Penda betulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Penda betulo
Pend-betula arbaro, Inari, Suomujo
Pend-betula arbaro, Inari, Suomujo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Betulo Betula
Betula pendula
Roth
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La penda betulo [1] (Betula pendula) estas en Eŭropo larĝe disvastiĝata betulo, kvamkam en Suda Eŭropo ĝi nur troviĝas ĉe altaj altitudoj. La arealo de tiu ĉi palearktisa specio etendiĝas en sudokcidenta Azio en la montaroj de norda Turkujo kaj Kaŭkazio. La tre parencaj orientazia betulo (Betula platyphylla) kaj centrazia betulo (Betula szechuanica) ankaŭ estas konsiderataj kiel varioj de penda betulo far iuj botanikistoj kiuj nomas ilin respektive B. pendula var. platyphylla kaj B. pendula var. szechuanica [2][3][4].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Folio.
Arboŝelo.

Ĝi estas mezgranda decidua arbo, tipe atingante altecon de 15–25 m (escepte ĝis 39 m [5]), kun svelta trunko. Kutime la diametro estas malpli ol 40 cm, escepte ĝis 1 m. La arbokrono konsistas el kurbitaj branĉoj kaj pendiĝemaj branĉetoj. La arboŝelo estas blanka, ofte kun nigraj rombaj signoj aŭ pli grandaj makuloj, speciale je la bazo. La ŝosoj estas malglataj kun veruketoj, senharaj, kaj la folietoj longas 3–7 cm, estas triangulaj kun larĝa bazo kaj akra pinto, kaj kun krude duoble segildentaj randoj. La floroj estas vente-polenigitaj amentoj, aperintaj antaŭ la folioj fru-printempe, la etaj (1–2 mm) flugilitaj semoj maturiĝantaj malfru-somere je pendiĝemaj, cilindraj amentoj kiuj longas 2–4 cm kaj larĝas 7 mm [4][6].

Ĝi diferencas de la parenca lanuga betulo (B. pubescens), la alia komuna eŭropa betulo, pri havante senharajn, verukecajn ŝosojn (harkovritajn kaj senverukajn ĉe lanuga betulo), pli triangulajn foliojn kun duobla segildenteco je la foliorandoj ( pli ovalajn kaj kun simpla segildenteco ĉe lanuga betulo ), kaj pli blankan arboŝelon ofte kun dissemitaj nigraj sulkoj (pli grizan, malpli sulkigitan ĉe lanuga betulo). Ĝi ankaŭ citologie diferencas, la penda betulo estante diploida (kun du aroj de kromosomoj), dum la lanuga betulo estas tetraploida (kun kvar aroj de kromozomoj). Hibridoj inter la du specioj estas registritaj, sed estas tre maloftaj, kaj estante triploidaj, estas malfertilaj [4]. La du specioj diferencas pri biotopaj postuloj. La penda betulo ĉefe troviĝas sur sekaj, sablaj grundoj, kaj la lanuga betulo estas pli komuna sur humidaj, malbone drenitaj lokoj kiel argilaj grundoj kaj torfejoj. La penda betulo ankaŭ postulas iomete pli da somera varmo ol la lanuga betulo, kiu estas signifa en la pli malvarmetaj partoj de Eŭropo. Multaj nordamerikaj tekstoj konsideras la du speciojn kiel nur unu, sed en Eŭropo oni ne tion faras [4][6].

La penda betulo komune kunvegetas kun la mikoriza fungo muŝoamanito (Amanita muscaria) en simbioza rilato. Tiu kunvivado speciale okazas sur acidajnutraĵ-malriĉaj grundoj. Aliaj mikorizaj societanoj inkluzivas la betulan boleton (Leccinum scabrum) kaj la kantarelon (Cantharellus cibarius). Maljunaj arboj ofte estas mortigitaj per la fungo Piptoporus betulinus, kaj la branĉoj ofte havas sorĉistin-balailojn kiuj estas kaŭzitaj de la fungo Taphrina betulina [6].

