Penteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Penteo disŝirota fare de sia onklino Ino kaj sia patrino Agavo. Pentraĵo sur ruĝ-figura vazo por kosmetikaĵoj (ĉ. 450-425 a.K.). Luvro.

Laŭ la helena mitologio, Penteo (el la greka Πενθεύς, «afliktulo») estis reĝo de Tebo, heredinto de sia avo Kadmo, la fondinto de tiu urbo. Lia patro estis Eĥiono[1], la plej saĝaj el la spartoj, lokaj aŭtoktonoj kiuj spruĉis el la drakaj dentoj semitaj fare de Kadmo. Kaj lia patrino estis Agavo, filino de Kadmo kaj la diino Harmonio[2]. La juna reĝo akiris famon pro sia rezisto al la kultado de Dionizo, kaj la sekva puno kiun li ricevis pro tio.

La ĉefa fonto pri lia rakontaro estas la tragedio de Eŭripido Bakĥantinoj, sola interpretado de la mito de Penteo konservita ĝis nun.

Unuaj jaroj de reĝado[redakti | redakti fonton]

Penteo ricevis la tronon de Kadmeo (tiama nomo de Tebo) pro abdiko de sia avo, kiu preferis pasigi sian maljunaĝon en paco. Pro sia nobela genealogio Penteo jam atingis fortan povon, tamen li plifortigis ĝin per sia orgojlo kaj sia insolenta kaj malpia karaktero.

Laŭ kelkaj fontoj, la malsaĝa nova reĝo malfermis la pordojn de Tebo al la sang-makulitaj fratoj Nikteo kaj Liko, kiuj rifuĝis en Tebo post murdi la reĝon Flegiaso, avo de Asklepio. Penteo civitanigis tiujn eksterlandanojn, kiuj devenis el Eŭbeo, kaj ebligis ke ili akiru grandan socian influon en la urbo. Iom post iom Nikteo kaj Liko uzurpis la reĝadon de Tebo, partoprenigis ĝin en eksterlandajn militojn kaj daŭrigis siajn krimajn vivojn. Liko kaj sia edzino Dirko, ekzemple, forkaptis kaj torturis Antiopon, la patrino de Amfiono kaj Zeto.

Rezisto al Dionizo kaj morto[redakti | redakti fonton]

La menadoj disŝirantaj Penteon, laŭ romia fresko malkovrita en la Casa dei Vetii (Pompejo). Tiamaniere tiu reĝo de Tebo suferis la sekvon de konstraŭstari la kultadon al Dionizo.

Post vojaĝi tra Azio kiel mortemulo, Dionizo volis reveni en Grekion, kaj ĉefe al Tebo, la urbo de sia patrino Semelo. Krom tien enkonduki siajn ritojn, la dio ankaŭ celis puni siajn onklinojn Agavo kaj Ino, ĉar post la morto de Semelo, ili fie divastigis onidiron laŭ kiu Dionizo ne estis filo de Zeŭso, sed de mortemulo. Pro ĵaluzo, ili asertis ke Kadmo atribuis dian devenon al li nur por protekti sian honoron. Venĝeme, Dionizo frenezigis la teban virinaron, siajn onklinojn inkludite, kiuj vestiĝis per panteraj haŭtoj kaj forfuĝis en ekstazo al proksima monto Kiterono, konsistigante tiel menadan grupon.

Dionizo daŭrigŭs tiun situacio ĝis oni agnosku sian diecon, sed Penteo, malgraŭ la adverto de Tirezio[3], rifuzis tion fari kaj primokis sian nevon. Laŭ li, la orgiaj festegoj per kiuj la tebaj virinoj kultadis la novan dion, estis danĝero tute neeltenebla[4]. Do li malpermesis la virinojn partopreni la bakĥanaliojn en monto Kiterono kaj klopodis malliberigi Dionizon. Penteo ne eltenis la insolentan manieron kiel Dionizo skuadis sian hararon, do li decidis puni tiun ofendon per mortopuno, ĉu per senkapigo (ekemplo-dona, pro la kaŭzo de lia ĝeno) ĉu per pendumo, horora suplico taŭga por tiuj kiuj tiamaniere ofendis la gediojn (konsideri sin filo de Zeŭso estis granda sakrilegio).

