Pécs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pecs)
Eble vi serĉas: Peč en Ĉeĥio, aŭ Peć en Kosovo.
Panoramo pri Pécs
Panoramo pri Pécs
Pécs
germane: Fünfkirchen, turke: Peçuy, ĉeĥe: Pětikostelí, latine: Quinque Ecclesiae
urbo
Bélváros - Pécs
Flago
Blazono
urbo kun departementaj rajtoj • Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj (ĝis 1971) • urbo kun departementaj rajtoj (ĝis 1990) • urbo kun komunumaj rajtoj • urbego
Oficiala nomo: Pécs
Lando Hungario Hungario
Regiono Suda Transdanubio
Departemento Baranya
Tipo de urbo Vinvilaĝo
Koordinatoj 46° 04′ 15″ N 18° 13′ 59″ O / 46.07083 °N, 18.23306 °O / 46.07083; 18.23306 (mapo)
Areo 162,61 km² (16 261 ha)
Loĝantaro 141 031 (2023)
Denseco 867,3 loĝ./km²
Unuaj loĝantoj keltoj
Primatoro Zsolt Páva
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 7600-7636
Telefona prefikso (+36) 72
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Prakristanaj niĉoj
Jaro 2000 (#24)
Pécs (Hungario)
Pécs (Hungario)
DEC
Situo de Pécs en Hungario
Vikimedia Komunejo: Pécs
Retpaĝo: www.pecs.hu
Map
vdr

Pécs [pEĉ] estas urbego kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, kies departementejo estas kun departementrajto, en Distrikto Pécs, kies centro ĝi estas. Pécs estas ankaŭ romkatolika diocezo.

Ornama puto de Vilmos Zsolnay
Panoramo en Pécs

Nomo[redakti | redakti fonton]

Pécs havas nomojn en diversaj lingvoj:

  • germane Fünfkirchen = kvin preĝejoj
  • slovake Päťkostolie [petkostolje] = kvin preĝejoj
  • ĉeĥe Pětikostelí = kvin preĝejoj
  • turke Peçuy [peĉuj] (komparu: beş [beŝ] turke signifas 5)
  • kroate Peĉuh
  • serbe Peĉuj
  • latine SopianeQuinque Ecclesiae

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur sudaj deklivoj de montaro Mecsek, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Barcs, fine de fervojo Budapeŝto-Pécs. Urboj Komló kaj Kozármisleny estas proksime.

Pécs situas en Mez-Eŭropo, en la baseno de Karpatoj, en la centro de suda hungaria departemento Baranya (pron: boronjo). Norde ĝia limo estas la montaro Mecsek, sude ebenaĵo. La karbomina tradicio de Pécs estas konsiderinda. La minerala akvo el la montaro Mecsek meritas sian bonan famon, ĉar ĝiaj mineralaj elementoj troviĝas en harmonia proporcio.

Pécs konstruiĝis ĉe la sud-okcidenta rando de la lando, proksime al la kroatia limo. Ĝia suda parto estas ebena, la norda parto situas sur la moderaj deklivoj kaj valoj de la montaro Mecsek. La situo de Pécs estas tre avantaĝa koncerne la klimaton ĉe la limo de regiono eĉ nun arboriĉa. En varmaj someraj tagoj vespere aerfluo venas de sur la deklivoj de Mecsek, kiu malvarmigas kaj purigas la aeron de Pécs. La urbo sude estas malfermita, norde ĝin ŝirmas la suda parto de Mecsek, kiu el suda direkto al nordo krute altiĝas de alteco ĉirkaŭ 120 metroj super la marnivelo ĝis alteco de 400 eĉ 600 metroj. Eksteraj partoj de la urbo atingas altecon ĉirkaŭ 200. La areo de vinberkultivado reduktiĝis al mallarĝa parto. La arbokovritaj terenoj komenciĝas super alteco ĉirkaŭ 300 m. La montaron Mecsek dividas pluraj valoj, kiuj havas gravan rolon por plibonigi la atmosferon en la urbo kun varma klimato kaj sen liberaj akvosurfacoj. La akvoj fluantaj de sur Mecsek kuniĝas en la rivereto Pécsi-víz (akvo de Pécs) el nord-oriento al sud-okcidento, kaj ĝi kondukas ilin al la rivereto Fekete-víz (nigra akvo), kiu poste atingas la riveron Dravo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En iu valo de Mecsek, en kaverno oni malkovris restaĵojn de loĝloko 60 aŭ 80 mil jaraj. La monto Makár havis loĝlokon antaŭ 6 mil jaroj. Sur la monto Jakab (Jakobo) la arkeologoj trovis restaĵojn de keltaj remparoj kun kelta vilaĝo. Plej frue produktantoj de strie ornamitaj ceramikaĵoj loĝis en la ĉirkaŭaĵo, ilia loĝloko situis sur la altebenaĵo de la monto Maklár. Antaŭ la romianoj krom la keltoj loĝis ĉi tie ankaŭ iliroj.

