Pendolilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Knabino sur pendolilo

Pendolilo estas balancilo plejofte en formo de mallonga tabulo, pendanta je ŝnurojĉenoj, aŭ aliaj longaĵoj. Sidante aŭ starante sur la tabulo oni amuzas sin per balanciĝo kiel pendolo. La pendolilon oni pendigas al firma branĉo de alta arbo aŭ al horizontala stango de konstruaĵo simila al reko.

Oni devas zorgi la ĉeeston de geinfanoj ĉirkaŭ funkcianta pendolilo, ĉar ofte okazas akcidento kiam neatenta infano trapasas la terenon kie movas la pendolilo kiu povas frapi ĝin kaj lanĉi kontraŭ teron. La akcidento estos pli danĝera se la tabulo de la pendolilo estas metala anstataŭ kaŭĉuka aŭ se la grundo estas tera anstataŭ guma. Tiuj elementoj jam estas zorgataj en modernaj infanludejoj kie oni prizorgas sekurecon.

Pendolilo estas tradicia elemento en rakontoj, artaĵoj kaj scenoj de la literaturo ĉefe dum la 18a jarcento. Vidu ekzemple la faman pentraĵon La Favoraj Okazoj de la ŝnurbalancilo aŭ simple La balancilo, 1767 de Jean-Honoré Fragonard.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]