Pendolino de Fiat Ferroviaria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita Pendolino de la tria generacio de kompanio Virgin Trains

Pendolino estas komerca markigo de elektraj trajnaj unuoj kun aktiva klinigo de veturilŝranko de fabrikanto Fiat Ferroviaria, apartenanta hodiaŭ al grupo Alstom. Danke al klinigado ili povas veturi tra arkoj (memkompreneble rilate al la suma stato de fervojlinio) preskaŭ je 30 % pli alta rapideco kontraŭe al trajnoj sen klinigado. Maksimuma rapideco de tiuj ĉi trajnoj estadas malpli rapida ol ĉe altrapidecaj unuoj - ĉirkaŭ 250 km/h. Tio estas donita precipe per ilia celo - plialtigo de vojaĝrapideco sur la ekzistantaj fervojlinioj.

Estiĝo kaj evoluo de koncepto Pendolino

ETR 401, la unua generacio

En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento komencis administracioj de eŭropaj fervojoj senti neceson de plialtigo de rapideco de la trajnoj, por ke ili sukcesu en konkurenco de ceteraj specoj de transporto - ŝosea kaj fluga. Por la plialtigo de rapideco oni komencis per konstruado de nova reto de altrapidecaj fervojoj aŭ almenaŭ per rektigado de la ekzistantaj fervojlinioj. Sed tiu ĉi vojo estis longdaŭra kaj multekosta. Tial kelkaj fervojaj administracioj ekcelis pri evoluo de veturiloj, kiuj ebligus veturi tra arkoj kun pli alta neegaligita transversa plirapigigo, eĉ ne la vojaĝantoj eksentus malplibonigon de vojaĝkomforto. Estiĝis tiel ideo de trajno kun klinigema ŝrankoj de veturiloj, kiuj veturante tra arkoj parte eliminus la efikojn de neegaligita transversa plirapidigo.

Eksperimentoj en tiu ĉi direkto okazis en Granda Britio, Francio kaj en Svislando, sed unueco apartenas al italio. La unuaj spertoj en tiu ĉi direkto estis akiritaj per muntado de sidlokoj sur kliniga mekanismo en motora vagono de vico ALn 668. La unuan elektran vagonon kun kliniga ŝranko fabrikis firmao Fiat en la jaro 1969. Ĝi ricevis markigon ETR Y 0160 prototipo kaj kromnomon pendolino.

La unua unuo Pendolino estis mendita en la jaro 1974 kaj fabrikita je unu jaro pli poste. Ĝi estis entrafikigita sub markigo ETR 401 en la jaroj 1976-1979 en vojlinio Romo - Ancona (pli poste Rimini). Ĝi konsistis el kvar movumaj vagonoj. Poste ĝi servis kiel veturebla laboratorio por evoluo de ETR 450. La dua simila unuo por hispanaj fervojoj RENFE estis trivagona kaj kun limigita rapideco eĉ kun povumo, sed pro oftaj problemoj ĝi eĉ ne intervenis la trafikon.

ETR 450, la dua generacio

En tempo de la ektrafikigo de ETR 401 proksimiĝis en Granda Britio en fina fazon konstruado de prototipo APT (Advanced Passenger Train). Post tio, kia tiu ĉi projekto estis en la jaro 1982 nuligita, la kompanio Fiat aĉetis el ĝi kelkajn patentojn rilataj al la kliniga ŝranko, kiuj estis tuj poste validigitaj dum la evoluo de ETR 450.

En la jaroj 1985-1986 estis konstruitaj sume 15 naŭvagonaj unuoj de ETR 450. Laŭ la mekanika paĝo ĝi respondis al ETR 401, la elektra parto estis nove rekonstruita. Ili estis ektrafikigitaj en la jaro 1988 sur vojlinio Milano - Romo.

