Pentievro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pentievro (franclingve "Penthièvre", bretonlingve "Penteür" pεnteyr) estas tradicia lando de Bretonio, situanta oriente kaj sude de Saint-Brieuc oriente en la nuna departemento Côtes-d'Armor. Kun Goëlo, ĝi estis unu el la du ĉefdiakonlandoj de la diocezo de Saint-Brieuc kaj ĝia estro estis nomata "la Granda ĉefdiakonlando".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saint-Brieuc kaj Lamballe, ĝia ĉefurbo, estis ĝiaj ĉefaj urboj. Ĝiaj limoj estis la malalta Gouët kaj Arguenon. Ĝia suda limo estis la rivero Alta Lié ĝis La Chèze inkluzive, kie ĝi tuŝis Porhoët en la diocezo de Saint-Malo kaj al Rohan en la regiono de Vannes. La tre potencaj grafoj de Pentievro, junkroj de la dukoj de Bretonio, posedis krom Pentievro la senjorlandojn Goëlo kaj de Guingamp, rezidejo de la grafo kaj familia nekropolo, tiel ĝis la fino de Mezepoko, la kvazaŭ princolando etendiĝis sur la plej granda parto de la nuna departemento Côtes-d'Armor.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pentievro, apanaĝo de la junkra branĉo[redakti | redakti fonton]

Pentievro komencis esti politika objekto, aparte en la influludo inter Normandio, poste Anglio, kaj Francio, kiam la duko de Bretonio Alano la Tria, nepo de Konan la Unua, altigis sian teritorion al graflando profite al sia plejaĝa frato, Eŭdon (franclingve "Eudes"). Tio okazis en 1035 je la morto de lia onklo, la duko de Normandio Rikardo la Unua kaj unu jaron post la morto, en 1034, de Havoise, la patrino de la duko, kiu kuratoris nome sia frato. La duko, liberigita je sia patrino kaj onklo, al kiu li devis ĵuri fidelecon en 1033, asertis per tiu ago, ke malgraŭ sia deveno, li ne povis esti la vasalo de sia normanda najbaro. Mem nomumante vasalon kun la titolo de grafo, li klare montris, ke lia duka pozicio, egala al tiu de la duko de Normandio, ne estis kontestebla.

Plie, tiu altigo de apanaĝo, estis rimedo por fortigi la domanaron de Rennes, al kiu apartenis Alano la Tria kaj lia frato kaj kiu antaŭ nelonge estis akirinta la dukan titolon, sur teritorioj, kiuj antaŭe apartenis al aliaj rivalaj domanaroj de Bretonio, aparte tiuj de Léon, de Kernevo, kaj de Dinan. Tiu kaptado de aŭtoritateco estis faciligita per la kreo en 1032 de novaj ekleziaj diocezoj : episkoplando de Tregor, deprenita de tiu de Léon, kaj episkoplando de Saint Brieuc, deprenita de tiu de la Alet. La domanaro de Pentievro, junkro de la grafoj de Rennes, sin trudis kiel la kuratoro de la du novaj espiskoplandoj, respektive de la urboj Guingamp kaj Lamballe.

Pentievro, ribela feŭdo[redakti | redakti fonton]

Mezepoke, Pentievro estis sufiĉe grava graflando, kies grafoj (Konan la Malgranda kaj Konstanca) estis dukoj de Bretonio de 1156 ĝis 1201. En 1173, la edzo de Konstanca, Gotfredo la Dua, tria filo de la duko de Normandio kaj reĝo de Anglio Henriko la Dua, konfiskis, kiel duko de Bretonio "per reprezento", la graflandon, tiel plifirmigante la imperion de Plantaĝenetoj.

La pretendoj de Pentievro al la duka krono[redakti | redakti fonton]

En 1318, la postnepo de Johano la Unua, Guy de Pentievro, per sia edziĝo al Jeanne d'Avaugour, restarigis la legitiman domanaron kaj aneksis la teran potencon de Goëlo al tiu de Pentievro, kiun li ricevis kiel apanaĝon.

La franca Pentievro, arĝenta potenco[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]