Pelaga kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pelaga kormorano
Pelaga kormorano, nereprodukta plenkreskulo (probable P. p. resplendens) flugante ĉe rokaĵo Morro (Kalifornio, Usono)
Pelaga kormorano, nereprodukta plenkreskulo (probable P. p. resplendens) flugante ĉe rokaĵo Morro (Kalifornio, Usono)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. pelagicus
Phalacrocorax pelagicus
(Pallas, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pelaga kormorano (Phalacrocorax pelagicus), konata ankaŭ kiel Bairda kormorano, estas malgranda membro de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj. Analoge al aliaj malgrandecaj kormoranoj, ĝi estas nomata ankaŭ Pelaga tufkormorano foje. Tiu marbirdo loĝas laŭlonge de la marbordoj de norda Pacifiko; dum vintro ĝi povas ankaŭ troviĝi en malferma oceano.[1]

Nune multaj fakuloj favoras disigon de la "rubuja genro" Phalacrocorax. Tiukaze, la Pelaga kormorano probable estu lokita en Compsohalieus.[2]

Aspekto

Nereprodukta plenkreskulo P. p. resplendens ĉe rokaĵo Morro (Kalifornio, Usono.

Tiu estas malgrandeca kormorano kiu estas 63 al 89 cm longa, kun enverguro de ĉirkaŭ 1 metro kaj pezo de 1474-2438 g se plenkreska. Plenkreskuloj en nereprodukta plumaro estas tutnigra kun metaleca irizeco. En reprodukta plumaro kreskas du mallongaj krestoj (unu kapopinte kaj unu ĉe la nuko), blankaj areoj en femuroj, kaj disaj blankaj harplumoj en la kapo kaj la kolo. La longa fajna beko kaj la grandaj piedoj kun retecaj fingroj estas nigraj la tutan jaron, dum la makulo de malhela nuda senpluma haŭtaĵo ĉirkaŭokula iĝas tre magenta en la reprodukta sezono.[1]

Maskloj kaj inoj ne diferencas laŭ aspekto, kvankam tiuj lastaj estas iome pli malgrandaj. Nematuruloj ne havas irizecon kaj estas malhelbrunaj, grade al iome pli helbrunaj sube.[1]

La tre simpatria Ruĝvizaĝa kormorano (P. urile) aspektas tre simila. Reproduktaj plenkreskuloj estas tre facile apartigitaj pro la kvanto de nuda vizaĝa haŭtaĵo, kiu rimarkinde ne etendas trans la okulo ĉe P. pelagicus, sed etendas sub la beko kaj sube kaj trans la okulo ĉe P. urile; tiu lasta specio havas ankaŭ pli grandajn krestojn. Junuloj kaj nereproduktaj plenkreskuloj de ambaŭ specioj estas ofte nedistingeblaj eĉ al trejnitaj observantoj, se ili ne povas esti observataj deproksime aŭ en miksitaj aroj. En la unua kazo, la granda nuda vizaĝa "masko" kaj la hela beko de P. urile povas esti facile rekonataj, en la lasta kazo ties grando (kvankam masklo de Pelaga kormorano povas esti tiom granda kiom ino de Ruĝvizaĝaj kormoranoj). Malkiel ĉe la Ruĝvizaĝa kormorano, tiu ĉi specio kutime alvokas antaŭ ekflugi, pli precize dum la reprodukta sezono. Dum pariĝadaj ceremonioj, la nestomaterialo estas tipe formovigita (kion P. urile povus ne fari) kaj la maskloj ŝajne ne skuas siajn kapojn antaŭ la inoj kiel maskloj de P. urile faras. Aliaj nordpacifikaj kormoranoj kaj tufkormoranoj estas pli grandaj, kun pli dikaj bekoj aŭ ne havas la blankajn areojn de la femuroj dum la reprodukta plumaro.[3]

Teritorio kaj ekologio

La Pelaga kormorano loĝas en marbordoj kaj nerita zono de Norda Pacifiko. Ties teritorio en Nordameriko etendas el Alasko al la Kalifornia Duoninsulo en Meksiko. Ĝi krome troviĝas en la Aleutoj kaj aliaj insuloj de la Beringa Markolo, kaj el Rusia For-orienta Ĉukotko tra Saĥaleno suden al Kamĉatko, kaj laste al Kiuŝuo en plej suda (sed ne en resto de) Japanio. La ĉearkta populacio estas migranta, dum la birdoj el regionoj kaj moderklimataj kaj subtropikaj nur disiĝas loke post reproduktado, sed eĉ tiuj aziaj birdoj povas atingi ĈinionKoreion. Vagantoj estis registritaj en Havajo.[1]

Pelagaj kormoranoj (supozeble P. p. resplendens) ĉe la Kicapa Duoninsulo (Vaŝingtonio, Usono) plumaranĝanta post fiŝkaptado. Notu sintenon de etendaj flugiloj de la birdo centra.