Denove intervenis Tirezio. Li laŭdis la bonefikon de la vino kaj klopodis konvinki Penteon pri ke la vera origino de la senbrida seksumado en la monto ne estis la dioniza kulto, sed la homa naturo mem. La maljuna kaj saĝa Kadmo apogis Tirezion, sed Penteo estis tiel orgojla kaj obstina ke li timadis minacojn kaj eblajn malamikojn ĉie, kaj li ne eltenis situacion kiun li mem ne povis kontroli. Do li elpensis plian manieron mortigi la virineska fremdulo: ŝtonigi lin. Li ordonis sian gvardion malliberigi ĉiujn portantajn menadajn girlandojn, inkludita la sin-proklamitan dion[5].

Triumfo de Bakĥo, laŭ Dosso Dossi (1490-1542). Malgraŭ la rezisto de reĝo Penteo, Dionizo sukcesis enkonduki sian ritaron en la tuta Grekio.

Sed Dionizo sukcesis senkateniĝi senprobleme, bruligis la palacon de Penteo kaj faligis lin surteren. Tiam aperis soldato rakontanta la supozeblajn mirindaĵojn plenumitajn fare de la menadoj en la monto. Per li, Dionizo logis la reĝon al la arbaro. Penteo alivestiĝis en menado kaj kaŝiĝis malantaŭ aŭ sur arbo por gvati la virinojn, sed la frenezaj sekvantinoj de Dionizo trovis lin kaj disŝiris liajn membrojn, kiel parto de sia rito (sparagmos). Plia versio asertas ke Penteo ne sukcesis malliberigi Dionizon, ĉar la dio frenezigis lin (aŭ ordonis Selenon frenezigi lin[6]) kaj Penteo katenigis bovon anstataŭe, kaj tuj poste li ekstaze forkuris al monto Kiterono[7].

Iel ajn, la puno ricevita iĝis eĉ pli kruela se oni konsideras ke estis ĝuste lia patrino kaj lia onklinoj Ino kaj Aŭtonoo tiuj, kiuj mortigis kaj senkapigis lin, ĉar ili konfuzis lin, en sia frenezo, kun sovaĝa besto[8]. Per tio Dionizo plenumis sian venĝon: li unuigis siajn onklinojn kaj la obstinan Penteon per sama ruino kaj reciproka perforto. La nomo «Penteo», kiel Dionizo kaj Tirezio saĝe atentis en la tragedio, signifas «afliktulo» kaj devenas el πένθος, aflikto aŭ doloro, ĉefe tiu kaŭzita fare de la morto de karulo. Do verŝajne lia nomo destinis Penteon al tragedio.

Kiam la ritoj finiĝis, Agavo renkontis sian patron kaj tiam ekkonsciis pri tio, kion ŝi estis faranta (li eĉ portis la kapon de sia filo trapikata en bastono) kaj volonte ekziliĝis. La tebaj soldatoj elpatrigis la ceterajn virinojn kiuj partoprenis la murdon. Ankaŭ Kadmo kaj Harmonio forlasis la urbon, ĉar ili ne plu eltenis tiom da negativaj aŭguroj. La paro translokiĝis en Epiron kun sia nepino Epiro, eponimo de tiu lando. Laŭ korinta tradicio, la menadoj kiuj partoprenis la ekzekuton de Penteo estis ankaŭ devigita, fare de orakolo, serĉi tiun arbon malantaŭ kiu la reĝo kasiĝis. Ili devis honori ĝin same kiel ili kultadis Dionizon. Oni skulptis du statuojn de la dio el la ligno de tiu arbo, kiuj laŭdire staris ĉe publika placo en Konrinto dum historia epoko[9].

La monto Kiterono, inter Beotio kaj Atiko, iĝis ekde tiam omena kaj evitinda loko. Krom la murdo de Penteo fare de sia propra patrino, tie okazis la ĉefaj tragedioj de la teba popolo: la morto de Akteono fare de sia hundaro, la murdo de la niobidoj fare de Apolono, la forlaso de Edipo, la ultimato de la Sep kontraŭ Tebo, ktp. Tamen, kelkaj verkistoj asertas ke la murdo de Penteo okazis sur la monto Parnaso[10].