Romianoj[redakti | redakti fonton]

Prakristana tombeja niĉo en Pécs
Prakristana kapelo (restaĵoj) en Pécs

La loĝlokon Sopiane fondis la romianoj en la dua parto de la 1-a jarcento pK, kiam Transdanubio estis provinco de la Romia Imperio. La urban rangon ĝi ricevis nur poste, dum la regado de imperiestro Hadriano (117-138). La nomo Sopiane verŝajne devenas el la pluralo de la kelta vorto "sop", kiu signifas marĉon. La centro de Sopiane estis tie, kie nun staras la Palaco de Poŝto. Kelkaj partoj de la romiaj akvokondukiloj (duktoj) estas videblaj eĉ nun. Kiam Panonio estis dividita al kvar partoj, do fine de la tria jarcento, dum la regado de imperiestro Diokleciano, Sopiane fariĝis la ĉefurbo de la provinco Valeria. La nomon la provinco ricevis laŭ la tiel nomata edzino de iu imperiestro (Galerius Maximianus). Sopiane en la romia epoko havis ĉirkaŭ 8 aŭ 10 mil loĝantojn. Ĝi fariĝis ankaŭ grava centro de la prakristanismo. La tombejan arkitekturan ensemblon, kiu devenas el la menciita periodo, la Komitato de Mondheredaĵoj kadre de UNESCO registris en la listo de mondheredaĵoj. La kristanismo disvastiĝis en la unua duono de la 4-a jarcento. En tiu epoko aperis en la urbo kristanaj tombejoj tie, kie nuntempe troviĝas la katedralo.

Fine de la 4-a jarcento la potenco de Romio reduktiĝis en la regiono pro la invado de barbaroj kaj konkerado de hunoj. Kiam la armeo de Karolo la Granda alvenis, en la urbo loĝis jam avaroj kaj slavoj. Karolo la Granda por kelka tempo aneksis la regionon al la Franka Imperio. Koncerne la eklezion, ĝi apartenis al la episkopejo de Salzburgo.

Frua mezepoko[redakti | redakti fonton]

Malnovaj urbomuroj de Pécs

En la frua mezepoko Salzburga dokumento mencias unuafoje la urbon en 871 per la nomo "Quinque Basilicae" (kvin katedraloj). Tiu nomo eble aludas al tio, ke por konstrui la preĝejojn de la urbo oni uzis la ŝtonojn de kvin prakristanaj preĝejoj.

En 896 diversaj hungaraj gentoj alvenis, poste la proksima urbo Baranyavár (pron: baranjavar) fariĝis la centro de la departemento, aliflanke Pécs estis grava eklezia centro, sidejo de episkopo. Latinlingvaj dokumentoj mencias ĝin per la nomo "Quinque Ecclesiae" (kvin preĝejoj). Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) tie fondis la episkopan sidejon en 1009.

Dum la regado de reĝo Petro Orseolo estis konstruita la katedralo de Pécs, kiu fine fariĝis ankaŭ la fina ripozejo de la reganto. En 1064 reĝo Salomono la 1-a (Hungario)ĉi tie festis dum Pasko, post kiam li repaciĝis kun sia kuzo, kiu poste estis konata per la nomo reĝo Géza la 1-a. En la sekva tago la katedralo bruldetruiĝis, kaj poste estis konstruita la katedralo ekzistanta eĉ nun.

Katedralo de Pécs

En 1235 oni mencias la urbon laŭ la nuna formo "Pécs" la unuan fojon. En la urbo ekloĝis pluraj monaĥaj ordenoj, unue la benediktanoj en 1076. La unua hospitalo ekfunkciis en 1181. La unua monaĥejo de dominikanoj estis konstruita en 1238.

Malfrua mezepoko[redakti | redakti fonton]

Reĝo Ludoviko la 1-a (Hungario) laŭ la propono de sia vickanceliero Vilhelmo, episkopo de Pécs, fondis universitaton en la urbo en 1367. Ĝi estis la unua universitato en Hungario. La permesa dokumento (eldonita de la papo Urbano la 5-a) tre similas al tiu de la viena universitato, kaj ĝi deklaras, ke la universitato rajtas instrui ĉiujn sciencojn krom teologio. La profesoroj estis dominikanaj monaĥoj. Pli da informoj ne restis, eĉ tion oni ne scias, kie estis la universitato, kaj kiom longe ĝi ekzistis. La lasta fidinda informo pri la universitato datiĝis en 1464. [26] (Eĉ hodiaŭ ĉi tie funkcias la plej granda universitato de la lando kun pli ol 34 mil studentoj.)

La urbo estis ŝatata restadejo de reĝo Matiaso la 1-a, kaj ankaŭ lia filo, princo Johano Corvin rifuĝis al Pécs, al episkopo Sigismundo kun la konservita krono post la batalo ĉe la urbo Sárvár (pron: ŝarvar). En 1459 Janus Pannonius, la unua latinlingva poeto de Hungarujo ricevis postenon: li estris la diocezon, la urbo fariĝis unu el la centroj de la kultura kaj arta vivo en Hungario. Li plu levis la kulturan karakteron de la urbo. [21] En 1456 la parlamento kunvenis ĝuste ĉi tie. En 1485 la hungara reĝo Ladislao la 2-a kaj la Turka Imperio en tiu ĉi urbo subskribis packontrakton por 3 jaroj. Post la katastrofa batalo ĉe Mohács (kie mortis eĉ la hungara reĝo) en 1526 la turkoj tute bruligis la urbon en 1541.

La opinioj de la tutlanda publiko pri la demando "kiu estu la reĝo?" estis diversaj. Pécs subtenis Fredinandon el la Habsburga dinastio, sed la ceteraj partoj de la departemento subtenis reĝon Johano la 1-a (familia nomo Zápolya, pron: zapoja). En 1527 somere Ferdinando venkis la armeojn de Johano, la 3-an de novembro li estis kronita. Ferdinando rekompencis la urbon pro ĝia fideleco, nuligis ĝian impostodevon, tiel ebligis rekonstrui kaj fortikigi la urbon.

Pécs dum kaj post la turka regado[redakti | redakti fonton]

Minareto de Jakovali Hassan
En Pécs la iama moskeo, nun estas romkatolika preĝejo

La urbon regis la turkoj de 1543 ĝis 1686, sed pli frue jam en 1526 la urbo estis forrabita. El la 150 jara turka okupado postrestis pompaj arkitekturaj valoraĵoj, kiel ekzemple la moskeo de paŝao Gazi Kasim, kiu konstruaĵo estas videbla sur la ĉefplaco de la urbo. La alia fama turkaĵo estas minareto kun moskeo de Jakovali Hassan. En la moskeo muzeo funkcias.

En 1529 la turkoj denove okupis la urbon Pécs, kaj ili komencis militiron kontraŭ Vieno. Pro la turka trudado la urbo akceptis Johanon la 1-an kiel reĝon, sed li baldaŭ mortis en 1540. En 1541 la turkoj per trompo okupis la ĉefurban fortikaĵon Buda, kaj la sultano ordonis al la reĝedzino Izabella (al la vidvino de Johano la 1-a) rezigni pri la urbo Pécs, kiu havis strategian rolon. La loĝantoj de Pécs decidis kontraŭstaron, ili sukcese defendis la urbon kaj ĵuris fidelecon por Ferdinando Habsburg, kiu en la komenco subtenis la urbon, sed poste laŭ la propono de konsilistoj preferis la urbojn Székesfehérvár (pron: sekeŝfehervar) kaj Esztergom (pron: estergom). La loĝantoj de Pécs sciis, ke sen la helpo de Ferdinando ili ne povos defendi la urbon, do en junio de 1543. Ili memvole malfermis la pordegojn por la turka armeo.