Surtere, la Pelaga kormorano estas tre mallerta kaj piediras per la rekta sinteno tipa de suloj escepte la anhingoj; post surteriĝo ili ofte gratas la grundon, tipe de kormoranoj. Kiam ili sentiĝas minacataj, ili lanĉas siajn bekojn al entrudulo, skuas siajn kapojn kaj faras gargarajn bruojn.

Tiu birdo manĝas per naĝado por loki predon, poste plonĝado kaj irado post tiu se subakve, elpelata de siaj piedoj kaj kondukita per flugiloj. Ili povas plonĝi tiom profunde kiom ĝis 30 m por manĝi sube aŭ ĉe la marofundo. Tipaj ĉasejoj estas ŝirmaj insuletoj kaj golfetoj; ĉefe for de la reprodukta sezono ili povas esti vidataj fiŝkaptantaj fore en la maro. Ili preferas ĉasi ĉe ejoj de algoj aŭ inter rokoj. Tipaj predoj estas malgrandecaj, fundoloĝantaj neariĝantaj fiŝoj, kiaj la sablofiŝoj de la genro Ammodytes, kotedoj, foledoj kaj rokofiŝoj de la genro Sebastes. Krom fiŝoj ili manĝas ankaŭ, malgrandajn krustulojn – pli precize salikokoj. Oni observis ilin aliĝantaj al miksitaj kunmanĝantaroj irantaj post fiŝaroj de junaj pacifikaj haringoj (Clupea pallasii). Kiel ĉe ĉiuj kormoranoj, pro resta uropiga glando ties plumaro ne estas kontraŭakva. Tile la birdoj devas reveni al sekura loko post manĝi por plumaranĝado kaj sekigado de siaj plumoj, tipe adoptante sintenon kun etendaj flugiloj.[4]

Plenkreskulo ĉeneste en San Luis Obispo (Kalifornio), Usono.
Patro kun proksimume unumonataj idoj ĉeneste.

La Pelaga kormorano reproduktiĝas ĉe rokaj marbordoj kaj insuloj. Ili ne formas grandajn koloniojn, sed pli malgrandaj grupoj povas nestumi kune. Ĉe kelkaj kazoj tiuj birdoj alternas inter du aŭ tri nestolokoj en regiono el unu jaro al alia. La nesto estas konstruita sur klifa surfaco, kutime sur kornico, malpli ofte ĉe fendoj aŭ kavoj. La nesto estas konstruita el fibraj plantoj, kiaj herbojalgoj, kaj kunigitaj per la proprabirda guano. Post kiam la birdoj trovis taŭgan nestolokon, ili tendencas resti fidela al tiu por la resto de sia vivo. La nesto estas riparita kaj plibonigita en ĉiu sezono se necese; tiele ĝi povas kreski ĝis 1.5 m profunde.[1]

Maskloj serĉanta partneron aŭ seksoligon faras prilaboritan ceremonian memmontradon, kiel estas tipa ĉe Pelikanoformaj birdoj. Kiel ĉe ĉiuj kormoranoj, tio inkludas etendon de la gorĝosako kun la hioido kaj ripetata "oscedado"; kiel ĉe multaj sed ne ĉe ĉiuj kormoranoj, ankaŭ la memmontrado de la Pelaga kormorano inkludas krome kolarkigadon kaj skuadon, kun subita fermo kaj posta malfermo de flugiloj por montri la blankajn femurmakulojn. Dum la "osceda" memmontrado, la kapo iras reen kaj oni elsendas alvokojn kiuj diferencas intre maskloj kaj inoj; tamen kiam la birdoj surteriĝas, maskloj kaj inoj elsendas identan alvokon. Alimomente, la memmontrado estas farata silentece.[5]

La ino demetas ĝenerale inter 2 kaj 5 ovojn, plej ofte 3 aŭ 4, sed oni registris eĉ ovarojn de ĝis 7 ovoj. La kovado daŭras 3 semajnojn al unu monato. Je eloviĝo la idoj pezas ĉ 35 g kaj estas nudaj (senplumaj), sed tuj kreskas al ili fulgogriza lanugo. En normalaj jaroj, ĉiuj idoj de tipa ovaro povas esti zorgita sukcese, sed malpli ol 4 rare elnestiĝas. Aliflanke, dum nefavoraj fazoj de la Pacifika jardeka oscilado, plej paroj sukcesas produkti nur du idojn maksimume. Ili atingas seksan maturecon post du jaroj, kaj oni registris maksimuman aĝon de preskaŭ 18 jaroj en naturo.[6]

