Pentaceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pentaceno (C22H14) estas policikla aromata hidrokarbono kun kvin linearaj kondensitaj benzolaj ringoj. Pentaceno estas strukture similas al ĥinakridono.

Proprecoj

malhelbluaj pentacenaj kristaloj

En pura formo, pentaceno estas malhelblua kristalo, kiu estas tre ema je oksidiĝo. La kombinaĵo kristaliĝas en formo de triklina kristalsistemo. Ĝi havas la denson de 1,35 g/cm3, molmason de 278,35 g/mol, ĝia fandopunkto estas 271 °C, ĝi estas nesolvebla en akvo.

Apliko

Ĝi estas uzata kiel organika elektronika materialo. Ĝi estas organika duonkonduktaĵo kaj estas uzata inter alie por organika kampoefika transistoro. Tiucele oni uzas proceson de varma vaporado. Alia proceso estas tavolformigo el solvaĵo, ekz. per rotacia tavoligo. Ĉar pentaceno estas nesolvebla en preskaŭ kutima solvaĵo, oni uzas pentacen-derivaĵon en solvaĵo kaj post formiĝo de la tavolo, oni transformas ĝin kemie.