Pembrokeshire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de la marbordo de Pembrokeshire

Pembrokeshure estas graflando (angle, "county") en sudokcidenta Kimrio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis iom pli ol 114 mil loĝantojn.

Urboj

La ĉefurbo estas Haverfordwest. Aliaj urboj estas:

Geografio

Je tri flankoj de Pembrokeshire estas marbordo kun multaj golfoj, sablaj plaĝoj kaj gravaj marbirdaj nestejoj. 300-kilometra longdistanca piedvojo laŭiras la marbordon. Ĉe Milford Haven estas granda estuaro kiu servas kiel haveno por naftocisternŝipoj.

En la nordo de Pembrokeshire situas Montetoj Preseli, erikejo kun multaj prahistoriaj restaĵoj. La sudo estas plejparte malalta kaj ebena.

Historio kaj lingvoj

Dum la 10-a jarcento la anglosaksoj invadis la sudon de Pembrokeshire. La normandoj sekvis ilin la sekvantan jarcenton. Pro tio la angla lingvo estas ĝenerale uzata en la sudo, kaj en la nordo pli da homoj parolas la kimran.

En 1138 Pembrokeshire iĝis oficiale graflando sub Gilbert de Clare (1-a grafo de Pembroke).

Industrioj

La ĉefaj industrioj estas:

  • turismo
  • nafto- kaj naturgaso- industrioj
  • agrikulturo