Kultivado kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Betula pendula 'Laciniata'

La penda betulo ofte estas plantata kiel ĝardena kaj ornama arbo, kultivata por sia blanka ŝelo kaj gracie pendiĝemaj ŝosoj, eĉ en lokoj kiuj estas pli varmaj ol la optimumo, kiel Los-Anĝeleso kaj Sidnejo. En Skandinavujo kaj aliaj regionoj de norda Eŭropo, ĝi estas forste kultivata. Kelkfoje ĝi estas uzata kiel pionira kaj nutristin-arbo aliloke.

Ĝi estas naturalizita kaj loke invada en partoj de Kanado [7]. Betulaj faskoj estas uzataj por obstakla vetkuro, kaj la sevo estas transformebla en "vinon". Historie, la ŝelo estis uzata por tanado [8].

Sukcesa betulo-kultivado postulas klimaton kiu estas sufiĉe malvarmeta por minimume okaza vintra neĝado. Tial ili havas neprofundan radiksistemon, eble ili bezonas akvosuplementon dum trosekecoj. Ili optimume vegetas en profundaj, bone drenitaj grundoj [9].

Kulturvarioj[redakti | redakti fonton]

  • 'Carelica' estas nomata "krispa betulo" en Suomujo; "krispa" referencas al lignoteksturo[10].
  • 'Laciniata' ( komune misidentigita kiel 'Darlecarlica' ) havas profunde entranĉitajn foliojn kaj pendiĝemajn branĉojn.
  • 'Purpurea' havas malhele purpurajn foliojn.
  • 'Tristis' havas rektan trunkon kun pendiĝemaj branĉetoj.
  • 'Youngii' havas densan, branĉet-pendiĝema kreskaĵon sen centra ŝoso, bezonante greftado sur tigo de ordinara penda betulo.

Kemio[redakti | redakti fonton]

La ekstera parto de la arboŝelo entenas ĝis 20% da betulino. La ĉefaj komponantoj en la volatila oleo de la burĝonoj estas α-kopaeneo (~10%), germakreneo D (~15%) kaj δ-kadineneo (~13%) [11].

Sinonimoj[redakti | redakti fonton]

Sinonimoj inkluzivas Betula pendula var. carelica (Merckl.) Hämet-Ahti, B. pendula var. laciniata (Wahlenb.) Tidestr., B. pendula var. lapponica (Lindq.) Hämet-Ahti, B. aetnensis Raf., B. montana V.N.Vassil, B. talassica Poljakov, B. verrucosa Ehrh., B. verrucosa var. lapponica Lindq., kaj B. fontqueri Rothm [12][13]. La nuligita nomo Betula alba L. ankaŭ parte aplikis al B. pendula, kvankam ankaŭ al B. pubescens [14].

Kultura signifo[redakti | redakti fonton]

La penda betulo estas la nacia arbo de Suomujo. Okaze oni uzas foliajn, aromajn branĉetojn de la penda betulo por afable frapiĝi en saŭno. La branĉetoj estas nomataj vihtavasta. Tiu havas rilaksiganta efiko por la muskoloj.

Lando de la Arĝenta Betulo estas tradicia kanada popolkanto, kvankam la koncerna betulo estas fakte diferenca specio, la papero-betulo (Betula papyrifera).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 153
  2. Flora Europaea: Betula pendula
  3. Hunt, D., ed. (1993). Betula. Proceedings of the IDS Betula Symposium 2–4 October 1992. International Dendrology Society ISBN 0-9504544-5-1.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. HarperCollins ISBN 0-00-220013-9.
  5. Väre H., Kiuru H., Suomen puut ja pensaat (Trees and shrubs of Finland), Metsäkustannus Oy, 2006.
  6. 6,0 6,1 6,2 Trees for Life Species Profile: Birch
  7. Environment Canada: Minor Invasive Aliens
  8. British-trees.com
  9. Botanicas' Trees & Shrubs, Random House, Sydney, 2005
  10. Finnish Curly Birch Society
  11. Essential Oil of Betula pendula Roth. Buds. Alirita 2009-03-17.
  12. Den virtuella floran
  13. Govaerts, R., & Frodin, D. G. (1998). World Checklist and Bibliography of Fagales. ISBN 1900347466 online search
  14. (1996) "Proposal to reject the name Betula alba (Betulaceae)", gazeto : Taxon, volumo : 45, paĝoj : 697–698