Pearl Harbor
El Vikipedio
Pearl Harbor estas haveno kaj bazejo de armea maristaro de Usono situanta proksime de urbo Honolulu sur insulo Oahu, kiu estas parto de Havajinsuloj
Historio [redakti]
Pearl Harbor enpaŝis historion kiel loko de neatendita atako kontraŭ usona pacifika floto fare de japana eskadro la 7-a de decembro 1941. Tiu ĉi evento signifis komencon de milita stato inter Usono kaj Japanio kaj samtempe ĝi estis kaŭzo de la eniro de Usono en la duan mondmiliton.
