Ĝermolisto de hispanaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pedro A. Garrote Escribano)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo listas ĝermajn artikolojn pri hispanaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de hispanaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de hispanaj esperantistoj

A[redakti | redakti fonton]

Josep Alberich i Jofré[redakti | redakti fonton]

Josep ALBERICH i JOFRÉ (1904 - la 9-a de aprilo 1995 en Barcelono). Antaŭ la militaj jaroj li aktivis kiel E-instruisto kaj sekretario de Kataluna E-ista Federacio. Post la milito li kunfondis la societon Stelo de Paco kaj dum 14 jaroj estis fakdelegito pri komerco.

Tomas Apraiz Riberas[redakti | redakti fonton]

Tomas APRAIZ RIBERAS (21/12/1914- 23-an de oktobro 1999), kvardekon da jaroj delegito en Bilbao (Eŭskio, Hispanio). Li agadis dum multaj jaroj kiel prezidanto, sekretario kaj vicprezidanto de la loka klubo.

Gemma Armadans i Gil[redakti | redakti fonton]

Gemma Armadans i Gil (Barcelono, 3-an de julio 1966) estas kataluna esperantisto. Ŝi estis prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo kaj estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio. Ŝi estas fratino de Jordi Armadans i Gil kaj filino de Lluís Armadans i Marfà.

Jozefo Artigas Lasala[redakti | redakti fonton]

Jozefo Artigas Lasala (naskiĝis la 21-an de novembro 1870 en Pina) estis hispana esperantisto. Profesie lernejestro en Madrid. Esperantisto de 1911. Membro de HEI. Kursgvidado, grupfondado. Artikoloj en nacia gazetaro.

B[redakti | redakti fonton]

Francisco Barcelo Caimari[redakti | redakti fonton]

Francisco BARCELO CAIMARI (barselo kajmari), hispano, advokato, urbkonsilanto, sekretario de komerca ĉambro. Naskiĝis en la 14-a de novembro 1884 en Palma, Baleares. Politikisto, dum kelka tempo urbestro de Palma. Estrarano de Esperanto Klubo Palma.

C[redakti | redakti fonton]

Josep Cervelló i Garí[redakti | redakti fonton]

Josep CERVELLÓ i GARÍ (naskiĝis 1924 - mortis decembre 1992 en la katalunia Terrassa, Hispanio) estis UEA-fakdelegito pri kolektado.

Ĉ[redakti | redakti fonton]

D[redakti | redakti fonton]

E[redakti | redakti fonton]

Manuel de Elezcano y Maiztegui[redakti | redakti fonton]

Manuel de ELEZCANO Y MAIZTEGUI (naskiĝis 1886 - mortis la 27-an de novembro 1980) estis hispana esperantisto ekde 1909, plurfoje prezidanto aŭ estrarano de la grupo en Bilbao (Hispanio). Kiel Esperanta poeto li premiiĝis en kelkaj literatur-konkursoj.

Manuel Esteban[redakti | redakti fonton]

Manuel ESTEBAN [manŭel' esteban] estis hispana esperantisto, kiu estis pioniro de Esperanto en Murcia. Li estis prezidanto de Hispana Societo por Propagando de Esperanto. Kuntradukanto de la Hispana ŝlosilo, verkis broŝurojn.

F[redakti | redakti fonton]

Rafael Fiol Paredes[redakti | redakti fonton]

Rafael FIOL PAREDES (1891- mortis la 25-an de februaro 1990 en Sevilla, Hispanio) estis esperantisto de okdek jaroj.

Li estis dum jardekoj delegito de UEA kaj organizanto de la loka movado.

G[redakti | redakti fonton]

Pedro A. Garrote Escribano[redakti | redakti fonton]

Pedro A. GARROTE ESCRIBANO naskiĝis en 1950 en Villagarcia de Campos (Valladolid). Li fariĝis esperantisto en la jaro 1985. Li estis kasisto de Hispana Esperanto-Federacio[1] ekde 1995 dum 12 jaroj kaj peranto de UEA[2] ekde 2003, kaj membro de la grupo kiu tradukis al la hispana la libron "La Homo kiu defiis Babelon".

Pedro González Cantero[redakti | redakti fonton]

Pedro GONZÁLEZ CANTERO (mortis julie 1990 en Burgos, Hispanio post longa malsano) estis dumviva Patrono de UEA kaj malavara mecenato de la internacia movado.

Ĝ[redakti | redakti fonton]

H[redakti | redakti fonton]

Jesuo de las Heras Jiménez[redakti | redakti fonton]

Jesuo de las Heras Jiménez (1950), redaktoro de Kajeroj el la Sudo, Ateismo (organo de la Atea Tutmonda Esperanto Organizo, ATEO) kaj Muziko, organo de la Muzika Esperanto Ligo (MEL). Li verkis multajn librojn en la hispana kaj en esperanto. (Kfr. Jesuo de las Heras).

Ĥ[redakti | redakti fonton]

I[redakti | redakti fonton]

J[redakti | redakti fonton]

Arturo Jiménez[redakti | redakti fonton]

Arturo Jiménez en 2008

Arturo JIMÉNEZ CARRETERO (plumnomo: Simajro Nneer; naskiĝinta la 24-an de septembro 1976) estas hispana esperantisto. De 2008 al 2009 li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.

Ĵ[redakti | redakti fonton]

K[redakti | redakti fonton]

L[redakti | redakti fonton]

M[redakti | redakti fonton]

Rafael Márquez Porres[redakti | redakti fonton]

Rafael MÁRQUEZ PORRES (1917 - 20-a de novembro 1997), tri jardekojn delegito pri mondfederismo en Palma de Mallorca (Hispanio).

Nicolás Muñiz Alonso[redakti | redakti fonton]

Nicolás MUÑIZ ALONSO (1917- 19-a de decembro 1999), delegito, fondinto (1987) kaj prezidanto de la grupo Antaŭen en Aviles (Hispanio).

N[redakti | redakti fonton]

Felix Navarro Clemente[redakti | redakti fonton]

Félix NAVARRO CLEMENTE (1908- julio 1999), antaŭe delegito pri edukado en Valencio (Hispanio), aŭtoro de Curso práctico elemental de Esperanto (1987).

O[redakti | redakti fonton]

P[redakti | redakti fonton]

Marcelina Palomo[redakti | redakti fonton]

Marcelina PALOMO (1911 - 20-a de februaro 2000), dumviva membro de Hispana Esperanto-Federacio, vidvino de Angel Figuerola (prezidinto de HEF,1970-1978 ), kiu aktivis en Madrido.

Q[redakti | redakti fonton]

R[redakti | redakti fonton]

Josep Rofes Mestre[redakti | redakti fonton]

Josep ROFES MESTRE (1926- mortis 1990 en Barcelono, Hispanio) estis esperantisto, libro-amanto kaj instruisto. Li estis ankaŭ unu el la kunfondintoj de Hispana Esperanto-Instituto.

Ramón Rodríguez Peña[redakti | redakti fonton]

Ramón RODRÍGUEZ PEÑA (naskiĝis 1907 - mortis la 11-an de marto 1994) estis aktivulo kaj E-instruisto en la Kanariaj Insuloj.

S[redakti | redakti fonton]

Pere Saumel i Vila[redakti | redakti fonton]

Pere SAUMEL i VILA (naskiĝis 1917 - mortis la 27-an de majo 2001 en Manresa, Katalunio) estis dumviva UEA-membro.

Ŝ[redakti | redakti fonton]

T[redakti | redakti fonton]

Nicassi Terrassa[redakti | redakti fonton]

Nicassi TERRASSA (mortis la 19-an de aprilo 1959 Palma de Mallorca, Balearaj Insuloj) estis hispana esperantisto, multjara UEA-delegito en sia urbo.

Alfonso Tur Thomas[redakti | redakti fonton]

Alfonso Tur THOMAS (1918-2002) estis delegito en Barcelono, vicprezidanto de Hispana Esperanto-Instituto, redaktoro de la revuo Eŭropa Unio kaj E-instruisto, mortis la 2-an de januaro post longa malsano. Sia filo Alfons Tur estas denaskulo kaj multe aktivas en la kataluna movado.

U[redakti | redakti fonton]

Ŭ[redakti | redakti fonton]

V[redakti | redakti fonton]

W[redakti | redakti fonton]

X[redakti | redakti fonton]

Y[redakti | redakti fonton]

Z[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Federación Española de Esperanto. Junta directiva / Estraro. Kontrolo: 2006-10-07.
  2. Universala Esperanto-Asocio. Kotiz-perantoj. Kontrolo: 2006-10-07.