La komunumo estas la administra centro de samnoma komunumaro Pegau (germane Verwaltungsgemeinschaft Pegau), kiu krom la teritorio de tiu-ĉi komunumo ankaŭ inkluzivas tiun de la pli malgranda komunumo Elstertrebnitz. Ĝis la 1-a de januaro 2012 la eksa komunumo Kitzen, kies teritorio ekde tiam apartenas al la urbo Pegau, estis plia membro de la komunumaro.
Antaŭ la detruo fare de protestantoj estis surloke la gravega benediktana Monaĥejo Pegau.