Pelasgoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la pelasgaj landoj.

Laŭ la nomo Pelasgoj (el la greka Πελασγοί Pelasgoí[1]) multaj verkistoj de la Antikva Grekio aludis la popolojn kiu antaŭis la helenojn en Grekio. Dum tiu periodo multaj situoj nomiĝis tiel, kaj en la kontinenta Grekio, kaj en Kreto kaj aliaj insuloj ĉe la Egea Maro. Tiuj popoloj paroladis unu aŭ diversajn lingvojn, kiuj tiam oni klasigis kiel fremdaj rilate al la greka lingvo, kvankam multaj verkistoj konsideris la pelasgojn kiel grekoj. Tradicie oni pensis ke la plimulto de la grekaj regionoj iam estis loĝataj de la pelasgoj, kaj poste helenoj reloĝigis ilin. Etne, en tiuj regionoj loĝadis la parolantoj de la antikva orient-helena lingvo, kiujn oni nomis ionoj.

Ankoraŭ la klasifikado de la pelasgiaj lingvoj estas enigmo, kaj oni nur povas studi ilin per la ne-grekaj nuancoj de la greka lingvo, la rilatoj inter ili (kaze ke ne temis pri nura lingvo) kaj la similecoj inter la pelasgoj kaj la unua loĝantaro de la lando. Pri tio ekzistas multaj nuntempaj teorioj, kelkaj tro naciismaj[2], kaj pro tio ne tre objektivaj.

Dum la 19-a jarcento, oni trovis diversajn objektojn en arkeologiaj prifosoj organizataj en regionoj tradicie loĝataj de la pelasgoj (Tesalio, Atiko, Lemnoso i.a.). Arkeologiistoj priskribis tiun kulturon kiel neolitika (en Sesklo kaj Dimini), heladia periodo (minioj) aŭ eĉ last-heladia periodo (Mikeno). Laŭ la materialo elfosita el la arkeologiaj kampoj oni povas aserti ke la pelasgoj estis antaŭ-greka tribo, aŭ almenaŭ etno simila al la greka.

Oni ankaŭ uzis la vorton «pelasgo» por aludi la autoktonan loĝantaron de la Egeaj regionoj, kaj ĝian kulturon antaŭ la alveno de la greka lingvo[3].

Etimologio

La etimologio de la vorto Pelasgoí ne estas klara. Malnova teorio rilatis ĝin al pelargos (cikonio), kaj pledas ke la pelasgoj migris kiel tiuj birdoj, eble ekde Egiptio, kie ili nestis[4]. Aristofano fakte ludis per tiu etimologio en sia teatraĵo Birdoj: unu el la leĝoj de la «cikonioj» en la komedia aera lando de la «kukoloj» (li aludis la atenan kredon pri ke ili devenis de la pelasgoj) estas tiu, kiu devigas la plenkreskajn cikoniojn subteni iliajn gepatrojn per migrado al aliaj landoj kaj partoprenado en militoj[5].

Gilbert Murray proponis ke la vorto devenas el pelas gē, proksimanajbara lando (el πέλας, proksimeco). Laŭ tio, pelasgo signifus «popolo pli proksima al la invadaj grekoj»[6]. Krome, Julius Pokorny[7] devenigas la vorton pelasgoi el *pelag-skoi (loĝanto de ebenaĵo, pli precize de la Tesalia ebenaĵo). La hindeŭropa radiko estus *plāk- (ebena), kaj Pokorny priskribas antaŭan devenadon[8]. Laŭ li, se la pelasgoj ne estis hindoeŭropanoj, tiun vorton uzis la helenoj por nomigi ilin.

La antikva greka vorto por maro, pelagos, devenus el la sama radiko, *plāk-, same kiel la doria plagos (flanko). Pro tio, laŭ Klein la vorto *pelag-skoi simple difinis marajn homojn, kie maro samsignifis ebenaĵon[9]. Tiu teorio postulas ke la hindoeŭropanoj ne havis vorton por maro, tial kial ili de ĉiam loĝis landinterne, kaj pro tio ili uzis la saman vorton per kiu ili nomis ebenaĵon.

