Peipsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Peipsi järv
Чудское озеро
Peipus
Satelita foto
Satelita foto
Situo Estonio, Rusio
Koordinatoj 58°41′N 27°29′O  /  58.683°N, 27.483°O / 58.683; 27.483 (Peipsi)Koordinatoj: 58°41′N 27°29′O  /  58.683°N, 27.483°O / 58.683; 27.483 (Peipsi)
Ĉefaj fontoj Riveroj Emajõgi, Velikaja
Ĉefaj elfluoj Rivero Narva
Areo de la baseno 47800 km²
Landoj de la baseno Estonio, Rusio, Latvio, Belorusio
Surfaca areo 3555 km²
Averaĝa profundo 7 m
Maksimuma profundo 12,9 m
Akva volumeno 25 km³
Borda longo1 520 km
Surfaca alto 30 m
Insuloj Piirissaar
Setlejoj Mustvee, Kallaste
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
v  d  r
Information icon.svg

Peipsi (estone: Peipsi järv, ruse: Чудское озеро (Ĉudskoje Lago), germane: Peipussee) estas granda purakva lago sur limo inter Estonio kaj Rusio en norda Eŭropo.

Ĝi estas la kvara plej granda lago en Eŭropo, post la Ladoga lago kaj Onega lago en Rusio norde de Sankt-Peterburgo, kaj Vänern en Svedio. La sekvaj laŭ grandeco estas lagoj Saimaa kaj Inari en Finnlando.