Peau d'Âne (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Peau d'Âne (Felo de Azeno) estas franca filmo de Jacques Demy aperinta en 1970.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La rakonto de la filmo sekvas tiun de la fabelo de Charles Perrault: "Peau d'Âne" [1].

Reĝo, riĉa dank'al sia azeno bankisto, enamiĝas al sia filino ĉar li promesis al sia mortanta edzino, ke li edziĝos nur al pli bela virino ol ŝi... Ŝi rezistas dank'al la ideoj kaj maĥinacioj de sia bapto-patrino Feino de la Lilakoj postulante eksterordinarajn robojn kaj poste kaŝiĝante sub felo de azeno. Fine, ŝi edziniĝos al Princo.

Komentaro[redakti | redakti fonton]

Same kiel en la fabelo de Charles Perrault, la ĉefa temo de la filmo estas incesto. Perrault estis la unua, kiu mildigis la rakonton, kiu antaŭ li transmisiiĝis parole, multe pli malmilde. La verko de Jacques Demy sekvas la rakonton de Perrault, kaj la reĝisoro envolvas la rakonton en kiĉa etoso, sen dua grado.

Roloj de plenaĝuloj restas trivialaj laŭlonge de la filmo:

  • La patro de Felo de Azeno, ludata de Jean Marais, komence forĵetas sian filinon, ĉar tiu ĉi tro memorigas al li ties patrinon, antaŭ nelonge mortintan. Kiam lia ministro prezentas al li portreton de la princino kelkajn jarojn poste, la reĝo unue ne rekonas ŝin kaj enamiĝas je ŝi. Eksciante ke temas pri sia propra filino, tio ne vekas en li senton de kulpeco kaj li daŭre volas edziĝi al ŝi...
  • La konsilisto de la reĝo, prezentante sin sub la trajtoj de maljuna saĝulo, ne provas delogi la reĝon. Ĉu por ne malplaĉi al la suvereno aŭ ĉu li prezentas al li propran senton? Ĉiuokaze li konfirmas tion al la reĝo malkaŝante, ke se li mem havus filinon, li edziĝus al ŝi. Kaj li pravigas tion per konstato: kiam oni demandas junan knabinon, kun kiu ŝi deziras edziniĝi poste, ŝi senmanke respondas: Paĉjo...
  • La feino de Lilakoj estas la bapto-patrino de Felo de Azeno. Ŝi protektas kaj konsilas ŝin: "Mia infano, mi jam diris al vi, ke vi konfuzas amojn". Sed la spektanto rapide konscias ke ŝia demarŝo ne estas tute indiferenta. Ŝi provas, per tiu afero, saldi malnovan konton kun la reĝo, je kiu ŝi havas pretendojn...

Same kiel en ĉiu respektinda fe-rakonto, nur amo de la Ĉarma Princo sukcesos eltiri Felon de Azeno el tiu mispaŝo.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Eble ankaŭ rolas:

  • Rufus: Citita en libro "Jacques Demy" de Jean-Pierre Berthomé, sed malfacile rekonebla.
  • Myriam Boyer: Citita en pluraj skribaj fontoj, sed ankaŭ malfacile rekonebla.
  • Voĉaj dublantoj
  • Anne Germain: Felo de Azeno
  • Jacques Revaux: Princo
  • Christiane Legrand: Feino de Lilakoj
  • Michel Legrand
  • Jacques Demy

Pri la filmo[redakti | redakti fonton]

  • Dum la provado de la ringo en la fino de la filmo, Thibaud anoncas "La Markizino de Rabutin-Chantal", kiu fakte estas Madame de Sévigné; ankaŭ la grafino Pioche de la Vergne, kiu fakte estas Madame de La Fayette.
  • Jacques Demy ne forgesis okulumi al aliaj fabeloj de Perrault. La barbo de la reĝo, patro de Ĉarma Princo, havas bluajn nuancojn (La Blua-Barbo); farmistino kiu akceptas Felon de Azeno dum ties travagado sputas bufojn (kiel la pliaĝa fratino en "La Feinoj")...

Vikipediaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]