Pelasgoj en literaturo

La mencioj al pelasgoj en literaturo okazis dum la klasika greka periodo, kiam la verkistoj legis antaŭajn verkojn pri la afero. Pro tio, literaturo ne taŭgas por klarigi la enigmojn pri la lingvo kaj kulturo de tiu popolo, sed por iomete pli scii pri la vidpunktojn de tiamaj grekoj, kaj sufiĉe rimarki la problemojn, kiujn la lingvosciencistoj havis dum sia laborado. La kompara filologa studado de tiu epoko komencis dum la Viktoriana epoko, per la plendetala eseo de William Ewart Gladstone[10], kiu fakis pri klasikaj kulturoj. Li priskribis preskaŭ ĉiujn menciojn al la pelasgoj en helena literaturo, sed sen havi pli antikvajn skribaĵojn, nur arkeologio kaj similaj sciencoj kapablos daŭrigi la studadon.

Homero

Estas en la Homera poemaro kie aperas unuafoje mencio al la pelasgoj. En sia Iliado la poeto asertas ke ili estis aliancanoj de Trojo, kaj mencias ilin inter la helespontaj urboj kaj trakianoj el sudorienta Eŭropo[11]. Homero nomis ilian urbon aŭ komarkon «Larisa»[12], kaj priskribis ĝin kiel fruktodona kaj ĝian loĝantaron kiel tre lertaj lanciistoj. Ankaŭ mencias la pelasgajn komandantojn: Hipotoo kaj Pileo, filoj de Leto kaj nepoj de Teŭtamo. Krome, la Odiseado mencias kelkajn pelasgojn en Kreto[13].

La Iliado ankaŭ aludas «Pelasgan Argolandon»[14], kiu tre eble temas pri ebenaĵo en Tesalio[15], kaj «Pelasgan Zeŭson», kiu regas kaj loĝas en Dodono[16] kaj pro tio eble temas pri la Orakolo de Epiro. Tamen, nenie en la verko oni mencias la verajn pelasgojn: la mirmidonoj, helenoj kaj aĥeoj kiuj loĝis precize en Tesalio, kaj la seloj, kiuj loĝis ĉirkaŭ Dodono. Ĉiuj el ili batalis por la greka flanko.

Post-Homeraj poetoj

Tesalia Ebenaĵo, okcidente de la klasika Pelasgiotis, sed en la origina lando de la pelasgoj. Ankaŭ la montaro Pindo kaj la rivero Peneo videblas.

Heziodo nomis la orakolon de Dodono, dediĉita al kverko, «pelasgan sidejon»[17], kaj tio klarigas iomete pri la Pelasga Zeŭso de Homero. Ankaŭ asertas ke Pelasgo (antikve greke, Πελασγός, la samnoma praulo de la pelasgoj) estis la patro de Likaono, reĝo de Arkadio[18].

Azio de Samoso priskribas Pelasgon kiel la unua homo, naskiĝita el la tero[19].

En la verko de Esĥilo Petegantinoj, la danaidinoj forfuĝis el Egiptio kaj petas gastigadon al reĝo Pelasgo de Argo, asertante ke ili troviĝas en Strumo, inter Perrebia norde, la tesalia Dodono kaj la flankoj de Pinda Montaro okcidente kaj la marbordo oriente[20], tio estas, lando kiu inkluzivas la klasikan Pelasgiotis-n, eĉ iomete pli. La suda landlimo ne estas menciita, tamen oni diris ke Apiso alvenis al Argo tra la Naŭpakto[21], kaj laŭ tio Argo inkludis la tutan orienton de Grekio, de la norda Tesalio ĝis la peloponeza Argo, kien verŝajne alvenis la Danaidinoj. Laŭ li, Pelasgo estis filo de Palektono (malnova tero), tio estas, naskita de la Tero.

La Danaidinoj nomas la landon «montaro de Apiso», kaj asertas ke al ĝi apartenas la karbana audan[22] (en dora dialekto). Tio tradukeblas kiel fremda akcento, sed Karba (kie loĝas la Karbanoi), ne estas greka vorto. Ili konfirmas deveni el la antikva Argo, el malhela raso (melanthes ... genos)[23], kaj Pelasgo konfesas ke la lando estis iam nomita Apia (lando de Apiso), sed komparas ilin kun la virinoj de Libio kaj Egipto[24] kaj volas scii kiamaniere ili povis deveni el Argo. La Danaidinoj respondis ke ilia praulino estis Ioa. En netrovata verko, Danaidinoj, Esĥilo identigis la devenan landon de la pelasgoj kun la regiono ĉirkaŭ Mikeno[25].

Ankaŭ en netrovata verko, Inaĥo, ĉi tiu de Sofoklo[26], Inaĥo estis priskribita kiel la plej granda el la landoj de Argo, la montetoj de Hera kaj la Tyrsenoi Pelasgoi, nekutima vortfarado. Tradukistoj ne interkonsentas pri la signifo de tiuj vortoj, sed eble Tyrsenoi estis la vorto uzita por nomi la tirenojn.

Eŭripido nomas la loĝantojn de Argo «pelasgoj» en sia verkaĵo Oresto[27] kaj en netrovata teatraĵo Arkelao li asertas ke Danao, post translokiĝi al la urbo de Inaĥo (Argo), diktis leĝon laŭ kiu la pelasgoj devis anstataŭigi ilian nomon per danaoj[28].

Genealogiistoj

Hekateo el Mileto asertas en siaj Genealogiai ke la tribo (genos) kiu devenis de Deŭkaliono regis Tesalion, kaj ke de tiam la lando estis nomita Pelasgio laŭ la reĝo Pelasgo[29]. Dua parto mencias ke li estis filo de Zeŭso kaj Niobo, kaj ke lia filo Likaono fondis reĝan dinastion en Arkadio[30].

Fragmento de verkoj de Akusilao rakontas ke la peloponezanoj estis nomitaj pelasgoj laŭ Pelasgo, filo de Zeŭso kaj Nioba[31]

Helaniko

Lariso de Argo.

Helaniko klarigis en la sepa fragmento de sia Pri Argo vorton kiu aperas en la Iliado[32] por priskribi la Peloponezon: «ĉeval-bredistino». La klarigado mem ne estas grava, sed laŭ ĝi rimarkindas ke la vorton Argeia (gē) (Argolando) oni uzis por difini la tutan Peloponezon, kaj ke Pelasgo kaj siaj du fratoj heredis ĝin de ilia patro, Triopo, ArestoroForoneo, laŭ la diversaj versioj. Laŭ Helaniko, Pelasgo konstruis la citadelon Larison de Argo, apud la rivero Erasino, el kiu devenus la nomo Pelasga Argo (kun la signifo Argo en Peloponezo). Poste li translokiĝis landinternen, fondis Parasion kaj donis al tiu regiono la nomon Pelasgio (nomo kiun oni poste anstataŭigis per Arkadio post la alveno de la helenoj)[33].

Laŭ la fragmento numero 76 de Foroniso[34], el Pelasgo kaj sia edzino Menipa komenciĝis nova reĝa familio: Frastoro, Amintoro, Teŭtamideso kaj Nasaso (reĝoj de Pelasgiotis, en Tesalio). Dum la reĝado de Nasaso, la pelasgoj ribeliĝis kontraŭ la helenoj (kiuj verŝajne konkeris Tesalion antaŭe) kaj migris al Italio. Tie ili konkeris Krotonon kaj poste fondis Tirenion. Laŭ tio, oni konkludas ke Helaniko pensis ke la pelasgoj de Tesalio (kaj nedirekte de la Peloponezo) estis la prauloj de la etruskoj.

Herodoto

Herodoto de Halikarnaso asertis ke oni ne povis certigi kiu estis la lingvo parolata de la pelasgoj. Tamen, li proponas kredi je kelkaj hipotezoj pri tiu popolo, kiu laŭ li ankoraŭ supervivis: unue, tiuj kiuj loĝas en la urbo Krestono, sur la Tirenaj Montoj (kaj kiuj antaŭe loĝis apud la dorioj kaj poste en la regiono de Tesalio); due, la pelasgoj kiuj fondis Placian kaj Escilacen en Helesponto (kaj antaŭe estis najbaroj de la atenanoj); trie, tiuj kiuj troviĝas en multaj urboj, kvankam ili jam ne estis agnoskataj kiel pelasgoj. Laŭ ili, Herodoto asertis ke la pelasgoj parolis negrekan lingvon, kaj ke tiuj, kiuj loĝis en Atiko lernis la lingvon de la helenoj kaj forgesis la propran. Tamen tiu de Krestono kaj tiu de Placia parolas same, do laŭ li ili ankoraŭ parolis la lingvon kiun ili uzis antaŭ alveni al tiuj regionoj[35].

Ĉiokaze, Herodoto mencias aliajn lokojn kie la pelasgoj loĝis, kun aliaj nomoj: Samotrako[36] kaj Antandro, «Urbo de la pelasgoj»[37] en Troado, eble estas taŭgaj ekzemploj de tio. Li ankaŭ rakontas pri la pelasgaj popoloj de Lemnoso kaj Imbroso[38] kaj laŭ li la unuaj estus la pelasgoj el Helesponto kiuj antaŭe loĝis en Ateno kaj poste estis elpatrujitaj de la lokanoj. Herodoto ankaŭ priskribas la Kabirojn, la dioj de la pelasgoj, kies kultado klarigas iomete pri kie ili iam loĝadis.

Pro tio, la verkisto estis konvinkita pri ke la helenoj devenis de la antikvaj pelasgoj, kiuj ankoraŭ supervivis en kelkaj urboj sed, pro ilia ne tro progresita kulturo, estis rapide akutimitaj al la pli supera helena civilizacio[39].

Tucidido

Tucidido asertis ke antaŭ la epoko de Heleno, la eponima filo de Deukaliono, la diversaj triboj (el kiuj la pelasga estis la plej multnombra) nomigis la landojn kie ili loĝis. Sed kiam Heleno kaj siaj filoj sukcesis firme regi Ftiolandon, ilia helpo estis petita de aliaj urboj, kaj tiuj el ili kiuj pro tio alianciĝis al Ftio, komencis nomiĝi helenaj. Iom post iom tiu nomo enradikiĝis tra la tuta Grekio[40].

Tiu verkisto rakontis ke la atenanoj unue loĝis en sendependaj situoj dissemitaj tra Atiko, sed post la reĝado de Tezeo ili translokiĝis al Ateno, kiu jam havis antaŭan loĝantaron. Kvartalo de la urbo, proksime de la Akropolo nomiĝis «pelasga», sed la helenoj repopolis ĝin, malgraŭ la kredo pri ke ili estus malbenitaj[41]. Rilate al la kampanjo kontraŭ Anfipoliso, Tucidido rakontas ke kelkaj situoj sur la monteto Acte estis loĝataj de bunta miksaĵo de barbaroj kiu parolis, krom la grekan, ilian originan lingvon. Malmultaj estis kalcanoj, ĉar la plimulto estis pelasgoj (kiu devenis de la tirenoj kiuj antaŭe troviĝis en Lemnoso kaj Ateno), bisaltanoj, krestonanoj kaj edonoj. Ĉiuj ili loĝis en malgrandaj vilaĝoj[42].

Eforo

La historiisto Eforo de Cime pripensis teorion kiu, bazite sur fragmento de Heziodo kiu parolis pri aŭtoktonaj pelasgoj en Arkadio, asertis ke la pelasgoj estis tre militema popolo kiu, per konkerado, divastigis sian vivmanieron sur la ceteraj landoj, kiujn oni fine nomis per la sama vorto. Li konkeris kaj koloniis Kreton, Epiron, Tesalion... kaj tiujn landojn priskribitaj de Homero kaj la aliaj verkistoj kiel pelasgaj urboj. Pro tio, la Peloponezan Militon oni nomis Pelasga Milito[43].

Paŭzanio

Paŭzanio menciis en sia Priskribo de Grekio la arkadanojn kiuj asertis ke Pelasgo kaj liaj akompanantoj formis la unuan loĝantaron de la lando[44]. Laŭ li, Pelasgo regis Arkadion, kaj elpensis taŭgajn loĝejojn (kabanoj), vestaĵojn (el ŝafelo) kaj manĝadon (glana dieto) por sia popolo. Pro tio oni ekomencis nomi tiun landon «Pelasgio»[45]. Nur kiam lia posteulo Arkado reĝiĝis oni anstataŭis la landnomon per «Arkadio»[46]. Pauzanio ankaŭ rakontis ke ili skulptis lignan figuron de Orfeo por la sanktejo de Demetra en Teraso[47], kaj ke la pelasgoj forpelis la miniojn kaj lakonanojn el Lemnoso[48].

