Perua pelikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pelecanus thagus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perua pelikano
Perua pelikano
Perua pelikano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Pelikanedoj Pelecanidae
Genro: Pelecanus
Pelecanus thagus
(Molina, 1782)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Perua pelikano (Pelecanus thagus) estas birdospecio membro de la familio de Pelikanedoj. Ĝi loĝas en la okcidentaj marbordoj de Sudameriko, el la insulo Lobos de Tierra en Peruo al la insulo Pupujo (Pupuya) en Ĉilio aŭ ĝis la Kanalo Beagle ĉe la insulo Picton. Ĝi estas akcidenta en Argentino, ĉefe ĉe montaraj lagoj kiaj la jenaj: Lago Puelo, kaj Lago Fagnano.[1]

Tiuj birdoj estas malhelaj (malhelbrunaj) kun tre kontrasta blanka strizono el la bekobazo larĝe tra la frunto al la ekkrono kaj suben laŭ la kolflankoj pli mallarĝe. Ankaŭ la brusto estas blanka. Ili havas longajn tufoplumojn sur la kapopintoj. La longa beko estas ĉefe flaveca el la bazo kaj pli oranĝeca en la pinta duono, dum la bekopinto (ungo) estas pli flaveca; la bekosako (gorĝosako) estas grizeca kun blanka fajna longitudina strieco; ĝi utilas por kapti kaj konservi la kaptitajn fiŝojn. La kruroj kaj piedoj estas grizecaj. La nuda (senpluma) haŭtaĵo vizaĝa (subokule al la bekobazo) estas same grizeca al nigreca.

Ili iam estis konsiderataj subspecioj de la Bruna pelikano (Pelecanus occidentalis). La Peruaj pelikanoj estas preskaŭ dufoje pli fortikaj ol la Bruna pelikano, averaĝe 7 kg laŭ pezo; ili estas ankaŭ pli longaj, ĉirkaŭ 1.1 al 1.5 m ĝenerale kun enverguro kiu povas superi 2.28 m.

La ĉefa reprodukta sezono okzas el septembro al marto. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn plej ofte. Tiuj estas kovataj dum proksimume 4 al 5 semajnoj, kaj la idozorga periodo daŭras ĉirkaŭ 3 monatojn.

Tiu birdo manĝas kelkajn speciojn de fiŝoj. Ili manĝas per plonĝado al akvo el flugo, kiel la Bruna pelikano.

Ties statuso estis unuafoje pritaksata de la IUCN Ruĝa Listo en 2008, kiam estis listata kiel Preskaŭ Minacata.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chébez, J.C. (2009): Otros que se van. Fauna argentina amenazada. 545 pp., Ed.Albatros, Buenos Aires, Argentina
  2. BLI (2008 a, b)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]