe estis enordigita al la familio de la Paruliedoj (Parulidae), sed DNA-esploroj devigis ŝanĝi la enordigon.

La 11-13 centimetrojn longa Striita peŭcedramo havas longajn flugilojn kaj grizan plumaron kun kelkaj oliveverdaj partoj kaj du blankaj flugilstrioj. La masklo je kapo kaj brusto estas oranĝokolora kaj havas nigran okulstrion. Ĉe ino kaj junbirdo la kapo kaj la brusto estas flava anstataŭ oranĝokolora kaj la okulstrio ne estas tiom klara.

[redakti] Troviĝejo kaj vivejo

La Peŭcedramo estas nemigra birdo, kies troviĝejo etendiĝas de Arizono (Usono) tra Meksikio ĝis Nikaragvo. La birdo vivas precipe en iom alte situantaj koniferarbaroj.

[redakti] Nutrado kaj generado

La birdo nutras sin per insektoj. La ovaro konsistas el tri ĝis kvar ovoj.

[redakti] Referencoj

  1. BirdLife International (2004). Peucedramus taeniatus. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 12 May 2006. Database entry includes justification for why this species is of least concern
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj