Pegoformaj birdoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Pegoformaj)
Saltu al: navigado, serĉo
Pegoformaj birdoj
Dendrocopos medius (Marek Szczepanek).jpg

Mezgranda buntpego
(Dendrocopos medius)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pegoformaj birdoj Piciformes
Meyer & Wolf 1810
Familioj

vidu tekston

Ses familioj de arbaraj birdoj kreas ordon de pegoformaj birdoj de kiuj la plej konataj estas pegoj kaj iliaj proksimaj parencoj. La ordo havas 67 genrojn kun iom pli ol 400 specioj. Ili vivas tutmonde krom Aŭstralio, Antarkto, Madagaskaro kaj kelkaj malgrandaj insuloj.

Ilin karakterizas:

  • longeco de 8 cm ĝis 60 cm
  • pezo de 6 g ĝis 315 g
  • zigodaktila (science zygodaktyla) piedo - enaj fingroj turnitaj reen (en parto de familioj) en resto de familioj turnebla fingro reen
  • monogamio
  • ovometado de 2 ĝis 10 ovojn
  • ambaŭ gepatroj kovas kaj nutras idojn (krom nestoparazitado)
  • ĉiuj nestas en kavoj (arbaraj aŭ teraj)
  • nemigrantaj nur la plej nordaj populacioj vagadas

Specioj estas insekt-, ĉion- kaj fruktmanĝuloj (tukanoj). Anoj de familio de mielindikantoj (Indikatoridae) manĝas abelvakson. Ĉiuj Pegeformaj birdoj havas simile kiel strigoj kaj papagoj, zigodaktilan piedon du fingroj antaŭen kaj du malantauen, ĉi tio estas kutima avantaĝo por birdoj kiu multe da tempo pasigas sur arbotrunkoj. La plej proksimaj parencoj estas paseroformaj birdoj kaj koracioformaj birdoj.

Klasifikado [redakti]

Ordo:Pegoformaj birdoj ( Piciformes)

  • Subordo: Galbulae


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio