Pedosfero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pedosfero (greke: πέδον (pedon) grundo kaj σφαίρα (sfajra) globo) estas parto de la geosfero kaj signifas la dividan tavolon inter atmosfero kaj litosfero.

La pedosfero tiel markas la limregionon de la tersurfaco, en kiu la litosfero, la hidrosfero, la atmosfero kaj la biosfero parte koincidas.

Per la veterdisfalo de la petroj kaŭze de klimataj influoj kaj la disfaligo de biologiaj substancoj en aerobiaj procesoj, iom post iom ekestas grundo.

Depende de la latitudo respektive la geokemiaj kaj geologiaj ĉirkaukondiĉoj, evoluas diversaj grundotipoj. Ekzemple en la dezerto la manko je akvo kaŭzas dominadon de temperaturerozio, kun perventa erozio kaj la kun tio ligita sedimentado de pura sablogrundo.

Vivenhava fariĝas la pedosfero per la edafono, la tuto de la en la grundo vivantaj organismoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]