Peer Steinbrück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peer Steinbrück
ministroprezidanto de Nordrejn-Vestfalio
Persona informo
Peer Steinbrück
Naskiĝo 10-an de januaro 1947 (1947-01-10) (77-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Kilo vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Subskribo Peer Steinbrück
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • economist vd
Laborkampo ĝenerala ekonomiko • socia sciencopolitiko vd
Aktiva en BonnoDuseldorfoBerlinoLeipzig vd
En TTT Oficiala retejo vd
ministroprezidanto de Nordrejn-Vestfalio
Dum 2002–2005
Antaŭulo Wolfgang Clement
Sekvanto Jürgen Rüttgers
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Peer Steinbrück en 2008

Peer STEINBRÜCK [ŝtajnbrik] estas germana politikisto. Li naskiĝis la  10-an de januaro 1947(nun 1947-01-10) en Hamburgo, do nun estas 77-jara. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis federacia ministro pri financoj en la registaro de Germanio, en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Antaŭe inter 2002 kaj 2005 li estis ĉefministro de la germania federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Li reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia.