Peleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Peleo ĉirkaŭbrakas Tetison dum ŝi transformiĝas je serpento. Pentraĵo sur vazo trovita en Bromarzo, ĉ. 460 a.K., Luvro.

Laŭ la helena mitologio, Peleo (helene Πηλεύς, Pēleús, kota) estis la patro de Aĥilo, kiu pro tio kutime estis nomita Pelida. Liaj gepatroj estis Eako kaj la oreada nimfo Endeiso[1], gereĝoj de la mirmidonoj de Egino, do Peleo estis nepo de Zeŭso kaj Egino ĉe sia patro kaj de Scirono kaj Karido ĉe sia patrino.

Peleo en Ftio[redakti | redakti fonton]

Dum iliaj junaj tempoj, kiam ili nur estis princoj de mirmidonoj, Peleo kaj Telamono mortigis ilian duonfraton Fokon, nevole dum ĉasado[2], aŭ pro ĵaluzoj kaj instigitaj de ilia patrino, tial kial Foko estis tre amata de sia patro kaj heredontus la regnon. Post la krimo, ili forfuĝis al Ftio por eviti leĝan punon. Tie Peleo estis senpekigita de Eŭritiono, edziĝis al lia fratino Antigona (aŭ Polimela) kaj ricevis trionon de la lando kiel doto. Tamen, Peleo nevole mortigis Eŭritionon, denove dum ĉasado (la fama ekspedicio kontraŭ la Kalidonia Apro), kaj fuĝis ĉifoje al Jolko, kies reĝo Akasto purigis lin de sia kulpo.

Peleo sendas Aĥilon al la kaverno de Kirono, ceramika vazo, ĉ. 500 a.K., Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno.

La edzino de Akasto, Astidamio (aŭ Kreteiso), subite enamiĝis de Peleo. Tamen, la princo rifuzis ŝiajn proponojn, kaj pro tio, venĝeme, Astidamio sendis mesaĝon al Antigona, mensogante pri ke Peleo estis edziĝonta al la filino de Akasto. Afliktite, Antigona pendumis sin tuj post ricevi la noton. Post tio, Astidamio kulpigis Peleon antaŭ sia edzo pri klopodi seks-perforti ŝin.

Akasto diris nenion al Peleo, sed invitis lin al ĉasado en la norda limo de la regno. Tie, sen atestantoj, la soldatoj de Akasto senarmigis lin, prenante lian glavon (valora donaco de Eako), kaj lasis lin, ligita kaj sen manĝado, meze de la lando de la danĝeraj ĉevalviroj. Feliĉe por Peleo, la bonkora Kirono (aŭ Hermeso laŭ aliaj versioj[3]) estis la unua el tiu estaĵoj kiu trovis lin kaj redonis al li lian magian glavon. Kirono helpis lin reveni hejmen, kaj de tiam ilia amikeco daŭris. Pro tio, multaj jaroj poste, Peleo sendis sian filon Aĥilon al kaverno de Kirono, por ricevi vastan instruadon de li. La monto kie troviĝis tiu kaverno, Peliono, ricevis ĝian nomon el tiu nova lernanto.

Kiam Peleo alvenis al sia palaco en Egino, li rakontis ĉion al sia patro, kiu furioze nomis lin ĉefon de sia armeo por venĝi la ofendon. Tiel, Peleo konkeris Ftion, mortigis ĝiajn gereĝojn (li dismembrigis Astidamion) kaj translokiĝis kun la mirmidonoj al tiu lando, regita ekde tiam de li. Tial kial ne plu estis sendependaj monarkoj de Egino, la antikvaj reĝoj de Epiro asertas deveni de Peleo[4].

Peleo kaj sia frato Telamono amikiĝis al Heraklo, kaj aliĝis al la ekspedicio kontraŭ la Amazonoj kiun li organizis. Poste ili renkontiĝis denove dum la vojaĝo de la argonaŭtoj al Kolĉido.

Vojaĝo kun la argonaŭtoj[redakti | redakti fonton]

La armeo de Peleo ne nur konsistiĝas je mirmidonoj, multaj fremdaj herooj ankaŭ aliĝis al ĝi. Tiel li konis Jazonon kaj la Dioskurojn. Pro tiu amikeco, Peleo aliĝis al la ekzpedicio kiun Jazono organizis poste, nome la vojaĝo de la Argonaŭtoj al Kolĉido serĉante la ŝafo-felon.

Post la reveno de Jazono al sia lando Peleo partoprenis la funebrajn ludojn de Peliaso, venkinte ĉe pugnobatalo.

Kiam ili revenis, venkite, el Kolĉido, Peleo instaliĝis en Ftio. Tie, post la morto de lia patro, oni kronis lin kiel reĝo de mirmidonoj, kaj Ftio iĝis de tiam ĉefurbo de la kunita regno, kiu inkludis Eginon.

Nupto de Peleo kaj Tetiso[redakti | redakti fonton]

Nuptofesto de Peleo kaj Tetiso. Hans Rottenhammer, ĉ. 1600. Ermitejo.

Tetiso estis tre bela nimfo, kiu antaŭe estis amita de la dioj Pozidono kaj Zeŭso. Tamen, antaŭdiraĵo asertis ke la filo de Tetiso iĝus pli pova ol sia patro. Pro tio ambaŭ dioj ĉesis amindumi Tetison kaj proponis al Peleo edziĝi al ŝi, laŭ konsilo de Temiso, tiu kiu eldiris la profetaĵon. Tiam Peleo petis al Kirono (aŭ al Proteo[5]) konsilon pri la plej taŭga maniero delogi ŝin, tial kial ŝi, same kiel la ceteraj nereidinoj, kapablis ŝanĝi sian formon laŭvole. Kiron rekomendis lin preni sin forte, malebligante ŝin forfuĝi sendepende de je kio ŝi transformiĝus. Peleo tiel agis, kasiĝis en la kaverno kie Tetiso kutime iris ripozi, kaj atendis ĝis kiam ŝi ekdormiĝis. Tiam li forte prenis ŝin, kvankam la nimfo transformiĝis je fajro, akvo, leono, kaj eĉ giganta kalmaro kiu ĵetis inkon al li[6], ĝis kiam Tetiso, laca, revenis al sia virina formo, ebligante Peleon malliberigi ŝin kaj ekenamiĝante de li pro lia kuraĝo.

Ilian geedziĝon oni celebris en la kaverno de Kirono, sur la monto Peliono. La tuta nobelularo, kelkaj ĉevalviroj kaj eĉ preskaŭ ĉiuj dioj, estis invititaj. Dum la ceremonio, kiu iĝis grandega festo, Kirono donis al Peleo fraksen-lignan lancon farita de la dioj Hefesto kaj Atena. Li ankaŭ ludis sian liron, laŭ kies muziko dancis la nerediinoj. Ankaŭ la dioj portis superbajn donacojn, Pozidono donis al Peleo du nemorteblajn ĉevalojn, Balio kaj Ĥanto, kaj la ceteraj dioj donis al edzo oran armaĵon. Tiuj donacoj estos tre utilaj poste al Aĥilo dum la Troja milito.

Peleo ankaŭ ricevis bovaron, kiun li sendis al Ftio kiel rekompenco pri la morto de Eŭritiono. Tamen, la ftianoj rifuzis la donacon, kaj la bovoj vagadis tra la kamparo. Tio salvis la vivon de la ĵusedzigita paro, ĉar Psamato, la patrino de Foko, sendis lupon al la nuptofesto por venĝi la morton de sia filo. Sed kiam la besto alvenis, post manĝinte kelkajn el la antaŭe menciitaj bovoj, ne havis sufiĉan forton por ataki la paron, kaj Tetiso sukcesis transformi ĝin je ŝtono[7].

Sed amara surprizo ruinigis la feston: la terura Eriso, diino de venĝemo kiu ne estis invitita, ofendiĝis kaj pripensis kruelan punon. Ŝi petis al Hesperidinoj unu el iliaj oraj pomoj, sur kiu ŝi gravuris la vorton kallisti (por la plej bela), kaj ĵetis ĝin meze de la nupto-festo. Tri povaj diinoj, Hera, Atena kaj Afrodito postulis la donacon, pledante esti pli bela ol la ceteraj. Ilia disputo finis per la arbitraciado de Pariso kaj la ruiniga Troja milito, kiu devenis de ĝi.

Aĥilo[redakti | redakti fonton]

El la unuiĝo de Peleo kaj Tetiso naskiĝis la forta Aĥilo, kiu danke al la instruado kaj trejnado de Kirono iĝis lerta lir-ludanto kaj fama militisto. Lia patrino celis fari ĝin nevundebla, kaj pro tio ŝi mergis Aĥilon en la stiksaj akvoj. Nur la kalkano per kiu ŝi prenis lin restis vundebla, pro distriĝo de Tetiso, kiu tuj rapide forlasis ŝiajn filon kaj edzon pro kverelo kun tiu lasta, revenante al la maro. Alia versio asertis ke Tetiso bruligis la korpon de Aĥilo por tion fari kaj poste ŝmiris ĝin per ambrosio, sed ne sukcesis ŝmiri ĉion, ĉar Peleo subite trovis ŝin kaj furioze elpelis ŝin, konfuzite pri la ceremonio. Poste Peleo anstataŭigis la brulintan kalkanon per osto de la rapida giganto Damiso, sed ĝi restos la nuran vundeblan parton de lia filo.

Kiam eksplodis la milito de Trojo, Peleo estis tro maljuna kaj li rifuzis persone partopreni la ekzpedicion. Do li klopodis sendi sianome Peleon, kiel komandanto de la mirmidonoj, sed lia patrino kaŝis lin, virine vestita, ĉe la kortumo de Likomedo, reĝo de Sciro. Finfine Odiseo kaj aliaj trovis lin kaj de tiam Aĥilo ĉefrolis la sieĝon al Trojo. Kelkaj aŭtoroj neas tion, kaj asertas ke Peleo bonvenigis Nestoron kaj Odiseon kiam ili alvenis al Ftio por varbi pro la milito, kaj proponis ke sia filo Aĥilo aliĝu al la helena armeo, sub la protektado de Fenikso, tial kial li estis ankoraŭ tro juna. Peleo donacis al Aĥilo la lancon, armaĵon kaj ĉevalojn ricevitajn dum sia geedziĝo. Tiu Fenikso iam estis maljuste blindita kaj malbenita, sed Peleo helpis lin kaj konvinkis Kironon redoni vidkapablon al li.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Tetiso kaj Kirono ricevas la korpon de Aĥilo. Pompeo Batoni, 1770. Ermitejo.

Aĥilo mortis dum la milito, sed Peleo vivis sufiĉe por bonveni sian nepon Neoptolemo, kiun li ankoraŭ ne konis. La heroo de Trojo triumfe venis al Ftio por postuli la reglandon de sia patro, al kio Peleo tuj respondis abdikante la tronon favore al li. Do, de tiam maljuna Peleo komencis novan trankvilan vivon sub la regado de sia nepo. Neoptolemo edziĝis al Hermiona, bela filino de la reĝo Menelao de Sparto, kiu ne donis al li idaron. Tamen, la nova reĝo patriĝis per sklavino sia, Andromaka, kiu naskis Moloson. Laŭ Eŭripido, kiam Hermiona ĵaluze petis helpon al sia patro, oni klopodis mortigi kaj Andromakan kaj la infanon, profitante la foreston de Neoptolemo. Sed tiam Peleo alfrontis Menelaon kaj konvinkis lin per milda parolado reveni al lia regno puninte nek la sklavinon nek Moloson, kiuj profitis la okazon forfuĝi de la palaco nord-direkte.

Neoptolemo, frustrita pro ne havi laŭleĝan idaron, decidis peti konsilon al Orakolejo de Delfo, kaj tie trovis sian morton, murdite de Oresto. Post koni tion, malgaja kaj maljuna Peleo, kiu ne volis ke Menelao alpropigis al si Ftion sed konsciis pri ke li ne plu havos idaron, decidis doni la reglandon al la plej fidela servanto de sia nepo, Heleno, antaxua princo de Trojo sklavigita de Neoptolemo post la detruo de sia urbo. Li tiel reakiris sian dignecon kaj iĝis nova reĝo de Ptio, per la volo de Peleo.