Tiu nombra kaj disvastigata specio ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN. La kerno de ties populacio troviĝas en relative neatingeblaj akvoj de la regiono de la Beringa Maro; el kiuj ĉirkaŭ 50,000 reproduktiĝas en la Kuriloj, la insuloj de la Beringa Maro, kaj la usona subŝtato Alasko kaj ties marbordaj insuloj (inklude la Aleutoj). Ĉirkaŭ 25,000 reproduktiĝas suden ĉe la marbordo de Pacifiko de Nordameriko, el kiuj ĉirkaŭ 60% troviĝas en Kalifornio. Lokaj populacioj povas suferi pro tempa naftoverŝado, kaj je pli granda skalo pro konkurenco kun la perretaj fiŝbredejoj kaj dronado en ties retoj kiuj limigas ties nombrojn.[1]

La akantocefala parazito Andracantha phalacrocoracis estis priskribita el tiu ĉi kormorano.[7]

Taksonomio kaj sistematiko

La familio de kormoranoj nome Falakrokoracedoj estis tradicie inkludita – kiel ĉiuj aliaj birdoj kun tute retecaj piedfingroj – ene de la Pelikanoformaj. Sed la pelikanoj (nome familio Pelikanedoj) estas fakte pli proksimaj parencoj de cikonioj (nome Cikoniedoj) ol de kormoranoj. Tiele oni proponis separon de la Falakrokoracedoj kaj ties parencoj kiel ordo Falakrokoracoformaj.[8]

La tre simpatria Ruĝvizaĝa kormorano (P. urile, montrita ĉi tie en reprodukta plumaro) estas la frata specio de la Pelaga kormorano.

Tiu specio estas ĉi tie lokita en tiu ĉioenhava genro Phalacrocorax. Modernaj fakuloj ĝenerale ne kuraĝas unuigi ĉiujn kormoranojn en unu "rubuja genro", sed oni ne publikigis ĝeneralan revizion kiu havu filogenetikan agnoskon. Kvankam oni proponis lokigon de la Pelaga kormorano en Stictocarbo ekzemple, tio estas tre certe malprava, ĉar tiu ĉi specio estas neniel tre proksime rilata al la Punktokormorano (P. punctatus), nome la tipa specio de Stictocarbo. Simile, Leucocarbo povus aludi al la grupo ĉirkaŭ la komplekso de la Imperia tufkormorano (P. atriceps), kiu loĝas en la mala pinto de la tero el P. pelagicus. La supozata subfamilio de “klifaj tufkormoranoj” nome Leŭkokarbonenoj estas tute parafiletika kaj ne povas esti akceptata kiel origine ĉirkaŭskribita. Se subfamilioj estas akceptotaj en la Falakrokoracedoj, la Pelaga kormorano kaj ties parencoj irus en la Falakrokoracenoj kiel plej el la kormoranoj kaj tufkormoranoj de la Norda Hemisfero, dum la Leŭkokarbonenoj inkludus ĉefe taksonoj de la Suda Hemisfero .[9]

Fakte la ĝusta genronomo de la Pelaga kormorano, se Phalacrocorax estus partigita, estus Compsohalieus. Tiu nomo aplikiĝus al la grupo ĉirkaŭ ties tipospecio (nome la Penika kormorano, P. penicillatus). Tiu estas klado de Norda Pacifiko, kiu krom la Penika kormorano kaj la Pelaga kormorano, inkludas ankaŭ la specion de la Ruĝvizaĝa kormorano (P. urile) kaj probable ankaŭ la formortintan specion de la Okulvitreca kormorano (P. perspicillatus). Ili ĉiuj havas nigrajn piedojn, kaj en reprodukta plumaro kreskas blankaj fadenplumojn sur sia kapo aŭ kolo, kaj kutime ankaŭ du kapokrestoj kaj blankaj femuromakuloj kiel ĉe tiu ĉi specio. Ili kunhavas ankaŭ la malantaŭan kaposkuadon dum la "oscedado" kaj la rapidan flugilfrapadon dum la pariĝada ceremonio. Inter la grupo Compsohalieus, la Ruĝvizaĝa kormorano estas la frata specio de P. pelagicus. Krom simileco, tiuj du specioj ankaŭ "oscedadas" multajn fojojn laŭvice anstataŭ fari memmontradon unufoje, skuas siajn korpojn antaŭ ekflugi dum la pariĝado, kaj la masklaj kaj inaj post-surterigaj alvokoj estas identaj. Ankaŭ la reagoj al minacoj estas apomorfio de tiuj du specioj.[10]

Ties tradicia scienca nomo estas laŭvorte latinigita antikva greka ekvivalento de la komuna nomo: Phalacrocorax estas antikva termino por kormoranoj; laŭvorte ĝi signifas "kalva korako", el falakrós (φᾶλακρός, "kalva") + kórax (κόραξ, "korako"). pelagicus estas kiel "pelaga" devenas el pelágios (πελᾶγιος, "el malferma maro"). Compsohalieus, dume, signifa "eleganta fiŝkaptisto"; ĝi devenas el kompsós (κομψός, "eleganta" aŭ "pura") + (h)alieus[11] (ἇλιεύς, "fiŝkaptisto").[12]

Subspecioj

Oni agnoskas du subspeciojn ĝenerale. La diferenco inter ili estas ioma kaj ĝenerale kongruas kun la Regulo de Bergmann:[1]

  • Phalacrocorax pelagicus pelagicus Pallas, 1811 – Norda pelaga kormorano. NOk Pacifiko orienten al S Alasko. La plej granda subspecio (sed vidu sube).
  • Phalacrocorax pelagicus resplendens Audubon, 1838 – Suda pelaga kormorano. Brita Kolumbio al NOk Meksiko. La plej malgranda subspecio.

La Amĉitka kormoranoKenjona tufkormorano (P. kenyoni) estas supozata specio kiu estis supozeble tre proksime rilata al la Pelaga kormorano. Ĝi estis priskribita el la ostoj de tri individuoj kaptitaj en fiŝkaptadaj retoj fine de la 1950-aj jaroj ĉe la haveno Konstantino en Amĉitko en la Aleutoj. La specifa nomo kenyoni honoras al usona funkciulo kaj biologo Karl W. Kenyon, kiu kolektis la tipan specimenon USNM 431164 de 22a Februaro 1959. Kelkaj ostoj el prahistoria sambakio de Amĉitko estis atribuitaj ankaŭ al tiu taksono. Ĉar oni ne vidis vivantajn distingajn kormoranojn en ĵusaj jaroj en Amĉitko, oni supozis ke la Kenjona tufkormorano iĝis formortinta en la 1960aj-1970aj jaroj (kaj marpoluado kaj troa fiŝkaptado estus eblaj tialoj).[13]

Tamen, sekva analizo de pli granda nombro de komparaj specimenoj de la Pelaga kormorano – ĉefe el birdoj kiuj iĝis viktimo de la naftoverŝado el Exxon Valdez – determinis, ke la ostoj estis atribueblaj al malgrandaj inoj de tiu lasta specio, kaj ke ties ŝajna distingeco rilatis al tio ke la origina modela analizo estis misfarita pro nesufiĉa kvanto de specimenoj. Priserĉistoj trovis ankaŭ ke male al tio ĝenerale supozita, la Pelagaj kormoranoj el la Aleutoj estis ĝenerale malgrandaj birdoj – male al okcidentalaskaj individuoj, kiuj estas kutime tre grandaj. Se la aleuta populacio estos konsiderata distinga subspecio, la nomo kenyoni estu aplikata. Verigo de la subspecia statuso postulus analizojn de DNA tamen, ĉar la diferencoj en morfologio ne estas tiom grandaj kaj estas multe granda variado inter individuoj.[14]

La 20an de julio 2003, dum enketo de USFWS tri malgrandaj Pelagaj kormoranoj kies bekoj aspektis ruĝaj estis registritaj ĉe Kavo Karab en la insulo Agattu. Eble temis pri kenyoni, sed oni ne povis determini ĉu la bekokoloro distingas la supozitan subspecion aŭ temas pri simpla mutacio. La grandaj birdoj el la regiono de Marbrako de Princo Vilhelmo estis iam nomataj P. p. robustus, sed ne estas konsiderataj distingaj nune. Ĉar ŝajnas esti almenaŭ 2 rekoneblaj kaj alopatriaj grandogrupoj nur en la norda subspecio, necesas klare pli da studado.[15]

Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

  • AnAge [2009]: Phalacrocorax pelagicus life history data. Konsultita 2009-SEP-12.
  • Byrd, G.V. & Williams, J.C. (2004): Cormorant surveys in the Near Island Group, Aleutian Islands, Alaska in July 2003 with notes on other species. U.S. Fish and Wildlife Service Reports ANMWR 03/13.
  • Christidis, Les & Boles, Walter E. (2008): Systematics and Taxonomy of Australian Birds. CSIRO Publishing, Collingwood, Victoria, Australia. ISBN 978-0-643-06511-6 resumo ĉe Google Books
  • Fuller, Errol (2000): Extinct Birds (2nd ed.). Oxford University Press, Oxford, New York. ISBN 0-19-850837-9
  • Hobson, K.A. (1997): Pelagic Cormorant (Phalacrocorax pelagicus). In: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 282. The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & The American Ornithologists' Union, Washington, D.C. Reta versio, konsultita 2006-OKT-10. COI:10.2173/bna.282 (HTML resumo, subskribo nepra por plena teksto)
  • Kennedy, Martyn; Spencer, Hamish G. & Gray, Russell D. (1996): Hop, step and gape: do the social displays of the Pelecaniformes reflect phylogeny? Animal Behaviour 51(2): 273-291. doi 10.1006/anbe.1996.0028 (HTML resumo) Erratum: Animal Behaviour 51(5): 1197. doi 10.1006/anbe.1996.0124
  • Kennedy, M.; Gray, R.D. & Spencer H.G. (2000): The Phylogenetic Relationships of the Shags and Cormorants: Can Sequence Data Resolve a Disagreement between Behavior and Morphology? Molecular Phylogenetics and Evolution 17(3): 345-359. doi 10.1006/mpev.2000.0840 plena teksto en dosierformo PDF
  • Monteiro, Cassandra M.; Amato, José F.R. & Amato, Suzana B. (2003): A new species of Andracantha Schmidt (Acanthocephala, Polymorphidae) parasite of Neotropical cormorants, Phalacrocorax brasilianus (Gmelin) (Aves, Phalacrocoracidae) from southern Brazil. Revista Brasileira de Zoologia 23(3): 807-812 [angla kun portugala resumo]. COI:10.1590/S0101-81752006000300027 plena teksto en dosierformo PDF
  • Orta, Jaume (1992a): 12. Pelagic Cormorant. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Volume 1: Ostrich to Ducks): 346, plate 22. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Orta, Jaume (1992b): Family Phalacrocoracidae (Cormorants). In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Volume 1: Ostrich to Ducks): 326-353, plates 22-23. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Rohwer, Sievert; Filardi, Christopher E.; Bostwick, Kimberly S. & Peterson, A. Townsend (2000): A critical evaluation of Kenyon's Shag (Phalacrocorax [Stictocarbo] kenyoni). Auk 117(2): 308–320. plena teksto en dosierformo PDF
  • Siegel-Causey, Douglas (1988): Phylogeny of the Phalacrocoracidae. Condor 90(4): 885–905. plena teksto en dosierformo DjVu plena teksto en dosierformo PDF
  • Siegel-Causey, Douglas (1991): Systematics and biogeography of North Pacific shags, with a description of a new species. Occasional Papers of the University of Kansas Museum of Natural History 140: 1–17. plena teksto ĉe Internet Archive
  • Siegel-Causey, Douglas; Lefevre, C. & Savinetskii, A.B. (1991): Historical diversity of cormorants and shags from Amchitka Island, Alaska. Condor 93(4): 840–852. plena teksto en dosierformo DjVu plena teksto en dosierformo PDF
  • Woodhouse, S.C. (1910): English-Greek Dictionary - A Vocabulary of the Attic Language. George Routledge & Sons Ltd., Broadway House, Ludgate Hill, E.C. Searchable JPEG plena teksto


  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Orta (1992a)
  2. Siegel-Causey (1988), Kennedy et al. (2000)
  3. Siegel-Causey (1991), Orta (1992a), Kennedy et al. (1996)
  4. Orta (1992a,b), Kennedy et al. (1996)
  5. Kennedy et al. (1996)
  6. Orta (1992a), AnAge [2009]
  7. Monteiro et al. (2003)
  8. Christidis & Boles (2008)
  9. Orta (1992a), Siegel-Causey (1988), Kennedy et al. (2000)
  10. Orta (1992a,b), Kennedy et al. (1996, 2000)
  11. Moderna greka: aliéas (αλιέας)
  12. Woodhouse (1910)
  13. Siegel-Causey (1991), Siegel-Causey et al. (1991), Fuller (2000): p.382
  14. Rohwer et al. (2000)
  15. Hobson (1997), Rohwer et al. (2000), Byrd & Williams (2004)