Pelageja Fjodorovna Ŝajn
| Pelageja Fjodorovna Ŝajn | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Pelageja Fjodorovna Ŝajn | |
| Dato de naskiĝo | 1894 | |
| Loko de naskiĝo | Popovo-Ostanin | |
| Dato de morto | 27-a de aŭgusto 1956 | |
| Loko de morto | Moskvo | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 62 | |
Pelageja Fjodorovna Ŝajn, ruse Пелагея Фёдоровна Шайн (naskiĝis en 1894 en Popovo-Ostanin, mortis la 27-an de aŭgusto 1956 en Moskvo) estis soveta astronomino. Naskita Pelageja Fjodorovna SANNIKOVA (Пелагея Фёдоровна Санникова), ŝi edzigis la sovetunian astronomon Grigorij Abramoviĉ Ŝajn.
Ŝi lernis pri matematiko kaj fiziko en la porvirina universitato Kurso Bestuĵev en Sankt-Peterburgo. En 1918 ŝi instruis matematikon en sia nasiĝa distrikto. Ŝi poste instaliĝis en Tomsk, kie ŝi renkontris sian ontan edzon, la astronomon Grigorij Abramoviĉ Ŝajn.
En 1921 ŝi dungiĝis en la observatorio Pulkovo. En 1925 ŝi iris en la Simeizan observatorion, tie ŝi kun-malkovris la kometon 61P/Shajn-Schaldach, malkovris 150 novajn variantajn stelojn kaj 19 asteroidojn.
La Minor Planet Center kreditis ŝin pri siaj astronomiaj malkovroj sub la nomo P. F. Shajn, ŝia familinomo estas foje transskribita Schajn.
La asteroido 1190 Pelagia estis tiel nomata en ŝia honoro[1].