Pecica
El Vikipedio
Pecica (peĉka) (hungare: Ópécska opeĉka, Oláhpécska) estas urbo en Rumanio sur la maldekstra bordo de rivero Mureş okcidente de Arad. Oni aligis al ĝi Rovine.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis kune kun Pécska 20.562 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, slovakoj, serboj) kaj en 1992 12 mil 930 (rumanoj, hungaroj).
Historio [redakti]
Ĝia unua skriba mencio estas en 1335. Ĝis 1919 Magyarpécska apartenis al Hungario, (Arad).
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj [redakti]
- Sándor Apácai Bölöni: instruisto, lokhistoriisto
- Frigyes Fülöp Balla (Magyarpécska, 5-a de februaro 1871 - Arado, 5-a de decembro 1937): pentristo.
- Ignác Balla (23-a de aŭgusto 1885 - Budapest, 10-a de septembro 1976): verkisto, poeto, tradukisto, ĵurnalisto.
- János Balta (*9-a de januaro 1953): ĵurnalisto.
- András Gugyelka, G. Pataky, (n. 21-a de februaro 1948) poeto
- Ştefan Guleş (*19-a de junio 1933): pentristo.
- Magda Hadik (Ópécska, 1-a de junio 1914 - Budapeŝto, 24-a de aprilo 2004): medalartistino, skulptistino.
- József Kocsik (*8-a de novembro 1928): popolkultivanto, publicisto.
- Kunó Klebelsberg grafo (13-a de novembro 1875 - Budapest, 11-a de oktobro 1932): politikisto, ministro por la publikedukado.
- Ferenc Lelik (8-a de novembro 1903 – julio 1941, Sovetunio): ĵurnalisto, redaktoro.
- János Martinszky (8-a de aŭgusto 1909 - Mohács, 1-a de septembro 1949): pentristo Arto en Hungario.
- János Mester (15-a de septembro 1879 – Solymár, 1-a de junio 1954): filozofo, pedagogo, universitata profesoro, papa prelato.
- Oszkár Nagy (1883-1965): pentristo Arto en Hungario.
- Zsigmond Ormós (20-a de februaro 1813 - Budapest, 16-a de novembro 1894): verkisto, arthistoriisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1861), fondinto de artmuzeo en Temesvár.
- Péró, Jovan Szegedinac (ĉ. 1655 – Buda, 4-a de aprilo 1736): unu el organizantoj de kamparribelo de 1735-a jara en departamento Békés.
- András G. Pataky, familinomo Gugyelka (*21-a de februaro 1948): poeto.
- István Mátyás Török (*5-a de aŭgusto 1933): ĵurnalisto, redaktoro.
- Dezső Zágoni (26-a de septembro 1891 - Budapeŝto, 23-a de julio 1939): ĵurnalisto, redaktoro
