Pedro Muñoz Seca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Muñoz Seca
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1879 (1879-02-20)
en El Puerto de Santa María
Morto 28-an de novembro 1936 (1936-11-28) (57-jaraĝa)
en Paracuellos de Jarama
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Sevilo vd
Subskribo Pedro Muñoz Seca
Familio
Gefratoj José Muñoz Seca vd
Parencoj Alfonso Ussía vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro MUÑOZ Seca estis hispana komedi-verkisto, kiu naskiĝis en Puerto de Santa María (1879) (provinco Kadizo) kaj estis mortigita en la Mortigadoj de Paracuellos en 1936. Lia ekzekuto ŝuldiĝas al politikaj kialoj. Li estis arestita pro supozata kontraŭo al la respubliko.

Muñoz Seca kreis la subĝenron 'astrakano' karakterizita de ekstrema serĉo de la humureco eĉ perdante la sencon. Li skribis grandan kvanton da teatraĵoj, interalie Anacleto se divorcia filme adaptita en 1950, sed lia plej memorata verko estas 'La venganza de don Mendo' (La venĝo de sinjoro Mendo).

Li estas avo de la verkisto kaj ĵurnalisto Alfonso Usía.