Dionizo el Halikarnaso

El kelkaj fragmentoj de diversaj verkaĵoj de Dionizo el Halikarnaso, kiuj baziĝas sur la malmultaj fontoj kiujn li havis, oni interpretis resuman teorion pri la pelasgoj. En sia Historio de Antikva Romio li rakontas ke kelkaj el la pelasgoj estis forpelitaj el Tesalio, kie ili tiam miksiĝis kun la aŭtoktona loĝantaro de la lando kaj kune venkis la sikulojn. La kialo pro kio la indiĝenoj akceptis helpi la pelasgojn povus esti ilia sama etna deveno, ĉar tiuj lastaj ankaŭ estis praloĝantoj de Grekio[49].

Dionizo daurigas sian rakonton per priskribo de la pelasga vagado. Laŭ li, ili estis aŭtoktonoj de «Aĥea Argo» kaj devenis de Pelasgo, filo de Zeŭso kaj Nioba. El tie ili migris al Hemonion (poste nomita Tesalio), kie ili elpelis la «barbaran loĝantaron» kaj septis la landon en Ftiolando, Akajo kaj Pelasgiotido, honore al Ftio, Aĥeo kaj Pelasgo, filoj de Lariso kaj Pozidono. Post ses generacioj ili estis denove forpelitaj de la kuretoj kaj lelegoj, poste nomitaj etolanoj kaj lokranoj.

El tie la pelasgoj divastiĝis tra Kreto, la Cikladoj, Histeotiso, Beotio, Focido, Eŭbeo, la helesponta marbordo kaj insularo, ĉefe Lesboso, kiu antaŭe estis koloniata de Makareo, filo de Krinako. La plimulto restis en Dodono, kaj poste migris el tie al Italio (kiu nomiĝis Saturna tiam). Ili alvenis al Spino, ĉe la elfluejo de la Po, kaj kelkaj eĉ trapasis la Alpojn ĝis Umbrio. Tiuj konkeris Umbrion, sed estis venkitaj de la tirenoj. Dionizo priskribas pliajn adventurojn de la pelasgoj, kaj daurigas la rakonton per la historio de la tirenoj, sed rimarkante ke ili ne estis la sama popolo.

Ovidio

Ankaŭ Ovidio mencias tiun popolon en sia Metamorfozoj[50] kiel simpla homaro kiu aliĝis la militon, favore al la aĥea flanko, kaj alvenis kun la helenoj por venĝi la ofendon de Pariso.

Strabono

Tiu fama geografiisto dediĉis al la pelasgoj sekcion de sia Geografio, en kiu li detalas kaj siajn opiniojn kaj tiujn de antaŭaj verkistoj. Laŭ li, preskaŭ ĉiuj samopinias pri ke la pelasgoj estis antikva etno kiu divastiĝis tra la tuta lando, sed ĉefe en Tesalio[51].

Li priskribas la Pelasgan Argon, kiun li situis inter la elfluejoj de la rivero Peneo kaj la Termopiloj, en la montara regiono Pindo. Li inkluzivis la tribojn de Epiro («laŭ opinio de multaj»), Lesboso, tiu ĉe la elfluejo de la Tibero en Italio kaj en Pyrgi kaj la ceteraj landoj de la reĝo Maleoso[52].