En la jaro 1982 komencis laboroj en projekto de jam la tria generacio de trajnoj pendolino. La plej principaj ŝanĝoj estis transŝovo de la tuta mekanismo de la klinigado de ĉasio kaj movumo per asinkronaj motoroj kun ŝanĝiloj per GTO tiristoroj. Ankaŭ dezajno de la unuo estis ŝanĝita - aŭtoro de la nova aspekto estas Giugiaro. En la jaroj 1993-1995 estis liveritaj 10 novaj servicoj ETR 460, el tio tri eĉ por tensio 1500 V, por ke ili povu veturi en Francion. En la jaroj 1994-1997 sekvis 9 dusistemaj unuoj ETR 470 por transporto inter Italio kaj Svislando kaj poste ankaŭ pluaj unuoj de diversa longeco en diversajn landojn (Slovenio, Finnlando, Hispanio, Portugalio kaj Granda Britio).

Pendolino de la tria generacio Sm3= S220 en stacidomo en Helsinko

En Ĉeĥoslovakio Pendolino unuafoje aperis en septembro de 1989, dum provaj kaj prezentaj veturoj de la prototipo ETR 401. Pli poste aperis ankaŭ pluaj prototipoj kaj en la jaro 1995 Ĉeĥaj fervojoj (České dráhy) proklamis konkurson por fabrikado de altrapidecaj trajnaj servicoj kun la klinigaj ŝrankoj. En tiu venkis konsorcio de firmaoj ČKD, MSV Studénka, Fiat Ferroviaria kaj Siemens. Dek servicoj devis esti liveritaj jam en la jaro 2000. Pro kaŭzoj de problemoj de ČKD en la jaro 1998 forŝoviĝis templimo de la livero kaj plialtiĝis la prezo. Post bankroto de ČKD en la jaro 2000 post longaj intertraktadoj transprenis la fabrikadon de la servicoj la itala Fiat Ferroviara, la membro de la devena konsorcio. Kontraŭe al la devena propono la teknologio kaj dezajno de la servicoj devis eliri el servicoj de Pendolino kaj nombro de la servicoj malaltiĝis al sep. La Ĉeĥaj fervojoj trafikas ĝin sub markigo 680. La unua servico estis liverita en la jaro 2003.

En la jaro 2004 kompanioj Trenitalia kaj Cisalpino mendis novajn sepveturilajn unuojn Pendolino de la kvara generacio. Dek du unuoj por Trenitalia devas esti dusistemaj (3 kV kk, 25 kV 50 Hz) kun markigo ETR 600, dek kvar por Cisalpino de trisistemaj (+ 15 kV 16,7 Hz) kun markigo ETR 610 (ankaŭ Cisalpino Due). La prototipa unuo estis provata en la jaro 2007 sur fervoja provrondo en Cerhenice. La unuoj ETR 610 estas en kutima trafiko ekde somero de 2008, la unuoj ETR 600 poste de decembro de 2008. En la jaro 2004 Ĉinaj fervojoj (China Railways) mendis 60 unuojn de la nova generacio (sen la kliniga teknologio), kiuj estas parte fabrikataj rekte en Ĉinio. La unuaj estas en la trafiko ekde la jaro 2008. 13 veturiloj de la nova generacio (ankaŭ sen la kliniga teknologio) mendis hispana kompanio RENFE.

Plu oni fabrikas ankaŭ unuojn de la tria generacio, kvar dusistemajn sepvagonajn larĝtrakajn unuojn por kompanio Karelian Trains al vojlinio Helsinko - Peterburgo kaj kvar dekunuvagonajn unuojn (kaj plilarĝigon de 31 ekzistantaj naŭvagonaj al dekunuvagonaj) por trafiko en Granda Britio.

Apero

ETR 610, Pendolino de la kvara generacio

Unuoj de tipo Pendolino veturas nun en tiuj ĉi landoj:

Ukrainio konsideris pri aĉeto en konekso kun aranĝo Eŭropa Pokalo en futbalo 2012. Sed pro manko de financoj ĝi fine cedis de la intenco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj