Penzance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haveno de Penzance

Penzance estas urbo de sudokcidenta Kornvalo, Anglio. En 2001, laŭ la censo, ĝi enhavis ĉ. 20 225 loĝantojn.

La areo estas loĝata ekde la ferepoko.

En 1578 multaj mortis pro pesto.

De la mezepoko al la 18-a jarcentoj la urbo plurfoje disrabiĝis de Barbareskaj piratoj. Penzance estis plue disrabata de hispanoj en 1595, kaj de parlamenta armeo dum la angla enlanda milito.

En 1755 la Lisbona tertremo estigis cunamon kiu atingis Penzance sed kaŭzis malmulte da detruo.

Dum la 19-a jarcento la urbo pligraviĝis kaj pligrandiĝis. Estiĝis la turistindustrio, kaj pentristoj loĝis en la urbo.

La kemiisto Humphry Davy (1778-1829) naskiĝis en Penzance