Bibliografio

  • M.G. Abdushelishvili, The genesis of the aboriginal population of the Caucasus in the light of anthropological data, en Proceedings of VIII International Congress of Anthropological and Ethnological Sciences, vol. I, ,Tokio, 1968.
  • Mathieu Aref, Albanie, histoire et langue, ou l'incroyable odysseé d'un peuple préhellénique, Eld. Aref, Parizo, 2003.
  • Mathieu Aref, Grèce (Mycéniens=Pélasges) ou la solution d'une énigme, Eld. Aref, Parizo, 2004.
  • Robert J. Buck, A history of Boeotia, Eld. University of Alberta Press, Edmonton, 1979.
  • Vladimir Budimir, Grci i Pelasti, Eld. Naučna knjiga, Beogrado, 1950.
  • Edward Bulwer-Lytton, Athens, its rise and fall : with views of the literature, philosophy, and social life of the Athenian people, Eld. Harper & Bros, Novjorko, 1837.
  • Robert D'Angély, Des Thraces & des Illyriens à Homère, Eld. Cismonte è Pumonti, Nicariu, 1990.
  • Robert D´Angély, L' énigme ... des origines de la race et de la langue des Pélasges, Ary as, Hittites, Hellènes, Etrusques, Grecs ou Albanais etc. ... résolue 1 Les Pelasges, Eld. Cismonte è Pumonti, Nicariu, 1990.
  • Robert D´Angély, Grammaire albanaise comparée, Eld. Solange d'Angély, Parizo, 1998.
  • Nicolae Densuşianu, Dacia preistorica, Eld. Göbl, Bucarest, 1913.
  • Nermin Falaschi, Antiche civiltà mediterranee. II, L'Etrusco lingua viva, Eld. Bardi, Romo, 1989.
  • Jean Fauconau, Les origines grecques à l'Age de bronze: 3000 à 900 avant notre ère, Eld. L'Harmattan, Parizo, 2005.
  • Jean Fauconau, Les proto-Ioniens: histoire d'un peuple oublié, Eld. L'Harmattan, Parizo, 2001.
  • Aleksandǎr N. Fol, Trakijskijat orfizǎm, Eld. Sofija Univ. Izdat. Kliment Ochridski, Sofio, 1986.
  • Edzard J. Furnée, Vorgriechisch-Kartvelisches: Studien zum ostmediterranen Substrat nebst einem Versuch zu einer neuen pelasgischen Theorie, Eld. Peeters, Lovajno, 1979.
  • Vladimir Ivanov Georgiev, Trakite i technijăt ezik, Eld. Izd. na Bălgarskata Akademija na Naukite, Sofio, 1977.
  • R.V. Gordeziani, Cinagerżnuli da kʻartʻveluri, Eld. Tʻbilisis Universitetis gamomcʻemloba, Tifliso, 1985.
  • Aristeidē P. Kollia, Arvanites kai hē katagōgē tōn Hellēnōn : historikē, laographikē, politistikē, glōssologikē episkopisē, Ateno, 1983.
  • Donald A. Mackenzie, Myths of Crete and pre-Hellenic Europe, Eld. Gresham Pub. Co, Londono, 1917.
  • Zacharie Mayani, The Etruscans begin to speak, Eld. Souvenir Press, Londono, 1962.
  • James Mellaart, The Neolithic of the Near East, Eld. Scribner, Novjorko, 1975.
  • J.A.R. Munro, Pelasgians and Ionians, en The Journal of Hellenic Studies, vol. 54, paĝ. 109-128, 1934.
  • J.L. Myres, A History of the Pelasgian Theory en The Journal of Hellenic Studies, vol. 27, paĝ. 170-225, 1907.
  • Dhimitri Pilika, Pellazgët: origjina jonë e mohuar: cilët janë pasardhësit e pellazgëve, Eld. Botimer Enciklopedike, Tirano, 2005.
  • Fritz Schachermeyr, Die Ägäische Frühzeit: Forschungsbericht über die Ausgrabungen im letzten Jahrzehnt und über ihre Ergebnisse für unser Geschichtsbild. 1, Die Vormykenischen Perioden des Griechischen Festlandes und der Kykladen, Eld. Verlag der Österreichische Akademie der Wissenschaften, Vieno, 1976.
  • Akaki Urusǎzė, Strana volshebnitsy Medei, Eld. Izd-vo Tbilisskogo universiteta, Tifliso, 1984.

