Pentium M

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentium M
integrated circuit series • varomarko vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sekvanto Intel Core
vdr

Pentium M - estas familio de procesoroj far firmao Intel. La familio ek de komence estis projektata kiel procesoro por tekokomputiloj. Pentium M estas parto de platformo Centrino. Dum projektado de la procesoro aŭtoroj aparte priatentis elektran ŝparecon kaj etan varmoeliminadon. Ĉar troa varmoradiado de procesoroj Pentium 4 venigis firmaon Intel al varmeca barilo, kio bremsis kaj eĉ pereis evoluon de Pentium 4.

Arkitekturo de Pentium M (kerno Banias)[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo de Pentium M atestas frazon: Ĉio noveca estas bone forgesita malnovaĵo.

  • La arkitekturo estas daŭrigo de Pentium III. Pentium M havas kvin plenumajn ilojn, kio signifas, ke teknologio Hyper-Threading en la procesoroj ne estos uzata (pro malalta efikeco). Por plialtigi frekvencon (kompare kun maksimuma 1,4 GHz de Pentium III) instrukciilo estis plilongiga je 20-50%. Ankaŭ estas ŝanĝita bloko de aŭgurado de transiroj. La bloko estas eĉ pli efektiva ol la sama ĉe Pentium 4.
  • Ankaŭ estas uzataj teknologioj celantaj ŝparon de energio. Necesas rimarki teknologion micro-ops fusion, eliminitan regilon de steko kaj speciale organizitan staplon de 2-a nivelo (L2-staplo).
  • Staplo de 1-a nivelo (L1-staplo) havas dimension 64 Kb (pli multe ol en Pentium III kaj Pentium 4). L2-staplo havas kapaciton 1 MB. Ĉiuj kernoj Banias estas fabrikataj laŭ 0,13 mkm teknologio. Ŝanĝo de teknologio al 90 nm (kerno Dothan), permesos duoble pligrandigi la staplon.
  • Pentium M uzas ĉefan buson tute la saman, kiel Pentium 4. Ĉefbuso de Pentium M estas 64-bita kaj havas frekvencon 400 MHz.
  • Por la procesoro estas uzataj ĉiparoj 857PM kaj 855GM.