Post la okupado la turkoj fortikigis la urbon Pécs kaj ili formis el ĝi vere orient-etosan lokon. El la preĝejoj oni formis moskeojn (du el ili eĉ nun ekzistas kvankam unu kiel kristana preĝejo), konstruiĝis turkaj banejoj, maŭzoleoj, oni fondis lernejojn pri la Sankta Korano, mohamedanan monaĥejon. Pécs fariĝis vera balkana komercurbo. Ĝian belecon Evliya Çelebi trovis simila al tiu de Istambulo. Li emfazas la gravecon de puraj riveretoj en la urbo. Kiel riĉa komercurbo la urbo Pécs dum cent jaroj estis insulo de la paco en la maro de milita kaoso ĉirkaŭ ĝi.

En 1664 la armeo de Miklós Zrínyi (heroo) (pron: zrinji) atingis la urbon. Zrinyi sciis, ke eĉ se li okupos la urbon, li ne povos defendi ĝin, tiel profunde ĝi troviĝis en la malamika teritorio. Li bombardis la urbon per kanonoj de sur la montaro Mecsek, poste prirabis kaj bruligis ĝin, sed la fortikaĵon li ne sukcesis okupi. Tiel neniiĝis la mezepoka periodo de Pécs. Post la liberigo de Buda en 1686 armeo de la kristanoj ekiris por liberigi ankaŭ la urbon Pécs. La antaŭgvardio invadis en la urbon kaj prirabis ĝin. La turkoj ekkomprenis, ke ili ne povos defendi la urbon, tial ili bruligis ĝin, kaj retiriĝis en la fortikaĵon. La armeo de Luizo Baden (W. Ludwig von Baden) la 14-an de oktobro okupis la urbon kaj detruis la akvokondukilojn de la fortikaĵo, do la turkoj en la fortikaĵo havis nenian eblon krom kapitulaci. Tio okazis la 22-an de oktobro. En la urbo regadis milita tribunalo sub la gvidado de komandanto Karl von Thüngen. La viena kortego komence volis neniigi la urbon, sed poste ĝi decidis tamen rezervi ĝin, por kompensi la efikon de Szigetvár, kiu ankoraŭ estis turka teritorio.

La urbo de tempo al tempo denove ekprosperis, sed ĝi neniam plu atingis sian iaman pompon. La progreson malhelpis ankaŭ du pestaj epidemioj komenciĝantaj post 1690. En 1688 el sud-germaniaj regionoj alvenis novaj loĝantoj por kompletigi la loĝantaron reduktiĝintan pro la amasbuĉadoj kaj fuĝado. En la sekvaj periodoj proksimume la kvarono de la loĝantaro estis hungaroj, la cetera parto estis germanoj kaj balkanaj slavoj. En la urbocentro ĉirkaŭita per muroj ekloĝis ĉefe germanoj, ĉe la urborandoj loĝis balkanaj slavoj, kaj la hungaroj vivis en la ĉirkaŭaĵo de Pécs sur la montoj de vinberĝardenoj. Pécs ne subtenis la liberbatalon de Francisko Rákóczi la 2-a, tial lia armeo en 1704 prirabis la urbon.

En la 18-a jarcento ekprogresis la metioj, fondiĝis gildoj (interesoprotektaj organizoj de metiistoj). Laŭ la turkaj kaj balkanaj tradicioj daŭris la ledo-prilaborado, konstruiĝis nova urbodomo, ekfunkciis la komercado kaj dank' al la novaj germanaj loĝantoj prosperis la kultivado de vinberoj. La urbo deziris liberiĝi de sia feŭda posedanto (kiu estis la episkopo de Pécs) kaj fariĝi libera civito (reĝa urbo). Episkopo Georgo Klimó konsentis, sed la Romia Eklezio malpermesis tion al li. Georgo Klimó estis progresema homo, li fondis la unuan presejon de la urbo, kaj li fondis la unuan publikan bibliotekon de la lando, por ĝi li donacis 3000 librojn el la episkopa biblioteko. La materialo de tiu biblioteko nun riĉigas la sortimenton de la Universitata Biblioteko de Pécs. Fine Maria Teresia tiel sukcesis plenumi la deziron de la urbo, ke en 1780, kiam mortis la episkopo, ŝi donis al la urbo civitan rangon antaŭ ol la nova episkopo estis enoficigita. Ekde la 21-a de januaro 1780 Pécs estas libera reĝa urbo. Tio signifis, ke la urbo devis pagi imposton nur al la reĝo, kaj krom la reganto neniu havis potencon super la urbo. Fine de la jarcento komenciĝis la minado de ŝtonkarbo. La loĝantaro - kiel en aliaj urboj - okupiĝis pri metioj, sed ankaŭ la agrikulturo (precipe vinberkultivado) havis gravan rolon en la vivo de la urbanoj. La majstroj rekomencis fondi gildojn, kaj ili plenumis gravajn oficojn ankaŭ en la administrado de la urbo. Ekprosperis la komercado, la Ĉefplaco (nun Placo Széchenyi (Pécs) kaj la Malgranda placo (nun placo Jókai) denove estis loko por vendoplacoj.

