Pentozono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modelo de pentozono.
Maria Magdalena en pentozono. Plurkolora ligna skulptaĵo de Pedro de Mena, Preĝejo de Sanktaj Mikaelo kaj Juliano, Valladolid.

Pentozono nun indikas ĉirkaŭflanka ŝnuro aranĝita por suferigi la ĝin ĉehaŭte vestanton. Origine ĝi estis dua vesto vestita de romiaj soldatoj dum eksterservaj deĵoraĵoj. Temis pri vesto inteksita per kapraj haroj malglata se surhaŭte allasata. La nomo devenas el la greka κιλίκιον kiu siavice referencas al Kilikio, regiono de suda Turkio[1]

De la romiaj soldatoj la pentozono (plirespekte de la historio, “kilikio” (cilicio, cilice ktp) kiel en preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj) pasigis al la anakoretoj kristanaj, kiuj kutime ĝin vestis sur la nuda haŭto jen por praktiki malriĉecon jen por bremsi la bremsendajn (laŭvidpunkte de la uzanto) altiraĵojn de la korpo. De kie ĝi transformiĝis al sakaĵo aŭ al pentozono aŭ al ĉiuspeca suferigilo, uzata de certaj religiulaj ordenoj por ke la atento estu ĉiam al la superaj diaj donoj. El tio la pli taŭga difino per “pentozono”.

La vorto “pentozono”, pro la posttrenado de la similaĵoj, povas etendiĝi al rimeno hokforma aŭ formita per malglata kaj tratruita ŝnuro kiun la asketulo metas ĉirkaŭ la taliaj flankoj aŭ ĉe la femuroj tiamaniere ke ĝi provoku ĝenon kaj suferon, neekstremajn tamen, sed konstantajn.

La kaprahara sakaĵo estis ofte uzata de pilgrimantoj al la sanktejo kiel simbolo kaj montro de sia stato de pentanto. La historio memorigas elstarajn personojn vestitajn per tiu “humiliga” sakaĵo, sintene de pardonpeto antaŭ sanktejoj aŭ domoj de potenculoj. En tia situacio sintenis (1077), ekzemple, germana Henriko la 4-a antaŭ la pordo de la papa kastelo de Kanosa. [2]

Uzo de la "pentozono" en la kristana medio[redakti | redakti fonton]

Diversaj sanktuloj kaj mistikuloj, ĝin uzadis laŭlonge de la jarcentoj kiel siatempe Ignaco Lojola; nuntempe oni scias ke ĝin uzadis ankaŭ Josemaria Escrivà). Sed ĉar temas pri persona kaj kaŝita praktiko malfacilas diri, hodiaŭ kaj hieraŭ, kiom ĝi estas praktikata. Kiel serioze atestate, ankaŭ modernega kaj ennoviga papo kiel Paŭlo la 6-a foje “ornamis” siajn flankojn per surhaŭta pentozono.[3]

Por citi kazon de nuntempaj uzantoj, oni scias ke la membroj – diritaj “numeraroj” – de Opus Dei, laikoj en “apostola senedzeco” integriĝintaj en la organizo de la persona prelateco de la Katolika Eklezio kune kun delegitaj sacerdotoj, foje uzas - por humiligi sian korpon kaj per ĝi sian spiriton kaj por pli rapide “alproksimiĝi al la ofero de Kristo” – pentozonon, varimaniere ĉirkaŭpremeblan laŭ la “disponebleco” oferi adheron al la suferinta Kristo, kvankam ilia fondinto tion ne konsilis, male foje eĉ malkonsilis.

Sinteno de la Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

La uzo de tiu instrumento de simpla humiligo de la korpo ne estas oficiale konsiderata ĉe la Katolika Eklezio ĉar ... la korpo de la homo partoprenas je la digno de la “bildo de Dio” kaj do ĝi ne estu mistraktata, sed konsiderata... bona kaj inda je honoro (n. 364 de la Katekismo de la Katolika Eklezio), kaj en la Gaudium et spes, n. 14 oni legas: Turmenti sian korpon estas... kontraŭ al justa amo al si mem. Oni vidu ankaŭ la Katekismon rilate la memmortigon en n. 2281 kie estas instruate ke la personaj suferoj kaj propravolaj rezignoj estas tamen permesitaj por akiri la plenan spiritan sanon, por esti pli vigle en la spirito kaj por plifortigi siajn rilatojn kun Dio kaj kun la proksimularo. La Patroj de la Eklezio, el tiuj rezignoj, proponas precipe tri: preĝo, almozdono, fasto.

Plurfoje katolikaj episkopoj instigis devotulojn forlasi dumprocesiajn “sinskurĝadojn, portempajn krucumadojn” ktp eĉ minacante malpermesi la liturgiajn ceremoniojn.

Se en la kristana hagiografio oni ofte trafas en la uzon, foje eĉ ekĉesan, de la pentozono ĝis, foje, igi la praktikanton netaŭgan al la funkcioj kiujn la socio atendus de li[4], oni trafas ankaŭ en la principon laŭ la devotulo aŭ asketulo ne eniru tiun praktikon sen la permeso de la spirita gvidanto aŭ kun la permeso de la superulo. Ĝenerale la fondintoj de religiulaj ordenoj konsilas anstataŭi la suferon provokitan de la pentozonoj per vizito kaj servo al malsanuloj, helpo al prizonuloj, gajno por helpi bezonulojn...

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gian Guido Vecchi [1], I cattolici e il «ritorno» del cilicio, 2007, Corriere della sera.
  2. Iam oni, tiel vestite, atendadis, ĉeporde aŭ en la halo de la baziliko, akcepton aŭ absolvon.
  3. Tion atestis lia persona sekretario, monsinjoro Pasquale Macchi colpevole? Ovviamente l'Opus Dei[rompita ligilo].
  4. Tio riskis okazi ankaŭ por Bernardo de Clairvaux, kiu sekve pentis pri la surkorpaj turmentiloj uzataj dum sia junaĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] Bildoj pri dumpocesiaj sinskurĝadoj ...
  • [3][rompita ligilo] Historio pri “pentozono”.
  • Katolikaj enciklopedioj
    • [4] Enciclopedia_Cattolica
    • [5] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [6] Catholic_Encyclopedia
  • [7] COMPENDIO ITALIANO-ESPERANTO DI TERMINI RELIGIOSI

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]