Penthaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penthaz
Blazono de Penthaz
Blazono de Penthaz
Blazono de Penthaz
Reformita preĝejo de Penthaz
Reformita preĝejo de Penthaz
Reformita preĝejo de Penthaz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 530995 / 161337 (mapo)46.5997222222226.5380555555556Koordinatoj: 46° 36′ N, 6° 32′ O; CH1903: 530995 / 161337 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1644
Areo 3,83 km²
Alteco 482 m super marnivelo
Poŝtkodo 1303
Komunumkodo 5496
Mapo de Penthaz
Mapo de Penthaz
Situa mapo de Penthaz
vdr

Penthaz estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 644 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Penthaz situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando ĉe la orienta flanko de la valo de la rivero Venoge en okcidento de la regiono Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud), en distanco de proksimume 12 kilometroj nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 10 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Penthaz kaj kelkaj novaj loĝokvartaloj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,83 km², de kiuj 11,9% estas kovritaj de arbaro, 67,6% servas por agrikulturo kaj 17,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Penthaz limas en nordo al Penthalaz, en nordnordoriento al Daillens, en oriento al Bournens, en sudoriento al Sullens, en sudo al Vufflens-la-Ville, kaj en okcidento al Gollion.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Penthaz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Vallorbe al Laŭzano, kaj de Penthaz konekta vojo kondukas al la kantona ĉefvojo n-ro 5 en Cheseaux-sur-Lausanne. Laŭlonge de la orienta komunumlimo kondukas la svisa aŭtovojo A1, kies alveturejo Cossonay situas ĉe la trilima punkto inter Sullens, Penthaz kaj Bournens. Pere de poŝtaŭtolinio de Cossonay-Gare al Cheseaŭ-sur-Lausanne kaj loka buslinio al Cossonay-Gare, Penthalaz kaj Daillens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Penthaz datiĝas el la jaro 1011 kiel Penta. De la romia vojo de Laŭzano al Orbe estis konservita mejloŝtono. Dum mezepoko la senjorujo Penthaz apartenis grandparte al la familio de Cossonay. En la jaro 1001 reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo faris donacon de bienoj en Penthaz al la Abatejo Romainmôtier. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Penthaz apartenis al la Voktejo Morges. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Cossonay, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]