Tiutempe abundis la domoj havantaj nur teretaĝon, kaj en la ĉirkaŭurbo estis domoj kun pajlotegmentoj tre bruliĝemaj. Samtempe ankaŭ pluretaĝaj ekleziaj, privataj kaj administraciaj konstruaĵoj, tegitaj per tegoloj, karakterizis la aspekton de la urbo. (Urbodomo, Departementa Oficejo, Arkivejo de Administrado ktp.) Troviĝis metiistoj (oristoj, botistoj, tajloroj ktp.), kies metiejoj kaj loĝejoj estis en la plej frekventataj, centraj partoj de la urbo, laŭ la akso oriento-okcidento, cetere en la ĉefplaco. Samtempe la nesto de la urba industrio estis la parto orinte de la urbocentro. Tie, laŭ la rivereto Tettye (pron: tetje) viciĝis muelejoj, metiejoj ktp. Tiun gravan akvoprovizon uzis ankaŭ la felistoj (tanistoj). [29] Papera uzino fondita de episkopo ekfunkciis en 1773. Ĉe apuda vilaĝo Vasas en 1782 oni trovis nigran terkarbon, post la minado fondiĝis industriaj uzinoj.

Jozefo la 2-a ordonis la unuan popolnombradon en 1787. En la urbo troviĝis 1474 domoj, en kiuj loĝis 1834 familioj. La urbo havis entute 8853 loĝanton, el ili 133 pastrojn kaj 117 nobelojn.

Pécs en la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Pécs
Teatro de Pécs
Sinagogo de Pécs

Komence de la 19-a jarcento la burĝoj komencis riĉiĝi. En 1839 konstruiĝis la unua ŝtonteatro de la urbo. En 1848 en Pécs loĝis 1739 industriaj laboristoj. Kelkaj manufakturoj estis tutlande konataj. La ferfabriko kaj paperfabriko apartenis al la plej modernaj siatempe. En la urbo funkciis pluraj ledoproduktaj organizoj, inter multaj malgrandaj uzinoj leviĝis la fabrikoj Hamerli, Höfler, kaj Erreth. Estis gravaj ankaŭ la maŝinfabrikaj kaj ferindustriaj uzinoj, el kiuj estas karakteriza restaĵo la maŝinfabriko Haberényi (poste Hamerli) ĉe la angulo de stratoj Czindery kaj Alsómalom, sed oni nepre menciu la kuproprilaboristojn, la sonorilegfaristojn, la produktantojn de agrikulturaj instrumentoj kaj ankaŭ pri la disfamiĝinta orgenofabriko Angster. En 1848 bierofarejo fondiĝis. Apud la ekprosperanta grandindustrio restis kaj plivastiĝis ankaŭ la metiindustrio.

Al la ekprospero de la loka industrio en Pécs apartenis ankaŭ la plivastiĝo de la loka komercado, la plimultiĝo de financaj institucioj (bankoj, asekuraj asocioj ktp.), la konstruiĝo de fervoja reto, la kresko de la edukada strukturo. Baldaŭ konstruiĝis ankaŭ sukerfabriko, tabakfabriko. En 1852 fondiĝis la fama porcelanfabriko Vilmos Zsolnay (profitanta glazuron nomatan "eozin" por la porcelano), kiun Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) eĉ dufoje vizitis. Ankaŭ la karbominado estis grava. La urbo jam havis 14 616 loĝantojn.

Pro la kaŭzo, ke la finance bonstataj loĝantoj de la urbo preferis la kulturon, sed la biblioteko de episkopo ne kontentigis la pretendojn, konstruiĝis la nova (ĝis nun funkcianta) biblioteko laŭ stilo klasikisma, en la strato nun nomata Ignác Szepesy. Franz Liszt eĉ du koncertojn prezentis en la urbo al la muzikama publiko fine de 1846. En la gastlibro sur la unua paĝo videblas la nomo de imperiestro Francisko Jozefo.

