Pedro Nunes (geografo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Nunes (geografo)

Pedro Nunes (latine: Petrus Nonius), naskita en 1502 en Alcácer do Sal (Portugalio), mortinta en 1578 en Coimbra, estis portugala matematikisto, geografo kaj astronomo. Li multe okupiĝis pri la apliko de astronomio por mar-navigado kaj kiel unua uzis la projekcion de Merkator por siaj mapoj, kiuj estis esencaj por la portugalaj esploraj kaj konkeraj ekspedicioj. Li inventis ankaŭ diversajn mezurmetodojn. Portugaloj emas atribui al li la inventadon de la verniero, kiun tamen pretendas ankaŭ la franco Pierre Vernier. Probablas, ke ambaŭ faris plibonigojn al tiu tekniko.

En 1537 li tradukis portugalen la "Traktaton pri la Sfero" de Sacrobosco, la unuajn ĉapitrojn de la "Novaj Teorioj pri la Planedoj" de Purbáquio kaj la unuan libron de Ptolemeo pri geografio. En 1544 li ricevis la matematikan katedron de la universitato de Coimbra, tiutempe la plej alta distingo por matematikisto.

Kiel multaj portugalaj judaj familioj de tiu tempo la familio de Nunes devis konvertiĝi al kristanismo. Liaj gepatroj estis judoj; Pedro Nunes do estis tio, kion oni nomis "nov-kristano". Liaj nepoj Matias Pereira kaj Pedro Nunes Pereira estis kaptitaj, torturitaj kaj kondamnitaj de la inkvizicio. La unua estis malliberigita inter la 31-a de majo 1623 kaj la 4-a de junio 1631, la alia inter la 6-a de junio 1623 kaj 1632 en Lisbono.


Vivo

Pri la infanaĝo de Nunes malmulto estas sciata. Li ĉirkaŭ 15211522 ekstudis en la universitato de Salamanca kaj en la universitato de Lisbono (kiu poste iĝis la universitato de Coimbra) kaj tie en 1525 diplomiĝis pri medicino. En la 16-a jarcento medicino uzis astrologion, tial li studis ankaŭ astronomion kaj matematikon. Pedro Nunes daŭrigis siajn studojn de medicino, sed ankaŭ instruis plurajn fakojn en la universitato de Lisbono, inkluzive de moralo, filozofio, logiko kaj metafiziko. Kiam en 1537 la universitato reiris al Coimbra, li sekvis ĝin por instrui matematikon, kiun postenon li tenis ĝis 1562. Tiu disciplino estis nova en Coimbra; ĝi estis fondita kun la intenco provizi la necesajn teknikajn instruadojn pri navigado, temo tiutempe graviĝanta en Portugalio, kiam la kampo de mara komerco estis esenca por la lando. Matematiko en 1544 iĝis aŭtonoma disciplino. Nunes okupiĝis ne nur pri instruado; en 1529 li estis nomumita reĝa kosmografo kaj en 1547 ĉefa reĝa kosmografo, kio li restis ĝis sia morto.

En 1531 reĝo Johano la 3-a taskis al Pedro Nunes la edukadon de siaj du pli junaj fratoj Luís kaj Henrique. Kelkajn jarojn poste li estis respondeca ankaŭ pri la edukado de la reĝa nepo (kaj estonta reĝo) Sebastião.

Eblas, ke Christopher Clavius dum sia restado en Coimbra partoprenis kursojn de Pedro Nunes kaj estis influata de li en sia laboro.