Pelecanus schreiberi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pelecanus schreiberi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Pelikanedoj Pelecanidae
Genro: Pelecanus
Pelecanus schreiberi
(Olson, 1999)
Konserva statuso
Fosilio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pelecanus schreiberi estas fosilia pelikano priskribita de Storrs Olson el kuŝejoj de komenca Plioceno (antaŭ 5.3 al 3.6 milionoj da jaroj) en Yorktown de Norda Karolino. Ĝi estis granda specio kun distingaj karakteroj kiuj sugestas, ke ĝi reprezentas formortintan stirpon sen vivantaj posteuloj. La specifa epiteto rememoras Ralph W. Schreiber (1942–1988), iama zorgisto pri birdoj ĉe la Naturhistoria Muzeo de Kantono Los Angeles kaj fakulo pri pelikanoj.[1]

Kolektita en 1972 de iu Gerard R. Case el minejo en la suda parto de la Rivero Pamliko ĉe Aurora (Norda Karolino), la holotipo estas dekstra suba triono de femuro de ovodemetanta ino. Tiu ino estis ĉirkaŭ samgranda kiel la plej grandaj individuoj de Blanka pelikano (Pelecanus onocrotalus) aŭ de Krispa pelikano (P. crispus), tiele ke masklo de tiu specio estus estinta eĉ pli granda  – eble la plej granda ĉu vivanta ĉu fosilia pelikano registrita, rivale nur kun subfosiliaj restoj de novzelanda pelikano kiu estis priskribita kiel subspecio de la Aŭstralia pelikano (P. conspicillatus) kaj mistera specio de fina Mioceno nome Pelecanus odessanus el Ukrainio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Olson, Storrs L. (1999). “A new species of pelican (Aves: Pelecanidae) from the Lower Pliocene of North Carolina and Florida”, Proceedings of the Biological Society of Washington 112 (3), p. 503–509.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-19. Alirita 2013-01-06.