Pembo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pembo
insulo [+]

AkvejoHinda oceano

Koordinatoj5° 13′ S, 39° 44′ O (mapo)-5.216666666666739.733333333333Koordinatoj: 5° 13′ S, 39° 44′ O (mapo)
Ĉefa lokoChake-Chake
Plej alta punkto 
- alteco50 m

Longo67 km (42 mi)
Larĝo22 km (14 mi)
Areo890 km² (89 000 ha) [+]
Loĝantaro406 808 [+]
HorzonoUTC+03:00 [+]

Pembo (Tanzanio)
Pembo (Tanzanio)
DEC
Pembo
Pembo

Pembo (Hinda oceano)
Pembo (Hinda oceano)
DEC
Pembo
Pembo
Map
Pembo
Vikimedia Komunejo:  Pemba Island [+]
vdr
Mapo de Pembo

Pembo (arabe al-ĝazirat al-ĥadra signifante la verda insulo) estas insulo en la Hinda Oceano. Ĝi nun apartenas al Tanzanio kaj konsistigas du el ties regionoj, Norda Pembo kaj Suda Pembo.

Pembo havas areon de 984 km², longon de 67 km, mezan larĝon de 22 km kaj loĝantaron de 300.000 (2002). Ĝi situas antaŭ la bordo de regiono Tanga, disigite de ĝi de la Pemba Markolo, ĉirkaŭ 50 km larĝa. Gravaj urboj estas la du regionaj ĉefurboj Wete kaj Mkoani kaj la havena urbo Ĉakeĉako, kiu situas ĉe profunda golfo de la okcidenta bordo.

La spicaj insuloj

Ĝis la kreo de Tanzanio en 1964 Pembo estis parto de la kolonio, reĝlando kaj respubliko Zanzibaro, kiu konsistis el Pembo kaj insulo Unguĵo. Tiu du insuloj kaj insulo Mafia estas konataj kiel "spicaj insuloj". Efektive la kultivado de spicaj plantoj, ekzemple muskato kaj kariofilo, estas grava en Pembo; krome oni kultivas bananojn kaj sukerkanon.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]