Eksteraj ligiloj

grekeangle Pelasgoj ĉe Encyclopedia Mythica

Notoj kaj referencoj

  1. Liddell, Henry George; Scott, Robert, A Greek-English Lexicon, ĉapitro Pelasgoj, http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus%3Atext%3A1999.04.0057%3Aentry%3D%2380420. Eld. Clarendon Press, Oxford, 1940.
  2. Smith, Anthony D., Nationalism: Theory, Ideology, History. 2002
  3. {{Asociación de Academias de la Lengua Española, Diccionario de la Lengua Española, 22-a eld., 2001
  4. Strabono, Geografio, v.ii.4.
  5. Aristofano, Birdoj, 1355 k.p.
  6. Gilbert Murray, The Rise of the Greek Epic, paĝ. 43, Eld. Oxford University Press, Novjorko, 1960.
  7. Julius Pokorny, Indogermanisches Etymologisches Woerterbuch,http://www.indoeuropean.nl/cgi-bin/startq.cgi?flags=endnnnl&root=leiden&basename=%5Cdata%5Cie%5Cpokorny, paĝ.831-2, Eld. Universitato de Leiden.
  8. Gladstone, vol. I paĝ. 213, 1858.
  9. Ernest Klein, A Comprehensive Etymological Dictionary of the English Language, Eld. Elsevier Publishing Company, Amsterdamo, 1966.
  10. W.E. Gladstone, Studies on Homer and the Homeric age, Eld. Oxford University Press, Oxford, 1858, tomo I.
  11. Homero, Ilíado ii.840–3. Ilia tendaro en Trojo aperas en x.428–9.
  12. Kiu ne estas la sama ol tiu urbo en Tesalio, ekzistis multaj urboj kun la sama nomo.
  13. Homero, Odiseado xix.175–7.
  14. Homero, Iliado ii.681–4.
  15. La preciza situo neniam estas klarigita en la verko, sed Gladstone (vol. I paĝ. 100-5) pruvas, per forigado, ke ĝi temas pri norda Tesalio.
  16. Homero, Ilíada xvi.233–5.
  17. A.W. Mair, The poems and fragments , Eld. Clarendon Press, Oxford, 1908, paĝ. 100
  18. A.W.Mair, The poems and fragments , Eld. Clarendon Press, Oxford, 1908, paĝ. 88.
  19. James Cowles Prichard, Researches Into the Physical History of Mankind, 3-a eldono, vol. III. Eld. Sherwook, Gilbert and Piper, Londono, 1841, paĝ. 489 [1]
  20. Esĥilo, Petegantinoj, 249–59.
  21. Esĥilo, Petegantinoj, 262–3.
  22. Esĥilo, Petegantinoj, 128–9.
  23. Esĥilo, Petegantinoj, 154–5.
  24. Esĥilo, Petegantinoj, 279–81.
  25. Strabono, Geografio, V.2.4.
  26. Wilhelm Dindorf, ΣΟΦΟΚΛΗΣ: Sophoclis Tragoediae Superstites et Deperditarum Fragmenta , Eld. Oxford University Press, Oxford, 1849, [2], paĝ. 352.
  27. Eŭripido, Oresto 857.
  28. Strabono, 5.2.4.
  29. Rudolf Heinrich Klausen, Hecataei Milesii Fragmenta. Scylacis Caryandensis Periplus, Eld. G. Reimeri, Berlino, 1831, [3], paĝ. 224.
  30. Klausen, 1831, paĝ. 157.
  31. Apolodoro el Ateno, Mitologia Biblioteko, II.1.
  32. Homero, Iliado iii.75.
  33. Friedrich Wilhelm Sturz kaj Kanter, Hellanici Lesbii Fragmenta, Eld. C. H. F. Hartmanni, Leipzig, 1826, [4], paĝ. 49–51}}
  34. Sturz kaj Kanter, 1826, paĝ. 108–9.
  35. Herodoto, Historio, Libro I|i.57.
  36. Herodoto, Historio, Libro II|ii.51. Do, laŭ li, la pelasgoj ĉu estis aŭtoktonoj de la insulo ĉu estis forpelitaj tien de la atenanoj
  37. Herodoto, Historio, Libro VII|vii.42.
  38. Herodoto, Historio, Libro V|v.26.
  39. Herodoto, Historio, Libro I|i.58.
  40. Tucidido, Historio de la Peloponeza Milito i.1.3.
  41. Tucidido, Histori de la Peloponeza Milito ii.6.16–7.
  42. Tucidido, Historio de la Peloponeza Milito iv.14.109.
  43. Strabono, 5.2.4"
  44. Paŭzanio viii.1.4.
  45. Paŭzanio viii.1.5.
  46. Paŭzanio, viii.4.1.
  47. Paŭzanio, viii.20.5.
  48. Paŭzanio, vii.2.2.
  49. Dionizo de Halikarnaso, Historio de Antikva Romio, i.17.
  50. Ovidio, Metamorfozoj, Libro XII.1.
  51. Strabono, Geografio, 5.2.4.
  52. Strabono, Geografio, v.2.8.