Peer Gynt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Henrik Klausen kiel Peer dum la premiero en 1876

Peer Gynt ([ˈpeːr ˈɡʏnt], Esperantigite Per Gjunt) estas versa teatraĵo (dramo) de Henrik Ibsen, nomita laŭ sia ĉefa heroo.

Verkita en 1867, la rakonto estas bazita sur norvega popolrakonto, sed Ibsen aldonis multon al la origina motivo. Dramo estas influita de romantismo (precipe per akcentado de la norvega naturo kaj mitologio) kaj ĝi estas tre simboleca, havante multajn signifohavajn nivelojn. La ĉefa temo de la verko estas malsameco de vivvaloroj de unuopaj homoj. Ĝi havas rilaton al Brand, la antaŭa teatraĵo de Ibsen, kaj ĝi devintus krei ĝian artan kontraŭon. Kelkaj motivoj de la verko satirigas konfliktojn en la tiutempa socio.

Pro la specifa versa stilo de Ibsen (la teksto havas formon de foje nur asonancaj tonaj versoj) la tuto iĝis impona, poezia verko.

La unua surscenigo de la dramo okazis en la norvega teatrejo Nationalteatret i Kristiania la 24-an de februaro 1876.

La dramo Peer Gynt estas tradukita al multaj lingvoj, i.a. al Esperanto (far E.A. Haugen).

Ekde 1928 estas en Vinstra en la distrikto Gudbrandsdalen organizata Festivalo de Peer Gynt, konsiderata kiel unu el la plej gravaj kulturaj aranĝoj en Norvegio.

La verko estis multfoje adaptita kaj filmita.

Por la teatraĵo estis verkita ankaŭ akompana scena muziko - krom la plej fama de Edvard Grieg (vidu apartan ĉapitron) kreis ĝin ekz. norvegaj komponistoj Harald Sæverud (1947), Arne Nordheim (1969), Ketil Hvoslef (1993) kaj Jon Mostad (1993-4). Gunnar Sønstevold (1966) estigis muzikon por Peer Gynt kiel baleton.

Muzika suito Peer Gynt[redakti | redakti fonton]

En 1875 Ibsen komisiis al Edvard Grieg verki scenan muzikon al la teatraĵo, kaj tio rezultis en bela muzikverko (nun famega klasikaĵo), kiu multe kontribuis al la posta populareco de la teatraĵo.

La scena muziko estis unuafoje prezentita dum premiero de la teatraĵo. La origina partituro sub op. 23 havis 26 partojn kaj kiel kompleto ĝi estis eldonita nur en 1908, unu jaron post la morto de Grieg, fare de Johan Halvorsen. Tamen poste, ĝis 1980 ĝi estis konsiderata esti perdita, kaj nur tiujare estis denove trovita kaj reeldonita.

En 1888 kaj 1891, Grieg elelektis ok komponaĵojn de la verko por fari el ili du kvarpartajn suitojn.

Suito n-ro 1, Op. 46[redakti | redakti fonton]

  1. Matena humoro (Morgenstemning)
  1. Morto de Oze (Åses død)
  2. Danco de Anitra (Anitras dans)
  3. En la kaverno de la montara reĝo (I Dovregubbens hall)

Peer Gynt montagne thème A.jpg

Suito n-ro 2, Op. 55[redakti | redakti fonton]

  1. Forporto de la fianĉino. Lamento de Ingrid (Bruderovet. Ingrids klage)
  2. Araba danco (Arabisk Dans)
  3. Hejmenreveno de Peer Gynt (Ŝtorma evento surmare) (Peer Gynts hjemfart (Stormful aften på havet))
  4. Kanto de Solveig (Solveigs Sång)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]