Peloponezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peloponezo
greke: Πελοπόννησος Peloponnésos
duoninsulo
Naturo en regiono Arkadio
Oficiala nomo: Πελοπόννησος
Ŝtato Grekio Grekio
Duoninsulo Balkano
Prefektujoj
Historiaj regionoj
Parto de Peloponezo administrejo, Okcidenta Grekio
Montaroj
Kelkaj urboj
Antikvaj urboj
Riveroj Alfeo, Peneo
Ĉefurbo Patraso
 - mezo Patraso
 - alteco 10 m s. m.
 - koordinatoj 38° 15′ 00″ N 21° 44′ 00″ O / 38.25000 °N, 21.73333 °O / 38.25000; 21.73333 (mapo)
Areo 21 549,0 km² (2 154 900 ha)
Loĝantaro 1 100 000
Denseco 51,05 loĝ./km²
Akvoj
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Situo de Patraso enkadre de Grekio
Situo de Patraso enkadre de Grekio
Situo de Patraso enkadre de Grekio
Mapo de Peloponezo
Mapo de Peloponezo
Mapo de Peloponezo
Vikimedia Komunejo: Peloponnese
Retpaĝo: www.peloponnisos.gr
Dosiero:Bridge-rion-antirion.JPG
Ponto inter Rion kaj Antirion
Midea

Peloponezo (greke Πελοπόννησος, do Pelopónnisos, malnovgreka prononco Pelopónnēsos) estas duoninsulo en la sudo de Grekio. Ĝi ankaŭ estas administra regiono de Grekio kiu havas kvin provincojn kaj ampleksas proksimume milionon da enloĝantoj, tamen la administra regiono ne apleksas la tutan duoninsulon.

Insulo aŭ duoninsulo?

De la kontinento la Peloponezo atingeblas per malvasta istmo de proksimume 6,3 kilometroj da larĝeco, la istmo de Korinto. Dum la jaro 1893 tiu istmo tratranĉiĝis per la kanalo de Korinto. Tamen la Peloponezo ne estas insulo, ĉar la kanalo estas artefarita konstruaĵo. Ekde la jaro 2004 la Peloponezo ligiĝas al la kontinento per granda ponto inter la lokoj Rion kaj Antirion.

Geografio

La Peloponezo estas la plej suda parto de la duoninsulo Balkano kaj tiu parto de ĝi, kiu plej ĉirkaŭiĝas de la Mediteranea Maro. La plej suda punkto de la Peloponezo estas la Kabo Malea. Oriente ĝi limiĝas per la Egea Maro kaj okcidente de la Ionia Maro.

El geologia vidpunkto, la Peloponezo origine estis insulo, sed dum la jarmiloj pro la geologia movo norden de Afriko kaj la subkontinento Arabio premiĝis pli kaj pli norden, al la kontinenta parto de Grekio. Videblaj spuroj de tie estas la multaj, geologie relative novaj, montaroj de la preskaŭinsulo.

Iom da historio

La Peloponeza Milito estis granda milita periodo dum la 5-a jarcento a.K., en kiu interbatalis la urboŝtatoj Ateno kaj Sparto de antikva Grekio preskaŭ ĝis plena elĉerpiĝo.

Konataj antikvaj lokoj