Laŭ minoritata versio de la rakonto, la edzino de Penteo, ĉu antaŭ ĉu post la morto de sia edzo, naskis filon nomiĝintan Meneceo, kiu iĝis siavice la patro de Kreono kaj Jokasto. Tamen, la regnon heredis Polidoro, filo de Kadmo, kaj Kreono nur akiris la teban tronon post la morto de Edipo, multajn jarojn poste.

La mito de Penteo havis origine du variantojn, kiujn Eŭripido unuigis per sia Bakĥantinoj: laŭ la unua Dionizo ne aperis, kaj nur scivolemo logas Penteon al la arbaro kie la menadoj plenumadis la dionizajn ritojn. Kaj en la dua, la kialo de la morto de la reĝo estas sia konstraŭstaro al Dionizo mem, kiu mortopunis lin.

Versio de Ovidio[redakti | redakti fonton]

Ovidio ankaŭ priskribis la miton de Penteo en sia Metamorfozoj[11], sed la rakonto iom varias. Laŭ Ovidio, Tirezio sensukcese konsilis reĝon Penteon bonvenigi Bakĥon (Dionizon) "aŭ via sango estos verŝita fare de via patrino kaj fratinoj...". Kiam la loĝantaro de Tebo partoprenis ekstaze la ritojn de la nova dio, Penteo bedaŭris la ruinon de sia regno kaj ordonis malliberigi Bakĥon. Anstataŭe, la gvardio arestis Aketon el Meonio, maristo kiu konfirmis la diecon de Bakĥo kaj rakontis kiel sia ŝipanaro mortis post klopodi forkapti la junan dion.

Penteo, konvinkita pri ke Aketo mensogis, ĵetis lin en malliberejo, sed Bakĥo senkatenigis sian apoganton. Tiam, Penteo serĉis Bakĥon por alfronti lin persone (li kredis lin simpla mortemulo) kaj iris al la bakĥanalio en la arbaro por batali kun li. Tie, la menadoj konfuzis lin kun urso, kaj dispecigis lin. Post tio, ĉiuj en la lando agnoskis la diecon de Bakĥo.


Genealogia arbo de la mitaj reĝoj de Tebo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Apolono
 
Kireno
 
 
 
 
 
 
 
Kadmo
 
Harmonio
 
 
 
 
 
 
 
Nikteo
 
Polikso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Aristeo
 
Aŭtonoo
 
 
 
 
Likoterso
 
Agavo
 
Eĥiono
 
 
Ilirio
 
Polidoro
 
Nikteiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Semelo
 
Zeŭso
 
Penteo
 
Epiro
 
 
 
 
Eolo
 
Labdako
 
 
 
Meneceo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Makriso
 
 
Akteono
 
Dionizo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ino
 
Atamaso
 
Lajo
 
Jokasto
 
 
Kreono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kalikapo
 
 
Karmo
 
 
 
 
 
Adrasto
 
 
 
Learko
 
Melikerto
 
Sfinkso
 
Edipo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Argio
 
Poliniko
 
Atiso
 
Ismeno
 
Eteoklo
 
Antigono
 
Hemono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Antaŭe: Mitaj reĝoj de Tebo Poste: Oidipous sphinx MGEt 16541 reconstitution.svg
Kadmo Penteo Polidoro

Aliaj roluloj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭe priskribita, Penteo estis ankaŭ la nomo de la jenaj geroluloj de la helena mitologio:

  1. Tebano, filo de Astioko. Li partoprenis la embuskon kontraŭ Tideo, la heroldo de la Sep kontraŭ Tebo, kiam li estis reveninta hejmen. Dum la posta luktado, Tideo sukcesis mortigi Penteon, krom pliajn embuskantojn[12].
  2. Princino de Tebo, filino de Kadmo kaj Hermiono[13].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eŭripido. Fenicaj, 4.942.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.5.2.
  3. Ovidio. Metamorfozoj, 3.520.
  4. Eŭripido. Bakĥantinoj, 261.
  5. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.5.2.
  6. Nono. Dionizaj, 46.97.
  7. Robert Graves. The Greek myths.
  8. Filostrato. Bildoj, 1.1.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.2.6.
  10. Teokrito, 26.10.
  11. Ovidio. Metamorfozoj, 3.511-733.
  12. Statio. Tebaida, 3.170.
  13. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.