Pekanbaru
Pekanbaru estas metropolo kaj universitata urbo en Indonezio, kie estas provinca ĉefurbo. La urbo ricevis premion pri "pura urbon" en 2006 kaj en la sekva jaro. Nur la aero estas malpura pro la oftaj arbarofajroj.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 00°32′00″S 101°27′00″O / 0.533333°S, 101.45°OKoordinatoj: 00°32′00″S 101°27′00″O / 0.533333°S, 101.45°O
- Areo: 633 km²
- Supermara alteco: 5-11 m
- Loĝantaro: 903.902 en 2010
- Poŝtkodo: 28131
- Horzono: UTC + 7 h
- Telefonprefikso: 0761
Geografio [redakti]
Pekanbaru situas sur ebenaĵo preskaŭ en geografia centro de Sumatro laŭ rivero Siak.
Historio [redakti]
Pekanbaru fondiĝis en 1784. En la 19-a jarcento apude plantejoj pri kafo viciĝis kaj la urbo partoprenis en liverado de diversaj varoj al la maro. Petrolo estis malkovrita en la regiono en la 1930-aj jaroj, la ekonomio de Pekanbaru dependis de la naftoenspezoj.
Trafiko [redakti]
Pekanbaru havas internacian flughavenon. Voje estas bona kontakto kun la marhaveno.
Klimato [redakti]
Pekanbaru havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas, oni mezuras jare po 2580 mm-ojn. La temperaturo estas konstanta kaj varias inter 23-31 ° C.
Ekonomio [redakti]
Pekanbaru estas administra centro de naftoindustrio.