Pendseruro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pendseruro kun ŝlosilo.
Ekzemplo de ĉifrita pendseruro.
Frua pendseruro, ĉe la frontaj pordoj de Baziliko Sankta Petro.

Pendseruro estas demetebla seruro, kun lango en formo de duoncirkla stango, kiu fikstenas la fermotan objekton, eniĝante en du ringonajlojn.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pendseruro estas aparato por sekureco uzata kiel portebla seruro kiam la fermotaj pordoj ne permesas meti normalan seruron. La pendseruro estas pli malmultekosta ol normala seruro kaj ĝi estas tre facile uzebla. Speciale taŭga estas kiam kelkaj fermiloj de grandaj metalaj pordoj estas fermataj per ĉenoj el ŝtalo. Por bloki tiun fermilon, oni metas la pendseruron kaj, metante ĝian hokon tra la ĉeneroj kaj fermante la pendseruron, restas blokita la pordo. Por malblokigi ĝin aŭ malfermi pendseruron oni uzas normalan ŝtalan ŝlosilon, sed kelkaj estas malfermataj pere de ĉifrita ŝlosilo kiun oni devas klaki, tajpi aŭ meti en la fermosistemo kio ebligas liniigon de la fermilo kaj sekve ĝian malfermon. Foje tiuj pendseruroj permesas reprogramagi la ŝlosilon por ĉiu uzo.

Sociaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

Pendseruroj sur barilo ĉirkaŭ monumento en Almerio, Hispanio.
Ampendseruroj sur ponto en Ljubljano

El la fino de la 20-a jarcento aperis populara kutimo lasi fermitan pendseruron en tipaj lokoj kiaj pontoj, rigardejoj, balustradoj, monumentoj kaj alitipaj ejoj kiel memoraĵo de amparo. Tio plialtigis la vendadon de pendseruroj kaj devigis aŭtoritatojn eldoni malpermesojn, retiri multajn kilogramojn de tiuj por eviti difektojn de la monumentoj kaj kradoj ktp.

Pendserura ikono kiel simbolo de sekura retotransigo[redakti | redakti fonton]

Plenumante HTTP sekurajn retotransigojn tra Interreto, la submetita informaro estas ĉifrita uzante publik-ŝlosilan ĉifron. Kelkaj TTT-legiloj montras ikonon de fermita pendseruro dum la uzado de protokolo HTTPS. Ankaŭ Wikipedia uzas tiun ikonon en siaj protektitaj paĝoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV [1] Alirita la 19an de Decembro 2017.