Penango (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Penang
Mapo de Penang
insuloadministra teritoria unuo • politika teritoria divido
Situo Malaka Markolo
Geografia situo 5° 24′ N, 100° 14′ O (mapo)5.4100.23888888889735Koordinatoj: 5° 24′ N, 100° 14′ O (mapo) f1
Penang (Malajzio)
Penang (Malajzio)
DEC
Penang
Penang

Map

Areo 293 km² f4
Plej alta loko Penang Hill
735 mf5
Loĝantaro 750 000 (2010)
2 560 loĝ./km²
vdr

Penango (malaje Pulau Pinang, ĉine 檳榔嶼, angle Penang Island) estas parto de la subŝtato Penango de Malajzio, ĉe la okcidenta marbordo de la malajzia duoninsulo. Ĝi anglalingve baptiĝis Prince of Wales Island kiam ĝi okupiĝis fare de la Brita Orienthinda Kompanio la 12-an de aŭgusto 1786, honore al la naskiĝtago de la Princo de Kimrujo (Prince of Wales), la pli posta reĝo Georgo la 4-a de Britio. La ĉefurbo George Town ricevis sian nomon laŭ la tiam reganta reĝo Georgo la 3-a de Britio. Laŭ stato de la jaro 2010, el la sume 750 000 loĝantoj de la insulo en etna vidpunkto 41,7 procentaĵoj estas ĉinoj, 41,3 procentaĵoj malajoj kaj 9,8 procentaĵoj baratdevenaj malajzianoj.

Malajzio havas alian insulon "Pulau Pinang", kiu estas feriejo por plonĝistoj en la Sudĉina Maro kaj estas parto de la mara parko Johor (angle Johor Marine Park), kiu konsistas el grupo da insuloj: Pulau Aur, Pulau Dayang, Pulau Lang kaj Pulau Pinang mem.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

vidaĵo de la loĝloko Tanjung Bungah ĉe la norda marbordo de la insulo