Pedro Solbes

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pedro Solbes

Pedro SOLBES MIRA, naskiĝinta la 31-an de aŭgusto 1942 en Pinoso, Alikanto, estas hispana politikisto, nuna vicprezidanto de la registaro kaj ministro pri ekonomio kaj financoj. Li interalie estis komisionano en la Eŭropa Komisiono. Pedro Solbes estas membro de la socialisma partio PSOE de Hispanio.

[redakti] Biografio

Pedro Solbes estas doktoro pri Politika Scienco, juristo kaj havas studojn pri Ekonomiko. De 1968 li komencis labori kiel funkciulo en diversaj postenoj en la hispana Ŝtato. Li estis unu el la membroj de la skipo kiu negocis la eniron de Hispanio en la tiam nomatan Eŭropan Komunumon.

Fine de 1985 li estis nomita ŝtatsekretario (vicministro) pri rilatoj kun la Eŭropa Komunumo en la registaro de Felipe González. En 1991 li estis nomita Ministro pri Agrokulturo kaj 1993 kaj la malvenko de sia partio en 1996 li estis Ministro pri Ekonomiko.

En septembro de 1999 li fariĝis ano de la Eŭropa Komisiono Prodi, respondeca pri Ekonomiaj kaj Monaj Aferoj. Dum tiu tempo li ĉefa defio estis la enkonduko de la eŭro.

En 2004, post la venko de José Luis Rodríguez Zapatero en la ĝeneralaj parlamentaj balotoj, Solbes esti nomumita dua vicprezidanto de la registaro, kaj ministro pri Ekonomio kaj Financoj. Kiel komisionanon lin anstataŭis lia sampartiano Joaquín Almunia.

Kiel ministro li sekvis rigoran kapitalistan ekonomilinion, kio foje okazigis polemikojn kun aliaj membroj de la registaro. Tamen, li estis konfirmita de la prezidanto Zapatero, kaj estas verŝajne ke li daŭrigos en sia posteno se lia partio venkas denove en la elektoj de marto 2008.


 
Eŭropa Komisiono (1999–2004: Komisiono Prodi)
Flago de la Eŭropa Unio

Romano Prodi | Michel Barnier - Jacques Barrot | Frits Bolkestein | Philippe Busquin - Louis Michel | David Byrne | Anna Diamantopoulou - Stavros Dimas | Franz Fischler | Neil Kinnock | Pascal Lamy | Erkki Liikanen - Olli Rehn | Mario Monti | Poul Nielson | Loyola de Palacio | Chris Patten | Viviane Reding | Michaele Schreyer | Pedro Solbes - Joaquín Almunia | Günter Verheugen | António Vitorino | Margot Wallström
Ekde la 1-a de majo 2004 aldone: Péter Balázs | Joe Borg | Ján Figeľ | Dalia Grybauskaitė | Danuta Hübner | Siim Kallas | Sandra Kalniete | Markos Kiprianu | Pavel Telička | Janez Potočnik

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj