Pearl S. Buck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pearl Buck, ĉ. 1932, fotis Arnold Genthe

Pearl S(ydenstricker) BUCK (naskiĝis la 26-an de junio, 1892 en Hillsboro, Okcidenta Virginio, mortis la 6-an de marto, 1973 en Danby, Vermonto) estis usona verkistino.

La filino de misiisto pasigis parton de sia infanaĝo en Ĉinio; ŝi studis en Usono, sed poste laboris kiel profesorino pri angla literaturo en la ĉina urbo Nanking. La konfronto al la okcidenta kaj la azia kulturoj havis grandan influon al la verkaro de Pearl S. Buck, kiu varbis por etna egaleco kaj interkompreniĝo. Krom romanojn, rakontojn kaj eseojn ŝi verkis ankaŭ biografiojn, dramojn kaj poemojn, krome ŝi tradukis verkojn el la ĉina al la angla lingvo.

En la jaro 1932 ŝi gajnis la Premion Pulitzer kaj en 1938 la Premion Nobel de Literaturo .

Listo de verkoj

  • East Wind, West Wind (romano, 1930)
  • The Good Earth (romano, 1931)
  • The Mother (romano, 1934)
  • The Exile (biografio, 1936)
  • Fighting Angel (biografio, 1936)
  • Pavilion of Women (romano, 1946)
  • Far and Near (rakontoj, 1948)
  • The Townsman (romano, 1952)
  • The Lovers and Other Stories (rakontoj, eld. 1977)