Kvankam troviĝis en Egino la tombejoj kaj de Eako kaj de Foko[8], ŝajnas ke Peleo ne estis entombigita tie. Diversaj verkistoj rakontas malsamajn teoriojn pri la kialo de tio. Laŭ Eŭripido, Akasto, filo de Peliaso elpatrujigis lin el Ftio, kaj li forfuĝis al la regno de Molono, kiu afable gastigis lin ĝis lia morto[9]. Aliaj versioj asertas ke oni senmortigis Peleon, kaj ke de tiam li loĝas kune kun sia amata Tetiso. Kaj alia rakontas ke, kiam Tetiso sciis pri la detroniĝo de Peleo, ŝi petis lin reveni al la kaverno kie ili kontaktiĝis, por senmortigi lin. Peleo atendadis, sed senpacience prenis ŝipon por kontaktiĝi kun lia nepo (kiu ankoraŭ ne konis lin laŭ tiu versio, ĉar militis kontraŭ la filoj de Akasto). Pro malbona vetero, la ŝipo ŝinkis kaj Peleo mortis antaŭ esti senmortigita de Tetiso. Lia tombejo troviĝas en la insulo Ikoso, apud Eŭbeo, kien lasis lin la maraj ondoj[10].

Krome, laŭ la perdita verkaĵo de Kalimako Aitia[11], tombejo de Peleo troviĝis en Aloniso[12], insulo norde de la Sporadoj. Tie Peleo estis kultita kiel "reĝo de Mirmidonoj" kaj lian revenon oni festis ĉiujare.[13]. Tiu kultado de Peleo estis menciita de Klemento de Aleĥandrio en sia polemika Admono al la Grekoj, en kiu li asertis ke homaj oferoj estis dediĉitaj kaj al Peleo kaj al Kirono"[14]. La mitologiisto Farnell opinias ke tiu oferado okazis dum la kultado al herooj, sed nur eksterordinare kaj dum krizaj tempoj kaj pro la ordono de tiamaj orakoloj.

Paroj kaj Idaro[redakti | redakti fonton]

Peleo en literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La verko de Sofoklo Peleo netroveblas, oni konas ĝian ekziston danke al referencoj de aliaj verkistoj.
  • Peleo estas rolulo de la tragedio de Eŭripido Andromaka, verkita ĉ. 425 a.K.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Poezie li kaj Telamono estas nomitaj Endeides, filoj de Endeis, ekzemple ĉe Paŭzanio 2.29.10.
  2. "Agante stulte" (Apollonio, Pri Argonaŭtiko, I. 93,
  3. Aristofano, Nuboj, 1063-1067.
  4. Paŭzanio, 2.29.4.
  5. Ovidio, Metamorfozoj, XI 219-74.
  6. Pro tio tiu loko estis nomita Kabo de la Kalmaro, kaj estis dediĉita al nereidinoj. Ovidio, Metamorfozoj, XXI, 221.
  7. Antonino Liberalis, Transformiĝoj, 38
  8. Paŭzanio, 2.29.6-7
  9. Eŭripido, Troadoj 1123-28
  10. Dictys Cretensis, vi.7-9
  11. Unu el la fragmentoj Oxyrhynchus papyri, klarigita de Lewis Richard Farnell, Greek Hero Cults and Ideas of Immortality: the Gifford Lectures, "The Cults of Epic Heroes: Peleus" 1921:310f.
  12. Helena Antologio, 7.2.
  13. Farnell 1921:310f; Farnell rimarkas ke antikvaj tradicioj nekonataj de ni rilatis Peleon al iu kaverno dum la reapero de la kulto al herooj de la 8-a jarcento a.K.
  14. George William Butterworth, el. and tr.Clement of Alexandria, "Exhortation to the Greeks" 1919:93.