Dum la revolucio kaj liberbatalo de 1848 unue la kroatoj, poste en 1849 la aŭstroj okupis la urbon. Post la hungara-aŭstria interpaciĝo en 1867 Pécs, kiel la plejparto de hungaraj urboj, rapide progresis. Por la karbo kaj aliaj produktaĵoj aparta privata fervojo konstruiĝis al Mohács, kie estis haveno. Longe la tutlanda fervoja reto ne atingis la urbon, nur en 1867 al Barcs (pron: barĉ), kaj en 1882 ankaŭ al Budapeŝto. La fervoja reto plirapidigis la progreson de la urbo. Jam antaŭ la mondmilitoj ekfunkciis en la urbo la tramoveturado, kiu funkciis ĝis la 1960-aj jaroj.

Pécs en la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1-a mondmilito la sudan parton de la departemento Baranya (pron: baranja) kun Pécs okupis serbaj-antantaj taĉmentoj ĝis 1921. Dum tiu tempo Baranya estis parto de la serba-hungara respubliko, fine dum 6 tagoj estiĝis Hungar-serba respubliko Baranya-Baja, kies ĉefurbo estis Pécs. La okupado reduktis la progreson de la industrio kaj komercado en Pécs. Pro la novaj limoj por la urbo perdiĝis la sudaj merkataj ebloj. Post la unua mondmilito en 1923 la Universitato Elizabeta translokiĝis al Pécs, kaj tio ĝis nun bone efikas al la kultura progreso de la urbo.

Universitato de Pécs
Domo de Scienca Akademio en Pécs

Dum la 2-a mondmilito la urbon Pécs trafis nur bagatelaj damaĝoj, malgraŭ tio, ke 20 aŭ 25 kilometrojn al suda direkto okazis grava tankbatalo. La bonŝanco estas dankebla al tio, ke la emerita komandanto de la urbo, Kolomano Péchy (pron: peĉi) konvinkis la germanan stabon transloki la armeon el Pécs, pro tio la urbon trafis nur unu bagatela bombarda atako ĉirkaŭ la fervojstacio. Fine de la jardeko inter 1940-1950 oni alŝtatigis la privatajn produktrimedojn, la industriaj uzinoj fariĝis ŝtataj posedaĵoj. Spite tion la prospero de Pécs atingis gradon ne spertitan ĝis tiam. La urbo fariĝis unu el la industriaj centroj de Hungario. Grave kreskis la minindustrio. En la tuta lando nur en Pécs kaj Komló oni minis altkvalitan nigran karbon taŭgan por produkti feron kaj ŝtalon. Krom tio ĉirkaŭ 1960 oni komencis elmini uranion, kion ĝis la jaroj post 1980 oni jam faris en 5 minejoj. Ankaŭ la konstrua industrio estis sukcesa, fare de ĝia funkciado aperis du novaj kvartaloj ("Ĝardenurbo" kaj "Urania urbo"), cetere efektiviĝis la strukturo de centrala hejtado. Progresis la Park-arbaro de Mecsek, kie per laboro de volontuloj konstruiĝis la amuza parko (angla parko), la bestoĝardeno, kaj porinfana fervojo (pionirfervojo). Multaj novaj ekskursejoj, feriejoj konstruiĝis ĉirkaŭ la urbo. Anstataŭ la malnova televida elsendoturo estis konstruita nova turo, kiu poste fariĝis unu el la simboloj de la urbo. Menciindas la "nuboskrapulo" 25 etaĝa, 84 m-ojn alta betonaĵo, kiu malstabiliĝis kaj loĝas nun neniu en ĝi.

La periodoj post la reĝimŝanĝiĝo (post 1990) dolore trafis la urbon. Oni preskaŭ senescepte likvidis la industriajn uzinojn kun la preteksto, ke ili ne estas profitdonaj, novaj industriaj fondadoj restis bagatelaj, la senlaboreco inundis la urbon. Ankaŭ la uranio-industrio ĉesis. Ĉirkaŭ 1990 la proksima balkana batalo reduktis eĉ la turismon. La karbominado lastatempe nur vegetanta ĉesis en majo de 2004. La gvidantoj de energiocentralo de Pécs intencas rekomenci la minadon en iu urboranda minejo, sed per tio ricevus laborejon nur 40 aŭ 50 personoj. Kelkajn semajnojn post la likvido de rekrutiga armeo oni likvidis ankaŭ la 101-an kombinitan artilerian brigadon, kiu estis la lasta artileria brigado de Hungario. La likvido de la organizo koncernis 500 personojn. La iama kazerno ĉe la urborando falis en privatajn manojn, kaj en 2010 oni komencis detrui ĝin.

