Triangulo de Penrose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Penrose-triangulo)
Triangulo de Penrose
Skulptaĵo de la neebla triangulo, East Perth, Aŭstralio.

La Triangulo de Penrose estas neebla figuro, nomita laŭ la brita matematikisto Roger Penrose, kiu elpensis la figuron kaj publikigis ĝin en 1958. La sveda artisto Oscar Reutersvärd jam en 1934 desegnis la saman figuron. La triangulo konsistas el tri traboj kiuj ĉiuj ŝajne staras orta sur la aliaj du, sed kune tamen formas triangulon (vidu bildon).

Ĝi estas optika iluzio kaj neebla figuro, tio signifas ke per trompaj ombrostrekoj kaj perpektivo oni sugestas spacan figuron kiu ne estas realigebla. Estas vere ke eblas fari spacan konstruaĵon kiu sugestas la saman figuron, sed ĝi ne estas la konstruaĵo kion oni "vidas".

La nederlanda grafikisto Maurits Escher ofte aplikis la triangulon en siaj verkoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]