Pentofero en kristanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pentofero estas tiu maniero de satigado de kulpo pro peko laŭ kiu la kulpulo estas liberigata ŝanĝante kun sia puno. La vorto venas de la hebrea kipper kiu ekvivalentas en la aramea al la vorto "forviŝi" aŭ al la radiko "kovri". La baza koncepto ŝajnas la forigado de baro kiu malpermesas la benon de Dio. La kristana pentofero temas pri la mortofero de Jesuo Kristo kaj ĝiaj donacoj donitaj kaj gajnitaj al la kredantoj pro lia morto kaj resurekto.