Pécs estis ĉiam multnacia urbo, diversaj kulturaj tavoloj kuŝas unu sur la alia, tradicioj kaj valoroj de diversaj etnoj miksiĝis dum ĝia dumil jara ekzistado. Hungaroj, kroatoj kaj ŝvaboj eĉ nuntempe vivas pace en riĉa kultura harmonio, do ne estas surprizo, ke en 2010 la urbo kune kun Essen kaj Istanbulo ricevis la rangon "kultura ĉefurbo de la regiono eŭropa". La konkursdokumenton por tiu rango, kiu estis akceptita en 2005, plejparte verkis civitanoj, do la projekto "Kultura Ĉefurbo Pécs 2010", estis fakte la programo de la urbo. La programo baziĝis sur kvar kulturaj investadoj: centro por konferencoj kaj koncertoj en Pécs, Regiona Biblioteko kaj Scienca Centro de Suda-Transdanubio, strato de Muzeoj, kaj Kultura Kvartalo Zsolnay. Tiujn investadojn kompletigis renovigo de publikaj placoj kaj parkoj, kiujn finance subtenis parte Eŭropa Unio. La honora titolo generis gravajn projektojn en la urbo. Konstruiĝis novaj, modernaj hoteloj, komerca centro kaj domoj kun lueblaj administrejoj.

En 1998 Pécs gajnis la premion de UNESCO kun la titolo "Urboj por la paco" pro la flegado de minoritataj kulturoj kaj pro la akceptema, tolerema rilato al la rifuĝantoj de la balkanaj militoj. La urbo en 2007 gajnis la trian, kaj en 2008 la duan lokon kadre de la konkurso "Lokoj, taŭgaj por vivo" (The LivCom Awards) en la kategorio "lokoj kun loĝantaro inter 75 mil kaj 200 mil".

Ĉefplaco nomata Széchenyi en Pécs

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Religiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo omaĝe al Sankta Augusteno en Pécs

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panoramo al meza parto de Pécs
Larĝa panoramo ĉe deklivoj en Pécs

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Pécs 10 infanĝardenoj funkcias. En lernejoj preskaŭ 10000 infanoj lernas. Ankaŭ la ciganoj havas tie mezlernejon nome Gandhi Gimnazio. La universitato iam nomiĝis pri Erzsébet, baldaŭ Janus Pannonius, krome funkcias Teologia Altlernejo (Pécs). Iam funkciis Jura Akademio (Pécs).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1960-aj jaroj Pécs havis tramon kaj flughavenon. Nun alia flughaveno akceptas nur privatajn flugmaŝinojn. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Al la ĉefurbo aŭtovojo M6 faras kontakton. Vagonaro inter Budapeŝto-Sarajevo tuŝas Pécs-on.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Pécs.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Pécs.

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto-parko
Esperanto-parko: Zamenhof-memorejo
La memortabulo omaĝe la Julio Baghy en Pécs, en la Esperanto-parko (2010)

Antaŭ la dua mondmilito Ilonka Fiedler estis la plej persista propagandisto de Esperanto en Pécs.

Adalberto Huleŝ, renoma esperantisto kaj verkisto (kun verkaro Esperanta kaj hungara), vivis en la urbo de 1964 ĝis 1979. Li gvidis tie diversnivelajn kursojn de Esperanto; en la jaroj 1968-1969 li instruis Esperanton en la tiutempa pedagogia altlernejo.

En la urbo okazis la 22-a Internacia Junulara Kongreso en 1966. Ekde tiam Pécs havas Esperanto-parkon.

Inter la 14-a de julio kaj 21-a de julio 2012 okazis en Pécs la 65-a kongreso de IKUE.

Esperantistoj de Pécs[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (hu) Bóbita Bábszínház és Bábmúzeum (Pupteatro kaj Pupmuzeo Bóbita)