Pedaltono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedaltono en la muziko estas nomo por tono longe eltenata aŭ certaritme ripetata, al kiu aliaj voĉoj moviĝas harmonie libere.

Pedaltonoj jam ekzistis en la organumo, je kiu la vox organalis (pro tio la germana nomas ĝin „orgelpunkt“) moviĝas libere super iom longe eltenata tono. Ĝi povas aperi en diversaj voĉoj aŭ je diversaj lokoj de muzikaĵo. Ofte ankaŭ oni trovas ĝin en je la fino de muzikpeco kiel bas-tono de la dominanto, kiun sekvas la baztono de la toniko. Pro tio en multaj linvoj la nomo egalas la esperantan „pedaltono“, ĉar ĉe orgeno oni kutime ludas la bas-tonojn per pedalaro.

Ĉe la piano kaj eĉ plie ĉe la klaviceno la mallonga malfortiĝtempo de tiuj ĉi instrumentoj postulas ritmigon de longtentata tonoj. Ĉe longe eltentataj akordoj tio kutime okazas per arpeĝoj („rompitaj“ akordoj).

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La pedaltono ankaŭ povas situi komence de muzikaĵo, ekz. en la enira ĥoraĵo de la Mateo-Pasiono de Johann Sebastian Bach, BWV 244. Jen Bach komponis por la kontinua baso ekde la komenco pedaltonon super kvin taktoj, kiu estas ripetata ene de la movimento sur diferencaj tonŝtupoj. Laŭ instrumenta tekniko de violono kaj orgeno ne estus probleme, eltene ludi tonon, tamen Bach komponis tonripetojn (kvaron- kaj okonnotoj ene de 12/8-takto).

En la Kristnask-Oratorio Johann Sebastian Bach, BWV 248 kontrastigas en la ario Schlafe mein Liebster, genieße der Ruh’ ambaŭ eblecojn de pedaltono. La pedaltono kun tonripetadoj en oktavsaltadoj simbolas la luladon de la infano, la eltenata pedaltono la trankvilon de la dormo.

Pedaltono en la tokato C-maĵoro de Joh. Pahelbel
Pedaltono en la tokato C-maĵoro de Joh. Pahelbel

Multaj orgenaĵoj de Bach kaj aliaj barokaj komponistoj entenas pedaltonojn. Tipa por tio estas la orgenmuziko de Johann Pachelbel: la teknikaĵo de la pedalaro en sudgermanaj orgenoj ne permesis ludi rapidajn pedalmelodiojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]