Pensolibero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diriaĵo de Benjamin Franklin, 1722: "Sen libereco de penso saĝo neeblas, kaj libereco de publiko ne eblas sen libereco de esprimo."

La pensolibero estas la rajto, kiun havas ĉiu individuo por determini per si mem la enhavon de siaj intelektaj, moralaj, politikaj kaj religiaj konsideroj. Tia libereco estas ofte kundifinita per la determinado de limo inter la publikaj kaj la privata medioj. Ĝi estas unu el la civilaj liberecoj.

Tiu libereco havas du aspektojn. Unuflanke estas la absoluta libero havi konvinkojn kaj kredojn (interna aspekto), aliflanke la relativa libero manifestigi konvinkojn kaj kredojn (ekstera aspekto)[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Distingo montrita de VELU J. kaj ERGEC R., La Convention Européenne des Droits de l'Homme, Bruylant, 1990, paĝo 584

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]