Pelargonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pelargonium)
Pelargonium zonale

La pelargonio (Pelargonium) estas plantgenro el la familio de geraniacoj. Ĝi similas al la geranio.

La genro entenas 28 ĝis 300 speciojn, kiuj originas ĉefe el Suda Afriko kaj apartenas al la kaba flaŭro. Kelkaj specioj kreskas en Namibio, Tanzanio, Eritreo aŭ sur la insuloj Sankta Heleno kaj Tristan da Cunha. Pelargoniojn oni trovas ankaŭ en Aŭstralio, kio pruvas ke la genro estas tre praa.

La pelargonio havas unusimetrian floron kun 5 petaloj kaj 7 fekundaj stamenoj.

La floroj de geranio estas aktinomorfaj, havante 5 petalojn kaj 10 fekundajn stamenojn.

Specioj[redakti | redakti fonton]

  • Pelargonium elegans
  • Pelargonium colyledonis
  • Pelargonium australe
  • Pelargonium reniforme
  • Pelargonium echinatum
  • Pelargonium oblongatum
  • Pelargonium pulchellum
  • Pelargonium crithmifolium
  • Pelargonium lobatum
  • Pelargonium spinosum
  • Pelargonium tetragonum
  • Pelargonium tenuicaule
  • Pelargonium longicaule-angustipetalum
  • Pelargonium caylae

kaj multaj aliaj

Jenaj specioj estas uzataj kiel potplantoj:

Ekzistas multege da kulturvarioj de la 3 specioj.

Sekcioj de la genro Pelargonio[redakti | redakti fonton]

Pro la granda kvanto de la specioj oni dividas la genron en 16 sekcioj

Fonto[redakti | redakti fonton]

Utrecht, A. (2011) Die "Wilde Malve" aus Südafrika", in DEGA Produktion Handel 9, S. 29 bis 31 (germanlingva)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]